Pavimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
pavimita strateto en norda Francio, jam unu el la trotuaroj asfaltitis

Pavimo estas stabila surfaco de ŝoseo, formita el regule metitaj pecoj el solida materialo; plej ofte el fortika natura ŝtonaĵo (ekzemple grejsogranito), foje ankaŭ el betono, malofte el ligno (vidu sube). En la historio la pavimado de vojoj estis konsiderinda progreso, ĉar antaŭe sezonaj pluvoj kutime neuzebligis terajn vojojn. La grundo kun koto, radsulkoj kaj truoj ofte malmoliĝis tiom, ke ne nur ĉaroj ne povis pasi, sed ankaŭ paŝantoj kaj rajdantoj. Eĉ povis okazi, ke en tiaj kototruoj ili dronis kaj mortis.

La unua ĝenerala farado de pavimitaj vojoj estis far la romianoj. Fama ekzemplo inter tre multaj estas la historia Via Appia.

Nuntempe pavimitaj vojoj preskaŭ ĉie anstataŭitis per asfaltitaj vojoj, nur kelkaj malgravaj kaj flankaj stratoj, kaj vojoj en historiaj urbocentroj kie oni aparte penas konservi la historian aspekton, plu restas pavimaj.

Ligna pavimo[redakti | redakti fonton]

Ligna pavimo estas speco de ligna planko survoja, sed ankaŭ ene de konstruaĵoj. En ligna pavimo la arbaj kreskoringoj videblas, la lignaj fibroj do estas vertikalaj, dum plankoj el simetrie kaj varie kunmetitaj tabuletoj el malmola kaj polurita ligno, tiel segitaj ke la lignaj fibroj estas horizontalaj, nomiĝas pargeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]