Alzaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Alzaco
Flago de Alzaco
Alsace map.png

Alzaco (franclingve Alsace [alzas], germanlingve Elsass [elzas]) estas la plej orienta regiono de Francio apud Germanio oriente kaj Svisio sude. Ĝi konsistas el du departementoj: Haut-Rhin kaj Bas-Rhin. Pri la historiaj esperant-lingvaj formoj Elzaso ĝis 1918 kaj Alzaco ekde tiam vidu sube.

Ĉefurbo de la regiono estas Strasburgo. Pliaj aparte gravaj urboj estas Mulhaŭzo, Kolmaro Colmar kaj Thann. ISO-kodo de la regiono estas FR-A.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭtempa bildeto, uzata en Teŝinio kaj komparanta revenon de Alzaco al Francio kun perdo de parto de Teŝinio de Ĉeĥoslovakio dum Ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio

Dum la epoko de la Sankta Romia Imperio, Alzaco ne estis unueca politika unuo, sed regiono posedata de pluraj liberaj urboj, de episkopoj, plus kelkaj grandsinjoroj. Ĉefa potenco en la regiono fariĝis la Dekapolo, alianco de dek Liberaj Urboj.

La regiono estas konkerita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a ekde 1681 kaj definitive cedita per la Traktato de Ryswick (1697)

Dum pli ol du jarcentoj Alzaco fariĝis grava disputotemo inter Francio kaj Germanio, kaj kaŭzo rekte aŭ malrekte de pluraj militoj. Resume pro la germaneco de ĝia lingvo kaj de ĝia kulturo, la germanaj naciistoj rigardis memevidenta, ke Alzaco apartenu al Germanio. Male,la Francoj opiniis, ke la Alzacanoj estas perkore kaj historie ligitaj al Francio, kaj ke patrujon kreas tiaj ligoj, ne etnaj ecoj (vidu nacio-konceptoj dum 19-a jarcento). Fakte la ne-Alzacanoj samkiel la tro junaj Alzacanoj malfacile komprenas, ke ĝis relative freŝa dato la religiaj problemoj multe pli grave rolis ol la lingvaj; tiam porfrancia protestanto preskaŭ aŭtomate kaj sen korŝiro voĉdonis favore al porgermania protestanto kontraŭ porfrancia katoliko.

Lingva historio de Alzaco[redakti | redakti fonton]

Estas fakto, ke oni trovas neniun ĝermanan loknomon en la skribitaj dokumentoj de la Romia tempo: ĉiuj estas latinaj aŭ keltaj, kaj tio pruvas, ke la loĝantaro estis tiam gaŭlo-romia. Sed jam je la komenco de la 5-a jarcento la lando estis invadita de Alamanoj, rase Ĝermanoj, la toponimio estis tiel profunde ŝanĝita, ke oni rajtas supozi, ke la antaŭa loĝantaro estis forpelita aŭ murdita. Venkitaj de la Frankoj, kiuj jam antaŭe okupis la reston de Gaŭlio, la Alamanoj restis en tio, kion oni poste nomis Alzaco (la signifo de tiu vorto estas malklara kaj plu diskutata); la limo inter la lingvoj latinidaj kaj ĝermanaj fiksiĝis proksimume ĉe la spino de Vogezoj, kaj preskaŭ ĝis nun restis ne ŝanĝita.

La situacio malmulte aliiĝis post la anekso fare de Francio, ĉar la Francoj ne estis sufiĉe multnombraj por kolonii la regionon, cetere jam dense loĝatan malgraŭ la Tridekjara milito. Venis kelke da publikaj oficistoj franclingvaj kaj la alta burĝaro de la grandaj urboj fariĝis dulingva, sed sur la kamparo la ĝermanaj dialektoj plu superis, tiel ke en la 18-a jarcento, en la jam franca Alzaco, la posteuloj de franclingvaj protestantoj rifuĝintaj en Alsace Bossue (ĝiba Alzaco) asimiliĝis kaj perdis la uzadon de la franca. Cetere, la burbonaj reĝoj zorgis multe pli pri la katolikigo ol pri la francigo de siaj regatoj.

Dum la 19-a jarcento, ĝis la falo de Napoleono la 3-a, la franca lingvo iom post iom disvastiĝis en la burĝaron, sed la popolo, precipe sur la kamparoj, konservis sian dialekton kaj la francan ili apenaŭ aŭ tre malbone scipovis en 1870. Fremduloj kaj eĉ francoj vojaĝintaj en Alzaco parolis pri sia impreso sin trovi en nure germana regiono. Tial, kiam Germanujo ekprenis Alzacon laŭ la pangermanismaj teorioj post la franca-germana milito de 1870–1871, la plejparto de la Germanoj estis persvaditaj, ke la spuroj de la franca tempo en Alzaco estis tre rapide forviŝiĝontaj.

