NKVD
NKVD estas siglo el rusaj vortoj kaj ĝi signifas Narodnyj komissariat vnutrennych djel (Nacia komitato de internaj aferoj). Tio estis centra organo okupiĝanta per la interna sekureco, spionado kaj kontraŭspionado, kiu ekzistis en Sovetunio en la jaroj 1934 - 1946, poste ĝi estis ŝanĝita en ministerion.
La nomo NKVD fariĝis onidire sinonimo de ĉiuj krimoj faritaj de sovetoj. La Komisarejo estis ĉefa instrumento en la manoj de sovetiaj aŭtoritatoj, kiun oni uzis por grandegaj persekutoj kontraŭ propraj civitanoj, eksterlande kaj dum amasaj deportadoj de diversaj nacioj. Organoj de NKVD estis ankaŭ plenumanto de masakro de Katin - la murdo de oficiroj de Pola Armeo en 1940 kaj postmilita dispafigado de poloj kune kun malliberigado en estintaj koncentrejoj, ekz. en Majdanek. Malliberejon de NKVD en lublina kastelo trapasis postmilite ĝis 1954 ĉirkaŭ 35 miloj de poloj kaj 333 estis mortigitaj. La 22-an de junio 1941 Politika Buroo de Komunista Partio de Belorusio voĉdonis devigante NKVD mortkondamni malliberulojn troviĝantaj en okcidenta Belorusio. Du tagojn poste la ĉefo de NKVD Lavrentij Berija ordonis dispafi ĉiun enketatan malliberulon kaj kondamnitan pro kontraŭrevolucia agado, ekonomia saboto, diversio kaj antisovetia agado. Tio komencis lavangon de krimoj en malliberejoj. Laŭ sovetuniaj donitaĵoj el la 10-a de junio 1941, do preskaŭ antaŭtage de la germana agreso, en limregionaj malliberejoj estis ĉirkaŭ 40 mil personoj:
- en malliberejoj de Okcidenta Ukrainio ĉ. 21 mil
- en malliberejoj de tiel nomata Okcidenta Belorusio ĉ. 16.5 mil
- en vilna regiono ĉ. 2.5 mil
Entute oni murdis ĉirkaŭ 35 mil de malliberigitoj. Ekz. en tri lokoj de Lvovo – 7 mil (amasa murdo de preskaŭ ĉiuj politikaj malliberuloj, poloj kaj ukrainanoj), Lucko - 2 mil, Vilno – 2 mil, Zoloĉiv - ĉ. 700, Dubno - ĉ. 1000, Pravieniŝki - 500, krome en aliaj lokoj, kie NKVD ne povis evakui malliberigitojn: Berezveĉ, Bereĵani, Borislav, Busk, Ĉortkiv, Drohobiĉ, Nadvirna, Sambir, Volodimir Volinskij, Zoloĉiv.
Dum unu semajno junie 1941 NKVD murdis en malliberejoj 14700 malliberulojn kaj dum evakuaj itineroj mortis pli ol 20 miloj.
Bibliografio [redakti]
Wiesław Charczuk, Działalność radzieckiego aparatu bezpieczeństwa i kontrwywiadu (NKWD i Smiersz) przeciwko podziemiu niepodległościowemu na Podlasiu i wschodnim Mazowszu, lipiec 1944 – grudzień 1945, en: "Wschodni Rocznik Humanistyczny", vol. III 2006
Piotr Kołakowski, NKWD i GRU na ziemiach Polskich 1939-1945. Kulisy wywiadu i kontrwywiadu, Dom wydawniczy Bellona, Warszawa 2002
Paweł Wieczorkiewicz, Łańcuch Śmierci: Czystka w Armii Czerwonej 1937-1939, Oficyna Wydawnicza RYTM, Warszawa 2001
Thomas B. Allen, Norman Polmar, Spy Book: The Encyclopedia of Espionage, 1997
Bogusław Wołoszański, Ten okrutny wiek, parto I, Sensacje XX Wieku, Warszawa 1995, parto II, 1996
Paweł Sudopłatow, Wspomnienia niewygodnego świadka, serio: "Kulisy wywiadu i kontrwywiadu", Dom Wydawniczy Bellona, Warszawa 1999
Aparat bezpieczeństwa w Polsce. Kadra kierownicza 1944 -1956, IPN, Warszawa 2005
