Masakro de Katin
El Vikipedio
La masakro de Katin estis amasa ekzekuto de polaj oficiroj dum la dua mondmilito, en 1940. La masakro senvualiĝis en 1943; tio kaŭzis interrompon de la diplomatiaj rilatoj inter la elmigrinta pola registaro en Londono kaj Sovetunio.
Post kiam Germanio nazia subskribis kontrakton en 1939 kun Sovetunio pri neagreso unu kontraŭ la alia, Germanio ekatakis Pollandon de okcidento, la Soveta Ruĝa Armeo okupis post ĉ. tri semajnoj la orientan parton de la lando (proksimume ĝis la Curzon-linio). Pro la okupado de Pollando, la polaj soldatoj militkaptiĝis po dekmiloj kaj iris al kaptitejoj en malproksimajn lokojn. Kiam Germanio okupis Sovetunion en la junio de 1941, la London-sideja pola elmigranta registaro kaj la soveta gvidantaro interkonsentis pri kunlaboro kontraŭ Germanio kaj ili starigis polan armeon sur soveta teritorio.
La pola generalo Wladyslaw Anders komencis organizi la armeon kaj petis la sovetan gvidantaron transdoni tiujn 15.000 polajn militkaptitojn, kiujn la sovetoj gardis en kaptitejoj ĉe proksimo de Smolensko, li estis informita en decembro de 1941, ke plimulto de la kaptitoj rifuĝis al la fora Manĝurio kaj ili malaperis.
La 13-an de aprilo 1943, la germanoj sciigis, ke oni trovis amastombojn de polaj oficiroj proksime al Smolensko, en arbaro de Katin). Ili trovis entute 4.443 kadavrojn, pafitajn de malantaŭe kaj garbitajn en tombejo. La germanoj akuzis la sovetojn pri ekzekuto de la militkaptitoj en majo de 1940. La sovetoj kontestis tion kaj akuzis la germanojn pri la amasmurdo, asertante, ke la poloj laboris en 1941 ĉe konstruado, tiel ilin murdis la germanoj en aŭgusto de 1941. La posta ekzameno de germanoj kaj la Ruĝa Kruco, pruvis, ke la masakro okazis komence de 1940, kiam la areo estis en mano de la sovetoj.
La Londona elmigrinta pola registaro petis la Internacian Komitaton de la Ruĝa Kruco, ke ĝi ekzamenu la tombojn. La pola registaro petis oficialan raporton de la soveta registaro pri sorto de la pluaj malaperintaj militkaptitoj. La sovetoj rifuzis la postulojn kaj interrompis la diplomatiajn kontaktojn kun la Londona elmigrinta pola registaro je la 25-a de aprilo 1943. Poste, la sovetoj ekorganizis polan elmigrintan registaron el komunistoj kaj simpatiantoj.
La masakro de Katin lasis profundajn vundojn en la polaj-sovetaj rilatoj ĝis enpotenciĝo de la moskvo-fidelaj komunistoj. La Sovetunio asertis dum jardekoj, ke la polajn oficirojn murdis la germanaj taĉmentoj en 1941. Tiun varianton akceptis ankaŭ la komunistaj polaj registaroj. En marto de 1989, la nova nekomunista koalicia registaro oficiale respondecigis la sovetan sekretservon NKVD. La postaj ekzamenoj firmigis la aserton, ke la polajn oficirojn ekzekutis la sovetaj sekurecaj servoj en printempo de 1940. La ekzekuto plej ofte okazis per kapopafo (de malantaŭe, la kuglo ellasis la kranion super la okuloj) aŭ per trapiko per bajoneto okaze de kontraŭstaro.
Rusio rekonis la respondecon de NKVD en 1993 - je urĝigo de Pollando - en sciigo de la rusa novaĵagentejo TASS.
En 2008 jaro, dum la vizito en Moskvo de ĉefministro de Pollando Donald Tusk, prezidanto de Rusio Vladimir Putin anoncis, ke la masakro de Katin estis farita de Sovetanoj. Li ĝin diris malgraŭ la rusaj gazetoj, kiuj dum tiu tago neis la veron pri Katin.
Stanisław Swianiewicz estis travivanto de la teruraj eventoj.