(daŭrigota)

Vidu: Alzaco-Loreno

Komplekso kaj suferoj de la alzacanoj[redakti | redakti fonton]

Oni donas la nomon Malgraŭuloj (Malgré-Nous) al la Alzaco-Lorenanoj perforte kaj kontraŭlege soldatigitaj en la germana armeo dum la 2-a mondmilito ekde 1942. Efektive, la armistico de 1940 inter Germanio kaj Francio precizigis nenion specialan koncerne Alzacon-Lorenon, kiu teorie restis franca regiono kiel la aliaj, okupita, sed ne aneksita. Ĝi tamen estis traktata, fakte, kiel germana regiono: la franca lingvo estis severe malpermesita kaj la publika vivo estis tute germanigita.

Restis grava escepto koncerne la militservon: la A-L-anoj estis instigataj soldatiĝi, sed tre malmulte konsentis. Fine, la 26-an de aŭgusto 1942 estis publikigita ordono, laŭ kiu la junuloj naskitaj de 1920 al 1924 estos enarmeigitaj. Poste estis soldatigitaj la viroj pli aĝaj same kiel adoleskantoj. Memkompreneble multaj volis fuĝi al Francujo, sed limgardistoj kontrolis kaj granda nombro da kaptitoj estis mortpafitaj; se ili sukcesis, la tuta familio estis deportita en Pollandon. Longtempe oni ne aŭdacis dekreti la enarmeigon de iamaj oficiroj de la franca armeo, sed en 1944 oni volis trudi ilin eniri en la Waffen-SS; ĉar preskaŭ ĉiuj rifuzis, oni ne kuraĝis mortpafi ĉiujn kaj oni nur deportis ilin.

El 130.000 enarmeigitoj 40.000 mortis aŭ malaperis kaj 30.000 estis vunditaj (10.000 tre grave). Tiuj grandegaj nombroj klariĝas per tio, ke la Alzacanoj estis prefere senditaj al la rusa fronto; aliaj, soldatigitaj en la Waffen-SS kontraŭ sia volo, ricevis la tatuaĵon de tiuj grupoj, tiel ke post ilia kapto la usonaj soldatoj ilin mortpafis aŭtomate. Kelkaj, trompitaj de la sovetiaj promesoj, provis dizerti, sed ili sin retrovis enfermitaj en kaptitulaj tendaroj kiel Tambov, kie multaj el ili mortis pro la malbonaj vivkondiĉoj.

Post sia liberiĝo la iamaj soldatoj longtempe konservis hontan senton, kvazaŭ ili kulpus, des pli ke en 1953 oni volis juĝi kelke da Malgraŭuloj, kiuj partoprenis je la masakro de Oradour en Sud-Francio. Pro la kolera ondo, kiu ektremigis Alzacon, rezultis, ke ili estis kondamnitaj de la tribunalo kaj amnestiitaj de la deputitaro. Siavice la familioj de la viktimoj ekkoleris kaj longtempe Alzacano ne kuraĝis viziti Oradour. Nur post duonjarcento okazis la repaciĝo.

ktp

Memstarismaj alzacaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Kun risko seniluziigi multe da homoj «politike ĝustaj» estas konfesinde, ke en Alzaco-Loreno la memstarisma movado (almenaŭ la maldekstra kaj respektinda) nun ne plu estas tre vigla; de temp' al tempo, okaze de voĉdonadoj, sin prezentas memstarismaj kaj eĉ kontraŭfranciaj kandidatoj, sed iliaj rezultoj estas ĉiam tre malaltaj. En 1974 unu el ili, Ferdinand Moschenross, ankoraŭ ricevis 10 % el la voĉoj en Strasburgo, sed hodiaŭ 2 % estas la maksimumo esperebla.

Antaŭ 1914 oni donis la nomon aŭtonomistoj al tiuj Alzaco-Lorenanoj, kiuj konsentis pri la anekso de ilia landeto fare de Germanio, sed postulis, ke ĝi estu traktata tute same kiel la aliaj partoj de la Imperio. Tio fakte neniam okazis, unue ĉar en Berlino oni neniam volis konfidi je tiu popolo tro freŝdate konkerita, due ĉar oni devus fari el ĝi princion kaj oni ne scius, en kiu dinastio oni elektus la novan princon sen risko malkontentigi la aliajn. Konstitucio estis donita en 1911, sed la saverna misokazaĵo rapide montris, ke ĝi estas nur iluzio kaj la reala povo restas en la manoj de la armeo.

