Tuluzo
El Vikipedio
| Tuluzo | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Urbo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Sudo-Pireneoj (ĉefurbo) | |
| Departemento | Haute-Garonne (prefektejo) | |
| Arondismento | Toulouse (ĉefurbo) | |
| Kantono | Ĉefurbo de 15 kantonoj | |
| Urbestro | S-ro Jean-Luc Moudenc (UMP) 2004-2008 |
|
| Poŝtkodo | 31000, 31100, 31200, 31300, 31400, 31500 | |
| Kodo laŭ INSEE | 31555 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 437 103 (2006) | |
| Loĝdenso | 3 300 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
Koordinatoj: | |
| Alto | De 115 al 263 m | |
| Areo | 118,30 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Tuluzo (franclingve Toulouse, okcitanlingve Tolosa) estas la kvara plej granda urbo de Francio, post Parizo, Marsejlo kaj Liono. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Haute-Garonne, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Sudo-Pireneoj.
En la franca lingvo, la loĝantojn de Tuluzo oni kutime nomigas Toulousains kaj Toulousaines.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Inter Mediteraneo kaj Atlantiko, proksime de la montaro Pireneoj, Tuluzo estas la 4-a urbo en Francio, ĉefurbo de la departemento Haute-Garonne (Supra Garono) kaj de la regiono Sudo-Pireneoj.
La urbo estas trafluata de la Garono.
[redakti] Historio
Tuluzo enhavas abundajn kulturajn riĉaĵojn. De 2400 jaroj Tuluzo estis sinsekve kelta urbo, aliancano de Romo, ĉefurbo de la Visigota reĝlando, posedaĵo de franca reĝo Kloviso, grafurbo kun la grafoj Rajmondo kaj la "Kapituloj" (konsilantaro). Nova religio disvastiĝis en la regiono, la Katarismo. La katolika eklezio en du krucmilitoj sange venkis ĝin kaj samtempe la okcitanan kulturon, kiu tiam estis brilega. Kiam Tuluzo riĉiĝis dank'al la mondkomerco de la pastelo, konstruiĝis la famaj rozkoloraj brikaj domoj. Dum la religiaj militoj, la Kapitulojn forpelis la Eklezio, kiu tiam regis la urbon kun multaj religiaj institutoj (monaĥejoj, seminarioj).
[redakti] Edukado kaj ekonomio
En Tuluzo estas la plej malnova akademio de Floraj Ludoj kaj la dua universitato en Francio (pli ol 100 000 studentoj). La Sud-Francia Kanalo, kiu ligas Atlantikon al Mediteraneo, prosperigis la urbon. Tuluzo nun fariĝis la ĉefurbo de aero- kaj astronaŭtiko kaj famiĝis ankaŭ en aliaj fakoj (elektroniko, informadiko, ĥemio, esploro, ktp.)
[redakti] Esperanto
En Tuluzo funkcias Esperanto-Kultur-Centro. En la urbo troviĝas ankaŭ ZEO: la strato Zamenhof.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligoj
http://www.toulouse.fr/ - oficiala urbodoma TTT-ejo (france, angle kaj kastilie)

