Marksismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Marksismo estas politika ideologio, fondita de Karolo Markso kaj Frederiko Engelso, kaj evoluigita de iliaj disĉiploj (interalie grave de V. I. Lenino), kiu konsistigas la sistemon de filozofiaj, ekonomikaj kaj soci-politikaj ideoj, kiu inkludas:

Filozofio[redakti | redakti fonton]

Karolo Markso(1818–1883)
Frederiko Engelso (1820–1895)

Dialektika materiismo[redakti | redakti fonton]

Marksismo staras sur la materiisma vidpunkto, t. e. ĝi opinias la estadon, la materion primaraj, la pensadon — sekundara. La konscio estas eco de alte organizita materio reflekti la realon, tial ĝi mem, kiel eco, ne estas materio kaj ne redukteblas al iu el materiaj procezoj, kuŝantaj en ĝia bazo. Tiuj materiaj procezoj estas:

  1. praktika agado de la socio,
  2. alta nerva agado,
  3. la dua signala sistemo.

La konscio ne nur reflektas la mondon, sed ankaŭ ŝanĝas ĝin, ĉar, estante kreita de homa agado, faras al ĝi retroan determinan influon.

La fonto de la marksisma materiismo estis la materiismo de Feuerbach, tamen en marksismo la antaŭmarksa materiismo estis plievoluigita. Oni opinias korekti jenajn mankojn:

  • nehistorieco, nekompreno de disvolviĝo, evoluo;
  • kontempleco, nekompreno de la rolo de la praktiko, de tio, ke subjekto ŝanĝas objekton kaj sin mem;
  • nekompreno de esenco de la homo kiel de aro de sociaj rilatoj.

La dialektikon Markso kaj Engelso prenis de Hegel (kiu estis evoluiganta ĝin el la vidpunkto de objektiva ideismo), sed ili rekreis ĝin sur materiisma bazo, kaj ĝi perdis multajn karakterizajn trajtojn kaj kategoriojn de hegelismo.

Citaĵo
 ...la hegela dialektiko estis renversita, kaj pli bone dirante — ree starigita sur la piedojn, ĉar antaŭe ĝi staris sur la kapo 
— Frederiko Engelso[1].

Dialektika materiismo konceptas la naturon kiel tutaĵon, en kiu objektoj kaj fenomenoj estas interligitaj kaj interkondiĉitaj. Ĉio en la naturo moviĝas kaj ŝanĝiĝas: io aperas kaj ĉiam evoluas, samtempe io formortas kaj malaperas.

En marksismo dialektiko estas la plej ĝeneralaj leĝoj de iĝado kaj evoluo de la naturo, de la socio, de la homa pensado:

  1. Unueco kaj interbatalado de kontraŭaĵoj.
    Ĉi tiu leĝo malkovras la fonton de evoluo. Evoluon kaŭzas internaj kontraŭecoj (antinomioj), kiujn neeviteble entenas ĉiuj objektoj kaj fenomenoj de la naturo: ĉio havas siajn pozitivajn kaj negativajn, malaperantajn kaj disvolviĝantajn, kontraŭantajn unu al la alia, reciproke ekskludantajn kaj samtempe reciproke penetrantajn flankojn kaj tendencojn, kaj interna batalado inter ili estas la esenco de evoluo.
  2. Transiro de kvantaj ŝanĝoj en kvalitajn.
    Ĉi tiu leĝo montras la meĥanismon de evoluo. Evoluo de la naturo estas procezo, en kiu rezulte de etaj, nerimarkeblaj kaj iom-post-iomaj kvantaj ŝanĝoj subite okazas salto en novan kvaliton (kvalita salto), rompo de kontinueco.
  3. Negado de negado.
    Tiu ĉi leĝo montras direkton de evoluo. Ĉiun novan etapon de evoluo karakterizas negado de la pasita etapo, sed tia negado (dialektika negado, "demeto" [germ. Aufheben, "ĉesigo"]), kiu konservas trajtojn de la pasita etapo, ligon, unuecon kun ĝi. Siavice, la nova etapo poste same estas negata, kaj tiamaniere evoluo kvazaŭ ripetas jam pasitajn ŝtupojn, sed alie, sur pli alta bazo. Evoluo iras ne laŭ rekta linio, nek laŭ cirklo, sed laŭ leviĝanta spiralo.

