Motorciklo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Motorciklo estas durada veturilo pelata de motoro.

La juro de multaj landoj distingas inter malpezaj motorcikloj, moveblaj ankaŭ per pedaloj, kaj pezaj motorcikloj moveblaj nur per motoro. Kelkloke oni eĉ distingas mopedojn kaj motorajn biciklojn (nomatajn "zum-bicikloj"). La diferenco koncernas la permesilojn kaj aĝojn necesajn por stiri tian motorciklon. Skutero estas ne tre peza motorciklo, kies seĝo estas ne selo, sed horizontala kuseno; ĝiaj radoj ordinare estas malgrandaj, kun malforta influo de turbaj fortoj.

En multaj kuntekstoj la esprimo "motorciklo" estas rezervita al "veraj" motorcikloj, senpedalaj, ne-skuteraj.

Vidu ankaŭ[redakti]