Estas fakto tamen, ke multe da aĵoj estis decidataj surloke, eĉ fare de germanaj publikoficistoj. Ĉio ŝanĝiĝis kun la redono de A-L al Francio; de tiam ĉio estis decidata en Parizo, fare de homoj, kiuj tute ne konis la lokan realaĵon. De unu tago al la alia oni volis, ke en la lernejoj oni instruu nur en la franca; tial, dum multe da instruistoj perdis sian postenon, venis por anstataŭi ilin francaj kolegoj, nekapablaj esti komprenataj de siaj lernantoj, ofte malpli kompetentaj, sed kiuj gajnis pli altan salajron. Plie la franca estraro volis disigi la eklezion el la ŝtato, malgraŭ la solemna promeso farita en 1914 de la marŝalo Joffre. Ĉio tio incitis la A-L-an popolon tiagrade, ke naskiĝis kontraŭfrancia kaj ofte porgermania movado, kaj en 1929 la nova strasburga urbestraro anstataŭigis sur la urbodomo la francan flagon per la alzaca.

Malgraŭ siaj malsukcesoj la franca estraro neniam volis ŝanĝi sian direkton kaj la memstarismo progresis, sed la veno al povo de Hitler en Germanio ĝin en metis en neelteneblan situacion: kiel de nun la demokratoj, kiuj postulis la liberan uzadon de sia lingvo nome de la libero, povus apogiĝi sur Germanio? Rezultis krizo en la memstarisma movado kaj en 1935 la franca flago revenis sur la strasburgan urbodomon.

Dum la germana okupado de 1940–45 multe da memstaristoj kunlaboris kun la nazioj kaj tiel miskreditiĝis; poste, la restantaj memstaristoj ne kuraĝis tro paroli; cetere, dum la prezidentado de de Gaulle la aliĝo al li estis tro forta, ol ke oni estus aliaĵo ol Gaŭllisto, sed en la jaroj 1970-aj okazis la lastaj ektremoj.

Nuntempe ekzistas du tendaroj en la memstarisma movado: la unua, «politike ĝusta», rigardata kun admiro fare de la parizaj intelektuloj, suferas nur je unu bagatelo: la plena manko de anoj; la dua, Alsace d'abord (Alsaco unue), rigardata kiel ekstremdekstra, progresas kaj foje ricevas pli ol 10 % el la voĉoj okaze de la voĉdonadoj, sed estas ĝenata de la konkurenco de la Nacia Fronto (Front National) de Jean-Marie Le Pen. Kio okazos poste, tion oni ne povas diveni.


La Esperanta nomo de Alzaco[redakti | redakti fonton]

Kiam ekaperis Esperanto, Alzaco estis germana; tial oni nomis ĝin Elzaso en nia lingvo laŭ la germana Elsaß (nun Elsass); sed, post kiam la provinco refariĝis franca, oni trovis la unuan formon tro germana kaj ĝi estis anstataŭita de Alzaco. Memkompreneble dum la dua mondmilito, kiam revenis la Germanoj, la demando pri la Esperanta nomo ne ekzistis, ĉar nia lingvo estis malpermesita kaj persekutata, tiel ke Elzaso ne povis reviviĝi kaj estis forgesita.

En 1970, kiam estis reeldonita la fama PIV (Plena ilustrita vortaro), tro hastema kunlaboranto skribis «Elzaco = Alzaco», duoble erarante, ĉar la formo Elzaco ne ekzistis en la germana tempo... kaj li forgesis klarigi, kio estas Alzaco. En 1970 ĉe kelkaj intelektuloj aŭtonomismo fariĝis laŭmoda kaj ili naive kredis, ke Elzaco estas la vera formo, malpermesita de la francaj premantoj, tiel ke ili volis revivigi ĝin, kvankam ĝi neniam vivis antaŭe. Nuntempe Gugla serĉado montras, ke Elzaco estas preskaŭ kvaroble malpli uzata ol Alzaco, kaj, kio estas grava, Vikipedio uzas nur la formon Alzaco, kiu aspektas pli internacie kaj estas, do, pli facile rekonebla ekster Eŭropo.