La materiisma kompreno de historio (historia materiismo)[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Se materiismo ĝenerale klarigas la konscion el la estado, sed ne inverse, do en apliko al la socia vivo de la homaro materiismo postulis klarigon de la socia konscio el la socia estado. 
— Lenino[2]

Marksismo traktas la homon kiel derivaĵon de la socio, kiel produkton kaj subjekton de la socia labora agado. La homo estas aro de ĉiuj sociaj rilatoj.

Marksismo opinias la laboron la determina kondiĉo de transformiĝo de la homsimila simio en la homon. La bestoj ne kapablas fari radikajn ŝanĝojn en kondiĉoj de sia ekzisto, ili adaptiĝas al la ĉirkaŭanta medio, kiu determinas ilian vivmanieron. Sed la homo ne simple adaptiĝas al donitaj kondiĉoj, sed, unuiĝante en komuna laboro, transformas ilin konforme al siaj konstante evoluantaj bezonoj, kreas mondon de materia kaj spirita kulturo. La kulturo estas kreata de la homo en la sama grado, en kiu la homo mem estas formata de la kulturo.

Historie kreiĝintaj normoj de juro, moralo, ĉiutaga vivo, reguloj de pensado k.t.p. formas konduton kaj menson de homo, faras el aparta homo reprezentanton de certa vivmaniero, kulturo kaj psika tipo. Homo ne estas izolita estaĵo, li estas ĉiuflanke engaĝita en kontakton, komunikadon kun la socio, eĉ kiam li restas sola kun si mem. Konscio de homo pri si mem kiel pri homo ĉiam efektiviĝas pere de lia rilato al aliaj homoj. Ĉiu aparta homo estas neripetebla individuo, kaj samtempe li portas en si iun genran (gentan) esencon.

Antaŭ la apero de marksismo en ideoj pri la socio plene regis ideismo. Eĉ materiistoj antaŭ Markso ne estis materiistoj en kompreno de la socia vivo.

La plej gravaj principoj de historia materiismo estas jenaj:

  • marksismo agnoskas primarecon de la materia vivo de la socio — de la socia estado — rilate al la socia konscio, kaj aktivan rolon de la dua en la socia vivo;
  • marksismo apartigas el la tuta aro de sociaj rilatoj la produktadajn rilatojn kiel ekonomian strukturon de la socio, kiuj determinas, finfine, ĉiujn ceterajn rilatojn inter homoj, kaj donas objektivan bazon por ilia analizo;
  • marksismo historie aliras al la socio, t.e. ĝi agnoskas evoluon en historio kaj komprenas ĝin kiel laŭleĝan naturhistorian procezon de moviĝo kaj ŝanĝiĝo de soci-ekonomiaj formacioj;
  • marksismo konceptas, ke la historion faras homoj, laborantaj amasoj, kaj la fundamenton kaj la fonton de instigaj motivoj de ilia agado oni devas serĉi en materiaj kondiĉoj de socia produktado de ilia vivo.

Markso formulis la leĝon, ke produktadaj rilatoj (rilatoj de homoj pro produktado de materiaĵoj) konformas al nivelo de evoluo kaj al karaktero de produktivaj fortoj (aro da produktorimedoj kaj homoj, okupitaj en produktado).

