Eŭropa Alianco de Naciaj Movadoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭropa Alianco de Naciaj Movadoj
france Alliance européenne des mouvements nationaux
angle 
Alliance of European National Movements'
Eŭropa politika partio
prezidanto Béla Kovács
Vicprezidantoj Nick Griffin
Ĝenerala sekretario Valerio Cignetti
Fondiĝo 24-a de oktobro 2009
Ideologio naciismo,
suverenismo,
eŭroskeptikismo,
kontraŭmondismo
patriotismo
Retejo http://aemn.eu
vdr

La Eŭropa Alianco de Naciaj Movadoj (franclingve "Alliance européenne des mouvements nationaux", anglalingve "Alliance of European National Movements" aŭ "EAMN")[1] estas alianco de eŭropaj politikaj movadoj fondita en Budapeŝto la 24-an de oktobro 2009[2] kaj agnoskita kiel eŭropa politika partio ekde 2012[3]. Ĝi arigas naciismajn partiojn kaj kutime konsiderataj kiel dekstre ekstremaj. La fondintaj membroj de tiu alianco estis la Movado por Plibona Hungario (Jobbik), la Nacia Fronto, kiu poste forlasis ĝin, la Sociala Movado - Trikolora Flamo de Italio, la Nationaldemokraterna aŭ Naciismaj Demokratoj de Svedio kaj la Nacia Fronto de Belgio[2].

De decembro 2013, ĝia prezidanto estas Béla Kovács de la partio Jobbik. Li postsekvis Bruno Gollnisch, kiu prezidis EAMN ekde ĝia fondiĝo[4] ĝis oktobro 2013.

Ideologio kaj celoj[redakti | redakti fonton]

La fondiĝo de la alianco estis oficiale anoncita la 24-an de oktobro 2009 en Budapeŝto okaze de la sesa kongreso de la hungara partio Jobbik[5]. Ĝiaj membroj subskribis komunan politikan deklaron, kiu insistas per naŭ alineoj pri defendo de suvereneco de eŭropaj nacioj, lukto kontraŭ enmigrado, promocio de tradiciaj valoroj, protekto de eŭropaj identecoj kaj kulturoj kaj batalo kontraŭ la « detruaj efektoj de mondismo »[6].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La sidejo de la Eŭropa Alianco de Naciaj Movadoj situas en Matzenheim en departemento Bas-Rhin en Francio[7]. Ĝi estas alianco de politikaj partioj kaj ne politika partio, kio kontraŭus, laŭ ĝiaj membroj iliajn suverenismajn konvinkojn[8].

La 13-an de februaro 2012, la estraro de la Eŭrop Parlamento validigis ĝian statuton de eŭropa politika partio por EAMN[3]. Por 2012, la alianco ricevis 289 266 eŭrojn[3],[7].

Membroj[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Al la kvin fondintaj membroj aldoniĝis la Brita Nacia Partio (BNP) la 12-an de novembro 2009[9], la Parti national rénovateur[6] de Portugalio kaj de Union panukrainienne « Liberté » (Svoboda)[10].

Konduto de la franca Nacia Fronto de Francio[redakti | redakti fonton]

La aliĝo de la franca Nacia Fronto al EAMN estis redebatata post la elekto de Marine Le Pen kiel prezidantino de la partio en januaro 2011. Ŝi decidis demisii el tiu alianco, taksanta la aliĝintajn partiojn tro radikalaj kaj ne sufiĉe kredindaj[4]. Ŝia konsilanto pri eŭropaj aferoj, Ludovic de Danne, asertis ke tiu demisio validis por la Nacia Fronto kaj do signifis « eliĝo de FN el EAMN »[4].

Membroj[redakti | redakti fonton]

La 24-an de oktobro 2012, la retejo de Bruno Gollnisch klarigas ke laŭ artikolo 7 de la statutoj de EAMN, tiu lasta arigas kvar politikajn partiojn[11]. Ĝi enhavas ankaŭ dek asociitajn membrojn (ok ekde la fino de oktobro 2013), kiuj estas fizikaj personoj kun mandatoj de eŭropa parlamentano, de nacia deputito aŭ de regionaj elektitoj[11].

