Oktobra Revolucio
El Vikipedio
La Rusia revolucio de oktobro de 1917 (ĝi komenciĝis la 25-an de oktobro laŭ rus-ortodoksa kalendaro; aliloke ekster Rusio estis la 7-a de novembro) estis la puĉo de la bolŝevismanoj sub Lenin kontraŭ la juna rusa, postcara demokratio, al kiu sekvis malpermeso de balotoj, gazetara libereco, diktaturo kaj civila milito (ĝis 1922).
La malkontento dum la unua mondmilito pri la Caro kaŭzis la demokratan revolucion (februaro 1917), kiu alpotencigis diversajn politikistojn, interalie la maldekstrulon Aleksandr Kerenskij. Disputo inter la nebolŝevistoj ebligis al Lenin, laŭ ties profeto de aprilo 1917, transpreni la povon. Li volis ŝtatigi la kamparojn, sed ĉar la kamparanoj volis mem posedi la teron, li kamuflis tion sub la vorto "sociigo"; parte populara estis lia postulo ĉesigi la militon kontraŭ Germanio. Lenin kaj kunuloj fakte estis dum la milito en Svislando, kaj nur kunlaboro kun la germana registaro ebligis al li reveni al Ruslando. Dum la unuaj jaroj oni ne supozis, ke la reĝimo komencita de Lenin daŭros multajn jardekojn, ĝis 1991.
En Sovetunio la revolucio estis nomata la Granda Oktobra Socialisma Revolucio. Laŭ la komunisma propagando ĝi sekvis la profetaĵojn de Karl Marx, sed fakte Marx antaŭdiris revolucion en la alte evoluintaj landoj en okcidenta Eŭropo kaj en Usono, ne en Ruslando.
[redakti] Vidu ankaŭ
- John Reed
- soveto
- Rusia revolucio de 1905
- Rusia revolucio de 1989
- oktobrismanoj
- decembrismanoj
- Putilov
- Petro Arĉinof: La du Oktobroj