Citaĵo
 En socia produktado de sia vivo homoj ekpartoprenas en certaj, necesaj, de ilia volo ne dependaj rilatoj — produktadaj rilatoj, kiuj konformas al certa ŝtupo de evoluo de iliaj materiaj produktivaj fortoj. Aro de tiuj produktadaj rilatoj konsistigas ekonomian strukturon de la socio, realan bazon, sur kiu staras jura kaj politika superstrukturo kaj al kiu respondas certaj formoj de socia konscio. Maniero de produktado de materia vivo kondiĉas sociajn, politikajn kaj spiritajn procezojn de la vivo ĝenerale. Ne la konscio de la homoj determinas ilian estadon, sed, inverse, ilia socia estado determinas ilian konscion. 
— K. Markso [3]

Produktivaj fortoj determinas produktadajn rilatojn. La konformo de produktadaj rilatoj al nivelo de produktivaj fortoj necesas por normala funkciado kaj evoluo de la produktivaj fortoj. Tamen, evoluante en kadroj de la donitaj produktadaj rilatoj, la produktivaj fortoj sur certa ŝtupo de sia evoluo komencas kontraŭi al ili. "El formoj de disvolviĝo de produktivaj fortoj tiuj rilatoj transformiĝas en iliajn katenojn. Tiam venas epoko de socia revolucio. Kun ŝanĝiĝo de la ekonomia bazo pli aŭ malpli rapide okazas renverso en la tuta grandega superkonstruaĵo"[3].

Tamen historia materiismo tute ne konceptas ekonomion la sola aktiva forto en historio. Historia materiismo postulas konsideri relativan memstarecon de diversaj sociaj fenomenoj. La dependo de la spirita vivo — de la materia, de la superkonstruaĵo — de la bazo tute ne estas unuflanka. Historia materiismo pruvas grandegan rolon de ideoj, de la subjekta faktoro en la evoluo de la socio. Historio estas rezulto de komplika interagado de diversaj sociaj fenomenoj, sociaj fortoj. Sed la maniero de materia produktado ĉiam estas la bazo de interagado de ĉiuj flankoj de la socia vivo, kaj finfine determinas karakteron de la socio kaj ĝeneralan direkton de la historia procezo.

La plej grava kategorio de historia materiismo estas la nocio de soci-ekonomia formacio — historie determinita ŝtupo en evoluo de la homa socio, karakterizata per specifa nur por ĝi maniero de produktado kaj per kondiĉitaj de tiu maniero sociaj kaj politikaj rilatoj, juraj normoj kaj institucioj, kaj ankaŭ per ideologio. Tiu nocio permesas apartigi tion komunan, kio ekzistas en ordoj de diversaj landoj, troviĝantaj sur sama ŝtupo de historia evoluo, kaj per tio apliki en historia esploro tutsciencan kriterion de ripeteblo, aliri al ekkono de objektivaj leĝoj de evoluo de la socio. Ĉiu soci-ekonomia formacio estas siaspeca "socia organismo", kies specifecon determinas, unuavice, materiaj produktadaj rilatoj, konsistigantaj la bazon de la formacio. La bazo kreas kvazaŭ "ekonomian skeleton" de la socia organismo, kaj ties "karnon kaj sangon" konsistigas aperanta sur tiu ĉi bazo superstrukturo (aro da ideologiaj, politikaj, moralaj, juraj, t.e. sekundaraj, rilatoj; da ligitaj kun ili organizaĵoj kaj institucioj — la ŝtato, la justico, la eklezio k.t.p.; da diversaj emocioj, humoroj, ideoj, teorioj, sume konsistigantaj socian psikon kaj ideologion de tiu ĉi socio). La bazo kaj la superstrukturo kun sufiĉa difiniteco kaj kompleteco karakterizas specifecon de ĉiu formacio, ties kvalitan diferencon disde aliaj formacioj.

Marksismo distingas jenajn soci-ekonomiajn formaciojn:

Post la prakomunuma formacio rezulte de divido de laboro kaj apero de privata proprieto kreiĝis kontraŭeco de ekonomiaj interesoj de individuoj, socia neegaleco, la socio evoluis spontanee. Ĝi eniris en la antagonisman periodon de sia historio. Homoj estis fiksataj ĉe certaj laboriloj kaj ĉe diversaj specoj de ĉiam pli diferencanta agado preter ilia volo kaj konscio, pro blinda neceso de disvolvo de produktado. La antagonisma divido de laboro kondukas al la forfremdigo for de homo de ĉiuj aliaj specoj de agado, krom relative malvasta sfero de lia laboro. Kreataj de homoj materiaj kaj spiritaj valoroj, kaj ankaŭ la sociaj rilatoj mem foriras el sub ilia rego kaj komencas domini ilin.

