Tarn
| Tarn (81) | |
|---|---|
| Lando | |
| Regiono | |
| Prefektejo | |
| Subprefektejoj | |
| Loĝantaro | 369 501 loĝantoj (2007) |
| Loĝdenso | 64 loĝantoj/km² |
| Areo | 5 758 km² |
| Arondismentoj | 2 |
| Kantono | 46 |
| Interkomunumoj | 27 |
| Komunumoj | 323 |
| Prezidento de la ĝenerala konsilio |
Thierry Carcenac |
Tarn [tarn], okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Sudo-Pireneoj. Ĝia nomo devenas el la samnomata rivero kiu alfluas al Garono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 5 758 km² kaj havas 369 501 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estas Albi.
Aliaj notindaj urboj estas: Castres, Gaillac, Carmaux, Graulhet, Mazamet, Lavaur.
La departemento tute enhavas 323 komunumojn.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Valoj de diversaj riveroj, montetoj, altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.
[redakti] Ekonomio
Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta kvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj al Tuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.
[redakti] Turismo
Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas : regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.