Eŭropo - Demokratio - Esperanto
Eŭropo - Demokratio - Esperanto, mallonge EDE, estas politika movado, kiu deziras pere de Esperanto plibonigi la kompreniĝon kaj plifortigi la demokration en Eŭropo.
Enhavo |
[redakti] Celoj kaj programo
Laŭ la statuto de la Federacio de EDE, la "ĉefideo" de la movado estas "provizi la Eŭropan Union per la necesaj iloj por starigi partoprenrajtan demokration".[1]
La statuto de EDE-Germanio precizigas, ke oni deziras pere de Esperanto i.a. "akceli la ideon de Unuiĝanta Eŭropo", "ebligi transliman politikan kaj socian dialogon" kaj "aktive kontribui al paco kaj kompreniĝo inter la popoloj".
En la eŭropaj balotoj 2009 la du sekcioj de EDE en Francio kaj Germanio partoprenas surbaze de du apartaj programoj.[2] [3] Malgraŭ viglaj diskutoj en retaj forumoj kaj dum la 1-a Internacia Konferenco de EDE, tiuj ĉi programoj fakte estiĝis preskaŭ sendepende. Ili estis verkitaj en la koncerna nacia lingvo kaj nur poste tradukiĝis al Esperanto.[4] [5]
[redakti] Organizoj
EDE konsistas el 4 asocioj:
- La Federacio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kiel internacia tegmenta asocio, fondita la 21-an de oktobro 2003 en Strasburgo
- EDE-Francio (Europe - Démocratie - Espéranto), fondita fine de 2003
- EDE-Germanio (Europa - Demokratie - Esperanto), fondita en 2004 kaj refondita en 2008
- EDE-Hungario (fondita la 24an de novembro 2009, jure registrita la 2an de decembro 2009 - kiel socia organizaĵo en Hungarujo)
En Francio ekzistas ankaŭ regionaj suborganizoj de EDE.
EDE havas kontaktulojn en entute 17 landoj de Eŭropa Unio. [6]
Post la eŭropaj balotoj de 2009, kelkaj germanaj aktivuloj de EDE iniciatis la fondon de la partio UNU MONDO, kiu - kompare kun EDE - okupiĝas pli pri mondaj problemoj kaj etikaj principoj.
[redakti] Konferencoj de EDE
La 1-a Internacia Konferenco de EDE okazis kun 16 partoprenantoj el 4 landoj de la 27-a de februaro ĝis la 1-a de marto 2009 en Strasburgo. La partoprenantoj diskutis tie la programon de EDE kaj faris preparojn por la partopreno en la eŭropuniaj balotoj de 2009. Interalie oni kolektis dum la konferenco en la germana urbo Kehl apud Strasburgo ĉirkaŭ kvindek subtenajn subskribojn por EDE-Germanio.
[redakti] Balotoj de 2004
EDE-Francio partoprenis eŭropuniajn balotojn de 2004. En Francio estis sep balotregionoj. Pro manko de monaj rimedoj balotiloj ne estis presitaj kaj distribuitaj, aŭ nur parte. La simpatiantoj povis elŝuti balotilon perrete. Simile, ne vera kampanjo estis farita, tamen sufiĉe multaj artikoloj estis faritaj de la gazetistaro pri EDE, la listoj, ktp.
En Germanio, por partopreni en la balotoj, EDE-Germanio devis kolekti 4 000 subtenajn subskribojn (kun konfirmo de la koncerna urba registrejo, ke la subskribinto vere estas voĉdonrajta), sed jam restis por tio nur ĉirkaŭ du monatoj da tempo. Komence de aprilo 2004 montriĝis, ke la nombro de subtenaj subskriboj estas nur ĉirkaŭ 2 500. La asocio do devis rezigni pri partopreno en la balotoj de 2004.
Oni provis pretigi listojn ankaŭ en Belgio, kaj Italio. En Belgio kaj Italio la konsistigo de listoj ne sukcesis. Sekve la partopreno en la balotoj efektiviĝis nur en Francio.
En Francio, la plej bona rezulto estis en la regiono "Parizo Francilio", kie la listo kondukata de Georges Kersaudy ricevis 5 789 voĉdonojn. Sume estis en Francio 25 259 voĉoj. [7]
[redakti] Balotoj de 2009
Eŭropo Demokratio Esperanto planis partopreni la eŭropajn balotojn 2009 en ĉiuj landoj de Eŭropa Unio. Tamen montriĝis, ke tio sukcesas nur en Francio kaj en Germanio.
