Portalo:Politiko
Laŭ Aristotelo la homo estas „εγον ζων πολιθικον“ (zoon politicon), do "politika besto". Karel Čapek notis al tio: "Tio estas tre bona ideo. Sed ne estas nur tute klare, se Aristotelo opiniis per tio, ke la homo estas stranga besto, kiu faras politikon, aŭ ke la homo, kiu faras politikon, estas kun pardono besto."
Sed politiko (el la greka πολις - municipo, τεχνη - administrado) estas nenio alia ol sistema administrado de aferoj, kiuj superas organizon propra al la homa specio kaj ĝi estas ties la plej malnova tradicio. La politiko kaj la administrado de la aferoj publikaj, kiel ni konas ilin hodiaŭ, evoluis el baza principo de servuteco, en kiu la unuopaj subjektoj frunte kun la reganto certigis defendon al siaj subuloj, kiuj servis al ili pro tio aŭ pagis impostojn.
Tiun ĉi ideon bone trafis franca filozofo kaj teoriisto de franca revolucio Jean-Jacques Rousseau, kiam li asertis, ke la popolo fermis kun la reganto la t.n. Socian kontrakton, kiun la antaŭuloj de ambaŭ flankoj devligis sin konservi.
Mejloŝtono en la evoluo de la politika tradicio estis estiĝo kaj enpraktikigo de la ideo de demokratio. Tiu ĉi aparta miksaĵo de triba establo (kies decidadon partoprenas ĉiuj) kaj servutula ssistemo (laŭ kiu nur elektitoj povas rekte partopreni en la kreado de reguloj kaj inspektado pri ties kontrolo) fariĝis modelo por plimulto de la politikaj sistemoj de la dua duono de la dudeka jarcento.
red. ... ke Sennacieca Asocio Tutmonda (mallongige: SAT) estas sendependa, neneŭtrala tutmonda Esperanto-asocio?
- 16-an de aŭgusto 2009: La portalo estas kreita.
red. Enmetu {{Portalo Politiko}} en artikolojn pri politiko kaj estiĝos
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Politiko |
Se iu volas kunlabori en la portalo pri politiko, libere kreu paĝojn aŭ sekvu la projektojn. Oni povas plibonigi la ŝablonojn rilatajn al la temo, aŭ krei novajn projektojn.
Se estas interese por vi kontribui, bonvolu enmeti suben vian nomon (algluu * --~~~)