Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ĉefa fasado de la muzeo


La Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin (ruse Госуда́рственный музе́й изобрази́тельных иску́сств и́мени А. С. Пу́шкина) estas unu el plej ampleksaj deponejoj de la eŭropa kaj la monda belarto situanta en Moskvo, Rusio. Ĝin ordonis fondi caro Nikolao la 2-a omaĝe al sia patro Aleksandro la 3-a, tial ĝis 1917 ĝi nomiĝis La Belarta Muzeo de Moskva Universitato de Lia Imperiestra Moŝto Aleksandro la 3-a . La 13-an de junio 1912 okazis ĝia inaŭguro.

Historio[redakti | redakti fonton]

iniciinto kaj unua estro Ivan Cvetajev

De la 1816 jaro en Moskva Universitato ekzistis Münz-Kabinett. Dum la 19-a jarcento kolekto de la tiu sekcio pligrandiĝis, en la 1848 jaro ĝi iĝis la Kabineto de belartoj kaj antikvaĵoj. Ĝi enhavis arkeolgiajn trovaĵojn, muldaĵojn de famaj statuoj, monerojn kaj medalojn. En la fino de la 19-a jarcento la profesoro de la universitato, d-ro pri historio de belartoj Ivan Cvetajev (patro de fama rusa poetino Marina Cvetajeva) iniciatis fondi novan deponejon por tiu kolekto kaj ĝian plilarĝigon. Li volis transformi tiun kolekton de kopio en instruan muzeon, similan al grandaj Eŭropaj kolektoj de kopioj. La ĉefa modelo estis la kolekto de kopioj en la Dresden-a muzeo Albertinum.

La Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj enhavas kopiojn de la skulptaĵoj kaj aliaj artaĵoj de la Antikva Oriento, Antikveco, Mezepoko kaj Renesanco. Ĝi estas unu el grandaj tiaj kolektiĝoj. Cvetajev ankaŭ volis krei la kolekton de muldaĵoj de la moderna okcidenta skulpturo (centro de kiu iĝus la kreaĵoj de Auguste Rodin), sed la brulo, kiu deturis parton de eksponatoj, malhelpis fari tion.

Krom tio la muzeo dum sia fondo ricevis kelkajn kolektojn de originaloj. La plej notinda estas la kolekto de atikaĵoj de Vladimir Goleniŝĉev. Egipta parto de tiu kolekto estas la bazo de la Egipta sekcio de la muzeo.

En 1911 - 1913 Cvetajev estis unua estro de muzeo.

Establado de la konstruaĵo okazis la 17-an de aŭgusto 1898 laŭ aprobo de la caro. La projekton faris arkitekto Roman Klein, inĝenieroj Ivan Rerberg kaj Vladimir Ŝuĥov. Plej grandan parton de necesa monsumo subvenciis rusa mecenato Jurij Neĉajev-Malcov.

Post la Oktobra Revolucio la muzeo daŭre evoluis.

En la 1918 jaro aperis la plano de kreado de kvar Moskvaj muzeoj: La Nacia arta muzeo, La Muzeo de la okcidenta arto, Muzeo de la rusa popola arto kaj vivaranĝo, La Muzeo de la orienta arto. Dum la diskutado de la plano oni notis, ke la Muzeo de belartoj de la Moskva universitato povas esti la bazo por la kreado de la granda arta muzeo.

La kolekto de la muzeo daŭris pligrandigi. Ĝi ricevis la originalaj Antikvecaj artajĉoj el la muzeo de la eksa Stroganov-a instruejo kaj el la eksa Moskva instruejo de la skulptado kaj pentrado. La muzeo ankaŭ aĉetadis multe da grafikaĵoj.

De la printempo de la 1923 jaro komencis formiĝi la ĉefa parto de la pentraĵa galerio de muzeoj. Oni transdonis en la muzeon la pentraĵojn de la okcidentaj pentristoj, laborinta ĝis la mezo de la 19-a jarcentro, el aliaj Moskvaj tekoj. La ĉefaj fontoj de tiuj pentraĵoj estis la Rumjanceva muzeo, Tretjakova galerio, alaj muzeoj, naciigitaj privataj kolektoj. Sed en Moskvo situis malmulte de notindaj pentraĵoj de tiu periodo. Tial en la printempo de la 1924 la muzeo ricevis multe da pentraĵoj el Ermitejo, Leningrada muzea fondaĵo kaj aliaj Leningradaj kolektoj. En la 1930 jaro oni translokigis ankoraŭ 37 pertraĵojn el Ermitejo (inkluzante ĉefverkojn). La muzeo iĝis la ĉefa muzeo de la malnova okcidenta arto (ĝis la mezo de la 19-a jarcento) en Moskvo.