Ĉiuj sociaj formacioj, post la prakomunuma (krom la estonta komunisma) baziĝas sur antagonisma divido de laboro, sur ekspluatado kaj antagonismo de klasoj.

Laŭ difino de Lenino, klasoj estas "grandaj grupoj da homoj, diferencantaj laŭ ilia loko en historie difinita sistemo de socia produktado, laŭ ilia rilato (plejparte fiksita kaj formaligita en leĝoj) al produktorimedoj, laŭ ilia rolo en socia organizo de laboro, kaj, sekve, laŭ manieroj de ricevado kaj ampleksoj de tiu parto de socia riĉo, kiun ili disponas. Klasoj estas tiaj grupoj da homoj, el kiuj unu povas al si alproprigi laboron de la alia, pro diferenco de ilia loko en certa sistemo de ekonomio"[4].

Laŭ Markso, ĉia historia batalo en ajna ideologia sfero estas pli aŭ malpli klara esprimo de batalo de sociaj klasoj.

La fonto de klasbatalo estas kontraŭeco de interesoj de klasoj. Depende de karaktero de tiu kontraŭeco oni distingas klasojn antagonismajn (nepacigeblajn) kaj neantagonismajn. Antagonismaj estas, unuavice, rilatoj inter la ĉefaj klasoj de ĉiuj formacioj, baziĝantaj sur ekspluatado de homo fare de homo: la sklavoj — la sklavposedantoj, la kamparanoj — la feŭdoj, la proletaro — la burĝaro. Antagonismaj povas esti ankaŭ rilatoj inter dominantaj klasoj de formacioj, anstataŭantaj unu la alian (ekzemple, inter la feŭdoj kaj la burĝaro), se iliaj radikaj interesoj estas nekunigeblaj. Transiro de unu formacio al alia realiĝas per socia revolucio, kiu ĉiam estas rezulto kaj supera manifestiĝo de klasbatalo.

Politika ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Kapitalo, la unua volumo de la ĉefverko de Karl Marx
Adam Smith estis filozofo kaj fondinto de la klasika ekonomika skolo.
David Ricardo estis reprezentato de la klasika ekonomika skolo.

La esplorobjekto de la marksisma politika ekonomio estas historie disvolviĝantaj kaj anstataŭantaj unu la alian sociaj manieroj de produktado, aŭ sistemoj de produktadaj rilatoj.

La metodo de la marksisma politika ekonomio estas la dialektika metodo kiel reflekto de la objektiva dialektiko (ĝeneralaj leĝoj de iĝado, evoluo kaj pereo) de produktadmaniero.

La fonto de la marksisma politika ekonomio estis la politika ekonomio de Adam Smith kaj David Ricardo, speciale, la ellaborita de ili labora teorio de valoro.

La ĉefa objekto de esploro de Markso kaj Engelso en sfero de politika ekonomio estas la kapitalisma produktadmaniero (kvankam dum ĝia esplorado Markso kaj Engelso metis komencon ankaŭ por politika ekonomio de antaŭkapitalismaj produktadmanieroj).

La ĉefa verko, esploranta la kapitalisman produktadmanieron, estas "La kapitalo" de K. Markso.

Varo kaj valoro, la labora teorio de valoro, konkreta kaj abstrakta laboro[redakti | redakti fonton]

La deirpunkto en esploro de kapitalismaj produktadaj rilatoj ĉe Markso estis analizo de la varo, ĉar la varo historie kaj logike antaŭas la kapitalon, estante ties ĝerma formo.

Varo estas produkto de laboro, produktita por interŝanĝo.

