Sandro Botticelli
El Vikipedio
Sandro BOTTICELLI (1444/5-1510), origine nomiĝis Alessandro di Mariano Filipepi, estis itala pentristo de Florenco dum la Renesanco.
Li estas la fama pentristo de La Primavera ("Printempo") kaj La Naskiĝo de Venera, ambaŭ nun en la muzeo de Uffizi en Florenco. Li pentris en preĝejoj en Florenco kaj en la Siksta Kapelo en Romo kaj por la familio Medici, pentrinte ĉefe pri temoj kristanaj kaj mitaj. Li ne famiĝis ĝis la 19-a jarcento, nur preskaŭ tri jarcentojn post sia morto.
En La Primavera (1477-78), la tri virinoj, kiuj dancas kune, simbolas la tri monatojn de printempo.
La Naskiĝo de Venera (1485-86) montras la unuan nudan homon en Eŭropa belarto ekde la romianoj. La virino, kiu modelis Venera-n, aperas en multaj de la pentraĵoj de Botticelli (ŝi estas en La Primavera) kaj fakte ŝi estis la bokuzino de Amerigo Vespucci, el kies nomo venas la nomo de la kontinento Ameriko. Unu el la italaj eŭro-moneroj montras detalon el La Naskiĝo de Venera. Lia nomo, Botticelli, devenis de lia frato, Giovanni, lombardo, kiu nomiĝis Il Botticello (La Bareleto).