La simetriemuloj konstatos, ke ankaŭ Alzaso sin trovas, sed nur en la litova, kie ekzistas ankaŭ Elzaso. Verŝajne temas pri pli moderna formo, kaj venanta el la angla pli ol el la franca, ia kompromiso kun Alsace. Estas tamen malkonsilinde uzi ĝin.

Tradicioj, regiona kulturo[redakti | redakti fonton]

Alzaco tenas fortan apartan karakteron, kaj ene de Francio ĝi estas la regiono, kiu plej konservis siajn apartecojn kaj tradiciojn; kaj la Alzaca lingvo, dialekto de la Alt-germana lingvo, estas praktike la ununura regiona lingvo, kiu estas plu viva kaj kutime parolata. Ekestis Vikipedio en la Alemana lingvo, pli vasta lingvaro, el kiu la alzaco estas loka vario: [1]


La neebla enkonduko de dulingva edukado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ nur tridek jaroj la plejparto de la Alzacanoj ankoraŭ komprenis la germanan lingvon kaj ne malofte la aĝaj homoj malfacile komprenis alian (escepte memkompreneble de la alzaca); hodiaŭ la plejparto de la junuloj ne nur malscias la germanan, sed ankaŭ rifuzas lerni ĝin, malgraŭ la evidenta avantaĝo, kiun ĝi povas doni en la serĉado de laboro. La preteksto ofte aŭdata estas, ke la angla pli utilas, sed estas facile konstati, ke tiuj, kiuj asertas tion, apenaŭ konas ĝin, dum tiuj, kiuj bone lernis la germanan, estas tre helpataj en la studado de la angla, kiun ili parolas multe pli bone.

Tiun regreson klarigas la manpleno da separatistoj, kiuj plu ekzistas en Alzaco, per la agado de la jakobenista pariza registaro, kiu provas elradikigi komplete la germanan en Alzaco, ĉar ĝi estus persvadita, ke tiu provinco fariĝos aŭtente franca, nur kiam oni jam forgesos ĝis la memoron, ke iam oni parolis tie alian lingvon ol la francan. Estas evidente, ke tiu deziro asimili ekzistas, sed oni devas konstati, ke preskaŭ ĉiufoje, kiam oni provis starigi dulingvan edukadon en Alzaco, la eksperimento malsukcesis pro loka opono.

La granda obstaklo, fakte, estas la sovaĝa egaligemo ĉe la ordinaraj Françoj. Oni diris, ke, kiam usona laboristo vidas sian dunginton en luksa veturilo, li revas pri la tempo, kiam ankaŭ li povos havi tian aŭton; franca laboristo, en sama okazo, revas pri la tempo, kiam li povos senigi sian dunginton pri lia veturilo kaj devigi lin iri piede kiel li. Nu, jam ĉe la komenco oni konstatis la neeblon doni al ĉiuj infanoj dulingvan edukadon: la plejparto, kiu apenaŭ povas studi en unu lingvo, baldaŭ perdiĝas kaj senkuraĝiĝas. Oni devas, do, elekti inter la kandidatoj por la dulingvaj klasoj. Sed tuj ekkoleriĝas la gepatroj de la malbonaj lernantoj ĉe la nura aŭdo de la vorto «elekti» kaj ili postulas (kaj atingas) la nuligon de tiuj dulingvaj klasoj.

Rezultas, ke dulingva edukado sin trovas nur en ŝikaj privataj aŭ duon-privataj lernejoj, kie la opinio de la popolanoj ne estas rigardata.


Kostumoj[redakti | redakti fonton]

Vinoj de Alzaco[redakti | redakti fonton]

Alzaco havas tute apartajn vinfaran tradicion kaj ties vinoj apartajn gustojn, ne troveblajn ĉe aliaj francaj vinoj.

Malsame al la aliaj francaj vinoregionoj la kreskolokoj (crus: t. e. apartaj atestitaj nomoj laŭ la eta produktloko/tereno)estas aldoniteblaj post la vitovarioj:

  • Sylvaner
  • Riesling
  • Gewürztraminer
  • Pinot noir
  • Tokay (kiu baldaŭ ne plu rajtos konservi tiun nomon pro ebla konfuzo kun la hungara Tokaj kaj estos nomata nur Pinot gris)
  • Edelzwicker" ne estas vitovario sed miksaĵo de vitovarioj, ĉefe Chasselat kaj Pinot blanc laŭ variaj proporcioj

Produktado kaj enmarketigo estas ĉefe farite de vilaĝaj kooperativoj.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]