Sebastiano de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Sebastiano)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri kristana sanktulo. Por informoj pri la urbo San Sebastián, vidu la artikolon Donostio.
Sankta
Sebastiano
Persona informo
Sebastianus
Naskiĝo 256
en Narbonne
Morto 20-an de januaro 287 (0287-01-20)
en Romo
Mortis pro Persekutado de Diokleciano vd
Mortis per skurĝado vd
Tombo Baziliko Sankta Sebastiano ĉe la Katakomboj vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo soldato vd
Sanktulo, martiro
Festotago 20-a de januaro
Atributoj trafita de sagoj
Patroneco Soldatoj, plagoj, sagoj, atletoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Sebastiano, de Botticelli.
Sankta Sebastiano, de Mantegna.

Sankta Sebastiano (naskiĝis 256 en Narbono, Francio, mortis en 286) estis martiro kristana, mortigita dum la persekutado de la imperiestro Diokleciano.

Laŭ aprokrifa verko atribuita al Sankta Ambrozio de Milano, Sebastiano estis soldato kiu eniris romian armeon ĉirkaŭ 283. Diokleciano, ne sciante ke li estis kristano, nomis lin kapitano de sia gvardio persona, la Pretora gvardio. Ĉirkaŭ 286, lia milda konduto kontraŭ arestitaj kristanoj igis lin kondamnita de perfido, kaj la imperiestro ordonis lian ekzekutadon per sagoj (kiuj fariĝis lia simbolo de sanktulo). Sed Sebastiano ne mortis, kaj oni kondukis lin denove al Diokleciano, kiu ordonis bati lin ĝis la morto.

La barbara metodo de ekzekutado de Sebastiano, igis lin ofta temo de mezepoka arto, kiam li aperis, ĝenerale, kiel junulo ligita al paliso kaj vundita de multaj sagoj.

La festotago de Sankta Sebastiano estas la 20-a de januaro en la eklezioj romkatolika kaj evangeli-luteranaj, kaj la 18a de decembro por la kristan-ortodoksa kaj grek-katolika eklezioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]