Membroj

  •  Britio - (Brita Nacia Partio)
  •  Bulgario - (Nacia demokratia partio, Национална демократическа партия)
  •  Hispanio - (respublika socia movado, Movimiento Social Republicano, malfondiĝis en januaro 2018)
  •  Hungario – (Movado por Plibona Hungario, Jobbik)
  •  Italio - (Sociala Movado - Trikolora Flamo)
  •  Italio - (Unuigitaj dekstruloj, Destre Unite)
  •  Portugalio - (movado "Leviĝu", Ergue-te)
  •  Svedio - (Naciismaj Demokratoj, Nationaldemokraterna)

Asociitaj movadoj

Listo de partioj membroj de EAMN (en la 24-a de oktobro 2012)[11]
Partio Mallongigo Lando Eŭropaj
parlamentanoj
Naciaj
parlamentanoj
Movado por Plibona Hungario Jobbik  Hungario 3 46
Sociala Movado - Trikolora Flamo MSFT  Italio 0 0
Brita Nacia Partio BNP  Unuiĝinta Reĝlando 2 0
Nacia demokratia partio  Bulgario 1[12] 0
Listo de asociitaj membroj de EAMN (je la 7-a de novembro 2013)[11]
Nomo Partio lando Mandato(j)
Béla Kovács (prezidanto) Jobbik  Hungario Eŭropa parlamentano
Nick Griffin (vicprezidanto) Brita Nacia Partio  Unuiĝinta Reĝlando Eŭropa parlamentano
Andrew Brons Brita Nacia Partio  Britio Eŭropa parlamentano
Dimitar Stojanov Nacia demokratia partio  Bulgario Eŭropa parlamentano
Maurizio Lupi  Italio
Christian Verougstraete Vlaams Belang  Belgio deputito en la Flandra Parlamento
Bartosz Kownacki juro kaj Justeco  Pollando Nacia deputito
Dailis Alfonsas Barakauskas Ordo kaj Justeco (liberaldemokratoj) (Litovio)  Litovio Nacia deputito

Ĝis sia deiro fine de oktobro 2013[13], la eŭropaj deputitoj kaj regionaj konsilianoj de FN Bruno Gollnisch kaj Jean-Marie Le Pen estis inter la asociitaj membroj de EAMN[11].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La estonteco de naciismaj movadoj debatataj en Tokio, oficiala interretejo de Bruno Gollnisch, la 11-an de majo 2010. Alirita la 19-an de julio 2010.
  2. 2,0 2,1 [http://www.euractiv.fr/institutions/priorites-de-lue-electionsarticlele-fn-et-ses-homologues-europeens-sallient-pour-faire-front-contre-lue-002143-2094.html artikolo "FN kaj ties eŭropaj homologoj alianciĝas por fronti kontraŭ EU", france en la gazeto EurActiv la 26-an de oktobro 2009
  3. 3,0 3,1 3,2 « La duobla ludo de Nacia Fronto en la Eŭropa Parlamento » Arkivigite je 2012-02-22 per la retarkivo Wayback Machine, EurActiv.fr, la 20-a de februaro 2012. Alirita la 21-an de februaro 2012.
  4. 4,0 4,1 4,2 Mestre & Monnot 2012
  5. angle AENM Press Conference in Brussels Arkivigite je 2010-02-06 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo de la Movado por Plibona Hungario, la 11-an de novembro 2009. Alirita le 6-an de februaro 2010.
  6. 6,0 6,1 Bruno Gollnisch anoncas « eŭropan aliancon de la naciaj movadoj » Arkivigite je 2010-11-10 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo de la franca Nacia Fronto, la 10-an de novembro 2009. Alirita la 6-an de februaro 2010.
  7. 7,0 7,1 angle (PDF) Eŭropa Parlamento, Grants from the European Parliament to political parties at European level 2004-2013, sur "europarl.europa.eu", la oficiala interretejo de la Eŭropa Parlamento, marton 2013.
  8. Bruno Gollnisch sur "Radio Courtoisie", elsendo "Libre Journal" de Thibaut de La Tocnaye, la 3-an de februaro 2010
  9. angle « BNP in alliance with nationalists », BBC News, la 12-an de novembro 2009. Alirita la 6-an de februaro 2010.
  10. interparolo kun Bruno Gollnisch en semajna gazeto Rivarol de la 24-a de decembro 2009 ĝis la 7-a de januaro 2010, paroloj registritaj de Jérôme Bourbon
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 Kunveno de EAMN en Hédervár : principdeklaro por Eŭropo de patrioj. oficiala retejo de Bruno Gollnisch (la 24-an de oktobro 2012). Alirita la 3-an de novembro 2012.
  12. angle « Bulgarian MEP Stoyanov Founds New Nationalist Party ». Novinite.com (Sofia News Agency) (la 25-an de marto 2012). Alirita la 3-an de novembro 2012.
  13. AFP (la 7-an de novembro 2013). FN : Jean-Marie Le Pen "obeas" al sia filino kaj forlasas la tuteŭropan partion. RTL. Arkivita el la originalo je 2013-11-11. Alirita la 9-an de novembro 2013.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]