Allier

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Allier (03)
Drapeau fr département Allier.svg Logo 03 allier.jpg
Situo de Allier
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Auvergne flag.svg Aŭvernjo
Prefektejo Blason Moulins.png Moulins
Subprefektejoj Montluçon.PNG Montluçon

Blason fr Vichy.svg Vichy

Loĝantaro 342 284 loĝantoj (2005)
Loĝdenso 47 loĝantoj/km²
Areo 7 340 km²
Arondismentoj 3
Kantono 35
Interkomunumoj 21
Komunumoj 320
Prezidento de
la ĝenerala konsilio
Jean-Paul Dufregne
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Allier [/alie/] estas la plej norde situanta el la kvar departementoj de la franca regiono Auvergne. Ĝi proksimume egalas la malnovfrancan provincon Bourbonnais. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 7 340 km² kaj havas 342 284 enloĝantojn. Ĝi ŝuldas sian nomon al rivero Allier kiu trairas ĝin. La ĉefurbo estas Moulins [mulen]. Allier estas la sola aŭvernja departemento kie oni historie ne parolas la okcitanan lingvon. La departemento enhavas 320 komunumojn.

La suda parto de la departemento troviĝas sur la lastaj deklivoj de la Centra Montaro, kaj la norda parto konsistas el larĝaj valoj kaj fruktodonaj ebenaĵoj.

Ekonomio baziĝas sur agrikulturo, kiu estas pli produktiva en tiu ĉi departemento ol en la ceteraj de la regiono, pro pli bonkvalitaj terenoj kaj pli milda klimato. Bredado (bovedoj, porkedoj) kaj kultivado de cerealoj estas la plej gravaj aktivecoj de tiu agrikulturo. Ekzistas ankaŭ industria vivo, sed malgrandskale: mekanikaj aŭ elektraj konstruadoj.

Kelkaj kuriozaĵoj : Moulins (pr. muli~') kaj ĝia katedralo, la malnova industria urbo Montluçon, la fama ban-urbo Vichy (pr. viŝi), kaj la lagoj kaj arbaroj de la regioneto Combrailles.

[redakti] Vidu ankaŭ jenon:


[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.allier.pref.gouv.fr
Ekstera ligilo  http://www.cg03.fr
Ekstera ligilo  http://www.tourisme.fr/carte/carte-departement-Allier.htm
Ekstera ligilo  http://www.pays-bourbon.com
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj