Tramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tramoj en Szczecin
Tramoj en Berlin
Tramo en Warszawa

Tramo estas surrela veturilo de tramvojo, kiu, male al fervojo, povas partopreni en surŝosea trafiko kaj ĉu tute ĉu parte sekvi ties regulojn (fervojo ĝuas prioritaton).

Tramoj nun plej ofte estas elektraj. Iam tamen ekzistis ĉevalaj tramoj. Elektraj tramoj prenas sian energion el supertraka kontakta lineo, pere de kurentoprenilo (troleopantografo).

Kompare al aŭtobusoj tramoj ŝparas energion pro la malmulta froto sur la metalaj reloj. Ili tamen postulas pli altajn substrukturajn investojn pro la necesaj trakoj.

La unuaj eksperimentoj pri elektra pelado de tramoj realiĝis en Berlino-Lichterfelde en 1881, samjare la firmao Siemens ekspoziciis en Parizo tramon, kiu prenis elektron de troleo. En la usona Richmond en 1888 estis konstruita elektra tramo, kie la bazaj problemoj estis jam solvitaj. En Prago unua elektra tramo veturis en 1891.
La plej amase produktitaj modeloj de tramo estas sovetia KTM-5 kaj ĉeĥoslovaka Tatra T3 (ambaŭ po ĉirkaŭ 14 000).

Bremsado[redakti | redakti fonton]

Du generacioj de tramoj en Budapeŝto

Ĉar la froto de la metalaj radoj malplias tiun de kaŭĉukaj pneŭmatikoj, tramoj principe bezonas pli longan vojon por bremsi ol aŭtomobiloj. Tial multaj tramoj havas por krizaj okazoj aldonan magnetan bremson, ĉe kiu elektra energio estas uzata por magnete altigi la premforton de bremsoŝuo al la relo. Alia metodo altigi la bremsforton estas la induktado de oscila magnetkampo en la relo. Kelkaj tramoj ankoraŭ havas sablokestojn, kiuj laŭ bezono ŝutas sablon sur la relojn antaŭ la radoj.


Tramo en la kulturo[redakti | redakti fonton]

Tramo ofte estas temo en noveloj, romanoj kaj filmoj nur du ekzemploj: Gdanskaj tramoj ludas gravan rolon en la unuaj ĉapitroj de romano Die Blechtrommel (La lada tamburo) de Günter Grass. En la lasta ĉapitro la heroo de la romano Oskar Matzerath kaj lia amiko Gottfried von Vittlar malfrue nokte ŝtelis tramon el la deponejo de Unterrath en la norda parto de Düsseldorf. Dana filmo el 1953 Ved Kongelunden (Ĉe la arbaro Kongelunden) iĝas preskaŭ kulta por danaj tramvoj-amantoj, precipe ĉar oni en ĝi bone vidas, kiel funkciis tramvojo en Kopenhago en la post-militaj jaroj.

Nepasaĝeraj tramoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj urboj uzis sian tramsistemon por la transporto ne nur de pasaĝeroj, sed ankaŭ de varoj, ekzemple poŝtaĵoj. Tiu uzo tamen pliparte malaperis, kiam disponeblis malmultekostaj kamionoj. En Zuriko de 2003 ekzistas tramo, kiu kolektas grandajn rubaĵojn[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cargo- und E-Tram - Stadt Zürich. Alirita 2012-07-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]