Via Appia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la ŝoseo Via Appia sude de la pordego Sankta Sebastiano en Romo

La Via Appia (Appia strato) estis la plej grava interurba ŝoseo de la Romia Imperio.

En la tereno de la moderna urbo Romo ĝi nuntempe, kontraste al la stratoj Via Appia Nuova kaj Via Appia Pignatelli, nomatas Via Appia Antica (..."antikva").

Historio kaj vojo[redakti | redakti fonton]

la vojo de la Via Appia sur nuntempa satelita bildo
la monumenta trietaĝa fontano Septiconium en Romo ĉe la Via Appia (bildo de 1582)

La ŝoseo Via Appia konstruiĝis dum la jaro 312 a.K. laŭ ordono de Appius Claudius Caecus, laŭ kiu ĝi ekhavis sian nomon. La ŝoseo komenciĝas en Romo ĉe pordego, kiu antikve nomiĝis Porta Appia, sed post la kristanigo de la imperio estis rebaptita "Pordego Sankta Sebastiano" (itale Porta San Sebastiano, laŭ la proksima katakomba tombo kaj baziliko de la kristana sanktulo Sebastiano). Origine la ŝoseo nur longis 195 kilometrojn kaj gvidis ĝis la urbo Capua – la precipa origina celo estis plifaciligi la transporton de provizoj por la romia armeo batalanta kontraŭ la samnitoj. Ĉirkaŭ la jaro 190 a.K. la ŝoseo estis plilongigita ĝis la romia urbo Brundisium (nuntempe Brindisi), kiu iĝis la plej granda haveno de la itala duoninsulo por varoj kaj sklavoj el la regiono de la orienta Mediteranea Maro. La Via Appia tiel iĝis unu el la plej gravaj komercaj ŝoseoj de Italio kaj entute de la Romia Imperio. Ne hazarde ĝi jam dum la antikva epoko havis la kromnomon Regina Viarum, reĝino de la stratoj".

La origina vojo de la strato gvidis tra la urboj Benevento kaj Taranto ĝis Brindisi. La romia imperiestro Trajano dum la jaro 114 konstruigiis plian ŝoseoparton (Via Appia Traiana) de Benevento tra Bari al Brindisi, kiu signifis mallongigon de la vojo je unu ĝis du tagoj. La vojaĝotempo de ĉevalaj ĉaroj de Romo ĝis Brindisi mallongiĝis de proksimume 14 al proksimume 12 ĝis 13 tagoj.

La Via Appia en la moderna lando Italio havas la nomon "ŝtata strato 7" (SS 7) kaj ankoraŭ survetureblas en sia plena longo de proksimume 540 kilometroj. Parto de la ŝoseo intertempe estas asfaltita, sed plejparte ĝi ankoraŭ havas la originalajn antikvajn pavimojn.

Via Appia Traiana apud la antikva urbo Egnazia
kolonoj fine de la ŝoseo Via Appia en la haveno de Brindisi

Tomboj laŭlonge de la Via Appia[redakti | redakti fonton]

Ĉar leĝo de la Romia Imperio ordonis, ke ne permesatas la entombigo de mortintoj ene de la loĝlokoj, oni ĝenerale kreis tombojn laŭlonge de la interurbaj ŝoseoj. Ĉar la Via Appia estis unu el la plej gravaj ŝoseoj de la imperio, ĝi permesis al la familioj de la mortintoj per pompaj tombejoj montri sian riĉecon kaj altan socian statuson. Laŭlonge de la ŝoseo, aparte inter Romo kaj Benevento, tial ne nur kreiĝis multaj tomboj, sed ankaŭ stariĝis granda nombro de reprezentaj tombaj monumentoj. Tre konatas ekzemple la tombaj monumentoj de Cicerono kaj de Caecilia Metella, bofilino de Krasso.

Principe diferencigeblas tri tipoj de tombejoj, viziteblaj laŭlonge de la Via Appia:

  • Katakomboj, do subteraj amase en grundon fositaj tombejoj de kavaj niĉoj, kiuj unuavice estis por pli malriĉaj civitanoj. La plej konataj katakomboj laŭlonge de la via Appia estas la sebastianaj katatakomboj (vidu la artikolon Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj), la Domitila- kaj Kaliksto-katakomboj.
  • mal- kaj mezgrandaj tomboŝtonoj
  • imponaj reprezentaj tombaj monumentoj

Pro la multaj historiaj konstruaĵoj kaj arkeologiaj trovaĵoj la ŝoseo konsideriĝas la "plej longa muzeo de la mondo".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]