Gottlieb Daimler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gottlieb Daimler
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1834 (1834-03-17)
en Schorndorf, Virtembergo,  Germana Federacio
Morto 6-an de marto 1900 (1900-03-06) (65-jaraĝa)
en Bad Cannstatt, Virtembergo,  Germana Imperiestra Regno
Tombo Uff-Kirchhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Alemand
Alma mater Universitato de Stutgarto
Familio
Edz(in)o Emma Daimler • Lina Schwend
Infanoj Paul Daimler • Adolf Daimler
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto • industriisto • entreprenisto
vdr

Gottlieb Wilhelm Daimler (vere Däumler) (naskiĝis la 17-an de marto 1834 en Schorndorf, mortis la 6-an de marto 1900 en Cannstatt (nun kvartalo de Stuttgart) estis pioniro de la aŭtomobilhistorio. Li estis germana inĝeniero, konstruisto kaj industriisto.

La historio de la familio Daimler en Schorndorf estas dokumentita ekde 1660, tiutempe la unua ido de la familio enmigris el la lando Turingio. Ĉi tie la malgranda Daimler’ido pasigis sian junaĝon kiel filo de bakisto, frekventis la mezlernejon kaj lernis unue la metion de pafilfaranto. Poste li laboris en maŝinkonstruado-fabriko en Graffenstaden (Alzaco).

En 1852 li iris al la politeknika lernejo en Stuttgart. Poste li laboris en diversaj fabrikoj, tiam li renkontis Wilhelm Maybach, Nikolaus Otto kaj aliajn. En 1887 Daimler fondis fabrikon en Stuttgart-Bad Cannstatt.

Gottlieb Daimler evoluigis la malpezan rapide kurantan benzinmotoron ĝis ĝenerala uzeblo, speciala en la trafiko. En 1979 la firmo Daimler Benz aĉetis lian naskiĝdomon kaj restaŭris ĝin, nun ĝi servas kiel muzeo kaj seminaridomo de la firmo Mercedes Benz AG (nun Daimler AG).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]