Citaĵo
 Varo estas, 1-e, aĵo, kontentiganta iun bezonon de homo; 2-e, aĵo, interŝanĝata al alia aĵo. Utileco de aĵo faras ĝin uzvaloro. 
— Lenin[2]

Kiel uzvaloroj varoj diferencas nur kvalite, ĉar ili kontentigas malsamajn bezonojn de homoj, sed ne diferencas kvante, ĉar ili estas heterogenaj kaj rekte ne kunmezureblaj.

Valoro de varo fenomene montras sin kiel interŝanĝvaloro, t. e. kiel eco de varo interŝanĝiĝi al aliaj varoj.

Citaĵo
 Interŝanĝvaloro... estas antaŭ ĉio rilato, proporcio en interŝanĝo de iu kvanto da uzvaloroj de unu speco al iu kvanto da uzvaloroj de alia speco. Ĉiutaga sperto montras al ni, ke milionoj kaj miliardoj da tiaj interŝanĝoj egaligas ĉiam ĉiujn kaj ĉiajn, plej diversajn kaj nekompareblajn inter si, uzvalorojn unu al la alia. Kio do estas komuna inter tiuj malsamaj aĵoj, ĉiam egaligataj unu al la alia en difinita sistemo de sociaj rilatoj? Komuna inter ili estas tio, ke ili estas produktoj de laboro. Interŝanĝante produktojn, homoj egaligas plej malsamajn specojn de laboro. 
— Lenin[2]

Do, la esenco de valoro estas la realigita kaj materiigita en varo socia laboro de varproduktantoj.

Citaĵo
 Produktado de varoj estas sistemo de sociaj rilatoj, en kiu apartaj produktantoj kreas malsamspecajn produktojn (socia divido de laboro), kaj ĉiuj ĉi produktoj estas egaligataj unu al la alia dum interŝanĝado. Sekve, tio komuna, kio estas en ĉiuj varoj, estas ne konkreta laboro de iu fako de produktado, ne laboro de unu speco, sed abstrakta homa laboro, la homa laboro ĝenerale. Tuta labora forto de difinita socio, prezentita en sumo de valoroj de ĉiuj varoj, estas la sama labora forto: miliardoj da faktoj de interŝanĝado pruvas tion. Kaj, sekve, ĉiu aparta varo montriĝas nur kiel certa ono de socie necesa labortempo. 
— Lenin [2]

Socie necesa laboro (labortempo) estas laboro, elspezata por produktado de iu varo ĉe socie normalaj (mezumaj) kondiĉoj de produktado, t. e. ĉe:

  1. mezuma nivelo de teĥniko,
  2. mezuma intenseco de laboro kaj
  3. mezuma lerteco de laborantoj.
Citaĵo
 Grandon de valoro determinas kvanto de socie necesa laboro, aŭ labortempo, socie necesa por produktado de difinita varo, de difinita uzvaloro. 
— Lenin [2]

La leĝo de vara produktado, regulanta interŝanĝadon de varoj konforme al kvanto de socie necesa laboro, elspezita por ilia produktado, nomiĝas leĝo de valoro.

Do, la duecan karakteron de la varo (uzvaloro kaj interŝanĝvaloro) determinas la dueca karaktero de laboro de varproduktantoj.

Uzvaloro de varo estas rezulto de konkreta laboro, t. e. de iu utila laboro, kreanta aĵon, kontentigantan tiun aŭ alian bezonon de homo. Ĝuste specifecoj de iu speco de konkreta laboro determinas specifan uzvaloron de ĝia produkto.

Tamen interŝanĝan valoron (aŭ simple valoron) de varo kreas abstrakta laboro. Abstrakta laboro estas laboro ĝenerale, laboro en ajna formo kiel elspezo de homaj fortoj; abstrakta laboro estas kvanta karakterizaĵo de laboro de produktantoj de malsamaj varoj, abstraktanta kvalitajn diferencojn. Tial ĝi permesas egaligi unu al la alia varojn, kiuj estas produktoj de plej malsamaj specoj de laboro.

