Cantal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cantal
Insigno de Cantal
Situo de Cantal
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Aŭvernjo
Numero 15
Prefektejo Aurillac
Subprefektejoj Mauriac
Saint-Flour
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Vincent Descœur[1]
Statistikaĵoj
Loĝantaro 148 737 (2012)
Loĝdenso 26 loĝ./km2
Areo 5 726,0 km2
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 27
Interkomunumoj 18
Komunumoj 260
v  d  r
Information icon.svg

Cantal [kɑ̃tal] Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu  (okcitane Cantal [kantal]) estas unu el la kvar departementoj de la franca regiono Aŭvernjo. Ĝi etendiĝas sur 5 726 km2 kaj havas nur 148 737 loĝantojn[2], ĉar ĝi situas plejparte en la Centra Masivo. La ĉefurbo estas Aurillac. La departemento enhavas 260 komunumojn.

La departementa ekonomio baziĝas ĉefe sur agrikulturo. Bredado okupas la plej grandan parton de la aktiva loĝantaro, kultivado preskaŭ ne eblas pro la malfacilaj klimataj kondiĉoj. Industrio ankaŭ preskaŭ malĉeestas sur la teritorio de Cantal, sed turismo disvolviĝas: naturajn parkojn, vulkanojn, lagojn, multnombrajn ban-urbojn, kaj ankaŭ grandan diversecon da sportoj (ekskursado, skiado, akvosportoj, paraŝuto kaj ĉiaj aersportoj) proponas la departemento Cantal.

Tiu departemento estas ankaŭ ege riĉa je arkitekturaj kuriozaĵoj: mezepokaj vilaĝetoj, kaj kasteloj. La regiono Aŭvernjo estas ankaŭ lulilo de la franca romanika arto.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekde 2001 kaj daŭre laŭ la stato de 2014
  2. Insee. Chiffres clés : Département du Cantal (15) france. Alirita la 7-an de aprilo 2013.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]