Laborantoj de la muzeo aktive partoprenas en la arkeologiaj esploroj en la suda Sovetio, kiu kompletigas la kolektojn de la muzeo.

La kolekto de la muzeo iĝis tro granda por ĝia konstruaĵo, sed tiu problemo ne estis solvita ĝis la fino de la 20-a jarcento.

En 1948 la muzeo ricevis duonon de la kolekto de la Muzeo de la nova okcidenta arto, kiu estis malfermita pro politikaj motivoj. Tiel en la kolekto de muzeo aperis la laboraĵoj de la modernaj pentristoj kaj skulptistoj.

De 1949 ĝis 1953 en la plimulto de la haloj de la muzeo situis la Ekspozicio de la donacoj al Iosif Stalin.

En 1994 aperis la unua filio de muzeo (kaj la unua aldona konstruaĵo). Tio estas la Muzeo (nun Sekcio) de la privataj kolektoj. Tiu sekcio de muzeo estas bazita pro la iniciativo de la fama historiisto de literaturo Ilja Silberstein. Li havis grandan kolekcion de pentraĵoj kaj grafikaĵoj kaj volis salvi tiun kolekcion kiel tutaĵo. Sed en Moskvo ne ekzistis muzeo, kiu gardus kolekciojn, do Silberstein ekvolis krei ĝin. En la mezo de la 80-aj jaroj Irina Antonova, la derektisto de la Muzeo de Belartoj subtenis Silberstein-on. Moskvaj, Leningradaj kaj aliaj kolektantoj komencis doni vian kolekciojn kaj formiĝis la "hiperkolekto" estas ne kutima por Moskvo. La muzeo enhavas kaj Eŭropa, kaj rusa belarto, ĉefe nova. Ĉiu kolekcio havas sian propran strukturon, iufoje ne similas al la tipa muzeo.

En 1996 en la Rusia ŝtata universitato de la neekzaktaj sciencoj estis kreita la Instrua muzeo Cvetajev, kiu enhavas la grandan parton de la Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj.

En la 2006 la Sekcio de la privataj kolektoj ricevis novan konstruaĵon, kaj en ĝia eksa konstruaĵo oni kreis la Galerion de la arto de landoj de Eŭropo kaj Ameriko de la 19-a — 20-a jarcentoj. Tio estis fakte ne kreo de la tute nova muzeo, sed la pligrandigo de la ekspozicio de la pentraĵoj kaj skulpturoj de 19-a kaj 20-a jarcento. Antonova volis rekrei la Muzeon de la nova okcidenta arto, sed la peto al Ermitejo redoni la Peterburgan parton de la eksa kolekto de tiu muzeo kaŭzis nur la proteston. Sed tiaj planoj daŭras ekzisti eĉ post tio.

En la 2014 la dua parto de la nova konstruaĵo de la Sekcio de la privataj kolekcioj estis fremita.

Kolekto kaj ekspoziсioj[redakti | redakti fonton]

En 2010 kolekton de la muzeo konsistigis pli ol 560 000 objektoj prezentantaj pentrarton, grafikon, skulpturon ktp. Tie regule okazas internaciaj eksponadoj de belartaĵoj.

La ĉefa konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La ĉefa konstruaĵo enhavas la parton de la Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj, la originalajn artaĵojn de la Antikva Oriento kaj Antikveco, kaj la kolekton de la Renesanca kaj modernaj okcidentaj artaĵoj ĝis la 18-a jarcento.

La Antikva Oriento[redakti | redakti fonton]

La plej fama parto de la Antikv-Orienta kolekto de la muzeo estas la kolekto de la Egiptaj antikvaĵoj. La bazo de tiu kolekto estas la privata kolekto de Vladimir Goleniŝĉev. En la nuna stato la kolekto de Egiptaj antikvaĵoj ilustras ĉiujn etapojn de la evoluo de la Egipta kulturo, ekde la prahistorio kaj ĝis la Bizanca periodo. En la ekspozicio tiuj eksponaĵoj situas ĉefe en la speciala Egipta halo, dekoraciita laŭ la stilo de la antikva Egipta arkitekturo.

La kolekto de la Mez-Orientaj antikvaĵoj estas pli modesta. Ĉefe ĝi estas situanta en la Asiria halo kun kelkaj muldaĵoj de la Asiriaj reliefoj kaj statuoj.