Abstrakta laboro estas socia, ekonomia fenomeno, propra nur al vara produktado. En vara produktado varoj, kiel rezultoj de elspezo de laborforto de senperaj varproduktantoj, plenumas specialan socian funkcion — ligas produktantojn inter si per merkato.

Nur per interŝanĝo de varoj surbaze de la leĝo de valoro iĝas ebla socia takso de rezultoj de mastrumado de apartaj produktantoj. Tiamaniere, ekonomiaj rilatoj inter homoj en kondiĉoj de vara produktado, bazitaj sur privata proprieto, neeviteble ricevas formon de rilatoj inter aĵoj. Okazas tiel nomata materiigo de produktadaj rilatoj, vara fetiĉismo, mistika rilato al varo kiel al supernatura forto; ĝin naskas la vara formo, kiu ŝirmas tion, ke varproduktantoj dependas de la merkato.

Mono[redakti | redakti fonton]

Interrilato de mendado kaj ofertado.

Mono estas speciala varo, en kiu esprimiĝas valoro de ĉiuj aliaj varoj kaj kiu interŝanĝiĝas al ili (universala ekvivalento). Historie la rolo de universala ekvivalento fiksiĝis ĉe noblaj metaloj, kiuj iĝis mono.

Valoro de varo, esprimita en mono, estas ĝia prezo .

En kondiĉoj de vara produktado merkataj prezoj deflankiĝas de la valoro rezulte de konkurenca lukto, sub influo de mendado kaj ofertado (postulado kaj proponado). Leviĝo de merkata prezo super la valoron stimulas kreskon de ofertado, kaj sekve, — kreskon de produktado de varoj. Deflankiĝo de merkata prezo sub la valoron kaŭzas redukton de produktado de varoj. Rezulte prezoj oscilas ĉirkaŭ la valoro, kiu estas "la gravita centro" de prezoj.

Funkcioj de mono estas jenaj:

  1. Mezurilo de valoro.
    Mono kiel universala ekvivalento mezuras valoron de ĉiuj aliaj varoj. Tamen ne mono faras varojn kunmezureblaj, sed socie necesa laboro, elspezita por produktado de varoj, kreas kondiĉojn de ilia egaligo. Entenata en varo socie necesa laboro difiniĝas dum produktado per kunmezurado de varoj unu kun alia antaŭ momento de ilia vendo.
  2. Rimedo de cirkulado.
    Partopreno en agoj de aĉetado kaj vendado. Malsame de la unua funkcio, kie varoj estas idee taksataj en mono antaŭ komenco de ilia cirkulado, dum cirkulado de varoj mono devas ĉeesti reale. Vara cirkulado inkludas:
    1. vendon de varo, t. e. transformon de ĝi en monon (V → M), kaj
    2. aĉeton de varo, t. e. transformon de mono en varojn (M → V).
      En tiu procezo mono ludas rolon de peranto en interŝanĝo. Funkciado de mono kiel rimedo de cirkulado kreas kondiĉojn, por ke varproduktanto superu individuajn, tempajn kaj spacajn limojn, kiuj karakterizas rektan interŝanĝon de varo al varo. Mono ĉiam restas en interŝanĝado kaj senĉese ĝin priservas. Tio signifas, ke mono akcelas evoluon de vara interŝanĝado.
  3. Rimedo de akumulado kaj konservado.
    Mono, estante universala ekvivalento, t. e. garantiante al ĝia posedanto ricevon de ajna varo, iĝas universala realiĝo de socia riĉo. Tial al homoj aperas strebo al ilia akumulado kaj konservado. Por kreado de trezoroj mono estas eligata el la cirkulado.
  4. Rimedo de pagado.
    Varoj ne ĉiam estas vendataj kontraŭ kontanta mono. Aperas neceso de aĉetado kaj vendado de varo kun prokrasto de pago, t. e. kredite. Mono kiel rimedo de pagado havas specifan formon de moviĝo: V → Ŝ, kaj post anticipe kondiĉita tempo Ŝ → M (kie Ŝ estas ŝuldatesto). En tia interŝanĝo ne ekzistas renkonta moviĝo de mono kaj varo, amortizo de ŝuldo estas fina etapo en la procezo de aĉeto-vendo.
  5. Monda mono.
    Rimedo de kontado inter ŝtatoj.