En Germanio, la landa sekcio Europa - Demokratie - Esperanto transdonis la 23-an de marto 2009 al la balotestro entute 5.240 subtenajn subskribojn por rajti partopreni en la balotoj. La 10-an de aprilo 2009 la balota komisiono decidis, ke EDE rajtas partopreni en la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio.
Laŭ la definitiva rezulto EDE atingis en Germanio 11.772 voĉojn[8] kaj en Francio 28.945[9], sume do 40.717 voĉoj. EDE ricevis en Francio EDE ĉ. 0,17 % de la validaj voĉoj, en Germanio 0,045 %. La procentaĵo en la orienta parto de Germanio (eksa GDR) estis proksimume la duoblo de la rezulto en la okcidento; la plej altan rezulton liveris Meklenburgio-Antaŭpomerio, kie el 622.967 validaj voĉoj EDE atingis 910[10], do 0,146 %. La procentaĵo en la insulo Nov-Kaledonio atingis 0,93 %[11], tiu en la insulo Sankta_Marteno_(insulo) eĉ 1,53 %[12], kvankam EDE tien ne liveris voĉdonilojn.
En Francio estis sume 17.218.974 validaj voĉoj[13]; la ĉ. 28.945 voĉoj por EDE do reprezentas 0,17 % de ĉiuj validaj voĉoj.
[redakti] Rezultoj 2004 kaj 2009
| Regiono | Listkapo 2004 | Balotoj 2004 | Procento 2004 | Listkapo 2009 | Voĉoj 2009 | % 2009 |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Parizo kaj ties regiono | Georges Kersaudy | 5.789 | 0,21% | Elisabeth Barbay | 3.294 | 0,12% |
| Oriento | B. Schmitt | 5.336 | 0,24% | Fabien Tschudy | 4.325 | 0,20% |
| Okcidento | Denis-Serge Clopeau | 4.926 | 0,19% | Bert Schumann | 4.215 | 0,17% |
| Sudokcidento | Thierry Saladin | 3.687 | 0,15% | Raymond Faura | 3.975 | 0,15% |
| Sudoriento | Christian Garino | 2.559 | 0,09% | Christian Garino | 4.286 | 0,15% |
| Centro | J-P. Tonnieau | 2.174 | 0,15% | Farhad Daneshmand | 2.633 | 0,20% |
| Nordokcidento | Bertrand Hugon | 788 | 0,03% | Jacques Borie | 4.680 | 0,19% |
| Transmaro | Jacques Etienne | 1.537 | 0,44% | |||
| Francio sume | 25.259 | 0,15% | 28.945 | 0,17% | ||
| Germanio sume | 11.772 | 0,045% |
[redakti] Kritiko
Lige al la allaso de EDE al la eŭropaj balotoj 2009 en Germanio, ĵurnalistoj foje menciis EDE kiel ekzemplon de sufiĉe stranga politika unuiĝo. [14] [15]
Sed ankaŭ ene de la Esperanto-movado ne malofte publikiĝas negativaj opinioj pri EDE. Ekzemple Gregor Hinker rekomendis al esperantistoj ne subteni EDE, ĉar laŭ li Esperanto tauĝas "certe ne kiel fundamento de politika partio". Li emfazis, la diverseco de la politikaj opinioj en la Esperanto-movado "montras, kiel absurda estas politika Esperanto-partio". [16]
[redakti] Notoj kaj fontoj
- ↑ Statuto de la Federacio de EDE
- ↑ Programo de EDE-Francio por la eŭropaj balotoj 2009
- ↑ Programo de EDE-Germanio por la eŭropaj balotoj 2009
- ↑ Programo de EDE-Francio en esperanta traduko
- ↑ Programo de EDE-Germanio en esperanta traduko
- ↑ Retejo de la EDE-Federacio
- ↑ http://www.interieur.gouv.fr/sections/a_votre_service/resultats-elections/eur2004/index.html
- ↑ Balotestro Germanio
- ↑ Ministrejo Francio
- ↑ Balotestro Germanio
- ↑ Ministrejo Francio
- ↑ Ministrejo Francio
- ↑ Rezultoj de la Eŭropaj elektoj en Francio
- ↑ WAZ Gladbeck, 17.04.2009
- ↑ WELT ONLINE, 2. April 2009
- ↑ kune 4/2004, p. 18