Alia notinda objekto de la muzea kolekto estas la juveloj el la Trojaj trovaĵoj de Heinrich Schliemann.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La kolekto de la Antikvaj originaloj enhavas 37 mil artaĵojn. En la ekspozicio antikvaj artaĵoj estas disponitaj en du haloj de la unua etaĝo. En la unua oni eksponas ceramikon, statuojn kaj statuetojn, bosojn de la antikva Kipro, Grekio kaj Italio ĝis la 4-a jarcento de nia erao. La dua enhavas la arkeologiajn trovaĵojn de la muzeo en regiono de la norda marbordo de la Nigra Maro.

La antikva skulpturo el la kolekto de Goleniŝĉev

Bizancio[redakti | redakti fonton]

Muzeo havas malgrandan kolekcion de la Bizancan ikonojn kaj ornamartaĵojn. Ikonojn situas en la unua etaĝo de la muzeo en la halo 7.

Originalaj Eŭropaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu parto de kolekto komencis formiĝi dum la fondo de muzeo, sed la ĉefa parto formiĝis en la Sovetia periodo. Ĝi enhavas la arto de Italio, la landoj de historia Niderlando kaj Francio de la 14-a ĝis la 19-a jarcento. Ĝi ilustras ĉiujn stadiojn de la evoluo de la Eŭropa arto, komencante de la Antaŭ-Renesanco.

La Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la ĉefa konstuaĵo la muldaĵoj estas disponigitaj en la du tegmentitaj kortetoj kaj en multe da haloj de la dua etaĝo.

La kortetoj estas famaj lokoj de la Muzeo. En la Greka korteto oni disponigis la muldaĵojn de la famaj objektoj de la Antikva arkitekturo (la angulo de Partenono, portiko de Ereĥtejono ktp.) kaj multaj muldaĵoj de antikvaj reliefoj kaj statuoj. En la Italia korteto (kopio de la korteto de la palaco Bargello) oni eksponas la muldaĵojn de la statuoj kaj reliefoj de la epoko de Renesanco kaj kelkajn arkitekturajn elementojn.

La muldaĵoj kaj kopioj de haloj de la dua etaĝo (kaj la balkono de la Italia korteto) ilustras la evoluon de la Eŭropa skulpturo, reliefo kaj mozaiko de la antikvega Grekio ĝis la Renesanco.

La Galerio de la arto de landoj de Eŭropo kaj Ameriko de la 19-a — 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La Galerio enhavas la artaĵojn de la 19-a kaj 20-a jarcentojn.

La plej fama parto de tiu kolekto estas la pentraĵoj de impresionistoj kaj postimpresionistoj ĉefe el la privataj kolektoj de la Sergej Ŝĉukin kaj Ivan Morozov.

Krom tiuj petraĵoj la galerio havas la kolekton de la Eŭropaj pentraĵoj kaj statuoj de la 19-a jarcento kaj kolekto de la modernaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj.

La Sekcio de la privataj kolektoj[redakti | redakti fonton]

La Sekcio de privataj kolektoj enhavas multe da kolektoj de la tre diversaj temoj.

La instrua muzeo Cvetajev[redakti | redakti fonton]

La instrua muzeo Cvetajev enhavas la muldaĵojn kaj kopiojn de artaĵoj de la Antikva Oriento ĝis la epoko de Renesanco. La ekspozicioj estas similaj al la ekspozcio de kopioj de la ĉefa konstruaĵo, sed la artverkoj estas aliaj.

La Centro de la estetika edukado Musejon[redakti | redakti fonton]

La muzeo ĉiam estis la edukada institucio. En la postrevolucia periodo tie komencis la speciala edukada laboro kun infanoj, adoleskantoj kaj junuloj. La ĉefa celo estis la eduko de la sperta kaj scihava spektanto. En la 2006 la sekcioj de la muzeo, kiuj okupiĝas pri tio, ricevis novan konstruaĵon kaj nomon La Centro de la estetika edukado Musejon. En la centro specialistoj laboras kun edukatoj de la 5-a jaro de vivo ĝis la junuleco en pluraj rondetoj kaj sekcioj. La centro ankaŭ parktikas artterapion.

Memorapartamento de Svjatoslav Richter[redakti | redakti fonton]

La fama muzikisto Svjatoslav Richter estis amiko de la muzeo kaj testamentis al ĝi sian apartamenton. Nun tiu aprtamento funkcias kiel la malgranda muzeo de Richter, protektante la atmosferon, ekzistanta dum lia vivo. En la apartamento oni ankaŭ organizas la koncertojn kaj artajn ekspoziciojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]