Ĉar en kapitalismo mono rolas kiel universala formo de riĉo, tio kaŭzas monan fetiĉismon (kulton de mono) — disvolvitan formon de vara fetiĉismo.

Kapitalo kaj plusvaloro[redakti | redakti fonton]

"Sur certa ŝtupo de evoluo de vara produktado mono iĝas kapitalo. Formulo de vara cirkulado estis: V (varo) → M (mono) → V (varo), t. e. vendo de unu varo por aĉeto de la alia. Ĝenerala formulo de kapitalo estas, male, M → V → M', t. e. aĉeto por vendo (kun profito). Markso nomas plusvaloro tiun kreskon de komenca valoro de mono, sendata en cirkuladon. La fakto de tiu "kresko" de mono en kapitalisma cirkulado estas komune konata. Ĝuste tiu "kresko" transformas monon en kapitalon, kiel specialan, historie determinitan, socian rilaton de produktado" [2]. Do, kapitalo estas valoro, donanta plusvaloron.

Citaĵo
 Plusvaloro ne povas aperi el vara cirkulado, ĉar tiu konas nur interŝanĝon de ekvivalentoj, ne povas ĝi aperi ankaŭ el altigo de prezo, ĉar reciprokaj perdoj kaj gajnoj de aĉetantoj kaj vendantoj ekvilibriĝus, dum temas ĝuste pri amasa, mezuma, socia fenomeno, sed ne pri individua. Por ricevi plusvaloron, «posedanto de mono devas trovi en merkato tian varon, kies uzvaloro mem havus originalan econ esti fonto de valoro», tian varon, procezo de uzado de kiu estus samtempe procezo de kreado de valoro. Kaj tia varo ekzistas. Tio estas labora forto de homo. Ĝia uzado estas laboro, kaj laboro kreas valoron. Posedanto de mono aĉetas laborforton kontraŭ ties valoro, kiun determinas, samkiel valoron de ajna alia varo, socie necesa labortempo, necesa por ties produktado (t. e. valoro de vivtenado de laboristo kaj de lia familio). Aĉetinte laborforton, posedanto de mono rajtas uzadi ĝin, t. e. laborigi ĝin dum tuta tago, ekzemple, dum 12 horoj. Tamen laboristo dum 6 horoj ("necesa" labortempo) kreas produkton, kompensantan lian vivtenadon, kaj dum sekvaj 6 horoj ("plusa" labortempo) kreas nepripagitan de kapitalisto "plusan" produkton aŭ plusvaloron. Sekve, en kapitalo, el vidpunkto de produktada procezo, necesas distingi du partojn: konstantan kapitalon, elspezatan por produktadaj rimedoj (maŝinoj, laboriloj, kruda materialo k. t. p.) — ĝia valoro (tuj aŭ po partoj) senŝanĝe transiras al preta produkto — kaj varian kapitalon, elspezatan por laborforto. Valoro de tiu kapitalo ne restas senŝanĝa, sed kreskas en procezo de laboro, kreante plusvaloron. Tial por esprimo de grado de ekspluatado de laborforto fare de kapitalo necesas kompari plusvaloron ne kun tuta kapitalo, sed nur kun varia kapitalo. Kvoto de plusvaloro, kiel nomas Markso tiun rilaton, estos, ekz., en nia ekzemplo 6/6, t. e. 100%. 
— Lenino [2]

Kapitalo aperas sur tia ŝtupo de vara produktado, kiam laborforto iĝas varo.

Citaĵo
 Historia premiso de apero de kapitalo estas, unue, akumulo de certa monsumo en manoj de apartaj personoj ĉe relative alta nivelo de evoluinteco de vara produktado ĝenerale kaj, due, ekzisto de laboristo, "libera" en du sencoj, libera de ajnaj baroj aŭ limigoj de vendado de laborforto kaj libera de tero kaj ĝenerale de produktadaj rimedoj, senmastruma laboristo, laboristo-"proleto", kiu ne povas ekzisti alie, ol per vendo de sia laborforto. 
— Lenino [2]

K. Markso demonstris kvalitan diferencon inter konstanta kaj varia kapitaloj, t. e. inter tiu parto de komence avancita kapitalo, kiu estas destinita por akiro de produktadaj rimedoj, kaj tiu ĝia parto, kiu estas uzata por aĉeto de laborforto. Li montris, ke produktadaj rimedoj mem ne kreas novan valoron. En procezo de produktado ilia valoro nur estas transportata al nove kreata produkto (varo) sen ajna alkresko. Novan valoron kreas specifa varo — laborforto en procezo de ĝia uzado, t. e. rezulte de laboro de dungitaj laboristoj. Tiamaniere, valoro de produktadaj rimedoj (konstanta kapitalo — c) restas en procezo de produktado senŝanĝa, kaj valoro de laborforto (varia kapitalo — v) kreskas je grando de plusvaloro (m). Dum konstanta kapitalo servas nur kiel premiso por kreo de plusvaloro, varia kapitalo kreas plusvaloron. La divido de kapitalo al konstanta kaj varia unuafoje estis farita de Markso. Ĝi montras, ke nur dunga laboro kreas plusvaloron, senkompense alproprigatan de kapitalisto; la fonto de kapitalisma profito kaj de enspezoj de ĉiuj ekspluatantaj klasoj estas nepripagita laboro de dungataj laboristoj.

Citaĵo
 Pligrandigo de plusvaloro eblas per du ĉefaj artifikoj: per plilongigo de labortago ("absoluta plusvaloro") kaj per mallongigo de necesa labortago ("relativa plusvaloro"). 
— Lenino [2]

Mezuma profitkvoto kaj prezoj de produktado[redakti | redakti fonton]

En la 3-a volumo de "La kapitalo" estis solvita la demando pri kreiĝo de mezuma profitkvoto surbaze de la leĝo de valoro.

Oni diskutas, ke kapitaliston ne interesas diferenco inter konstanta kaj varia kapitaloj, ĉar por li ili ambaŭ estas nur investo de mono. Tial kapitaliston interesas precipe profitkvoto — rilato de plusvaloro (profito) al la tuta kapitalo, investita en la entreprenon.

En diversaj fakoj de produktado kapitaloj povas doni diversajn profitkvotojn. Tamen ĉiu kapitalisto strebas ricevi pli grandan profiton rilate al tuta investita kapitalo (sendepende de ties konsisto). Tial ĉe eblo de libera transiro de kapitalo el unu fako en alian okazas transfluo de kapitalo el fako kun malpli granda profitkvoto en fakon kun pli granda profitkvoto. En tiuj fakoj, en kiujn okazas alfluo de kapitalo, kreskas produktado de varoj kaj pro konkurenco okazas malkresko de prezoj; kaj inverse, en la fakoj, el kiuj okazis forfluo de kapitalo, produktado malkreskas, sekve, prezoj kreskas kaj okazas altiĝo de profitkvoto. Tiamaniere, konkurenco inter kapitaloj kaj ilia libera transirado el unu fako en alian kondukas profitkvoton al la mezuma.

Pro tio, kvankam "sumo de valoroj de ĉiuj varoj de donita socio egalas al sumo de prezoj de varoj"[2], tamen "en apartaj entreprenoj kaj apartaj fakoj de produktado varoj, sub influo de konkurenco, estas vendataj ne laŭ iliaj valoroj, sed laŭ prezoj de amasproduktado (aŭ produktadaj prezoj), kiuj egalas al elspezita kapitalo plus mezuma profito"[2].

Tiamaniere, ĉar profito, ricevata de kapitalistoj de aparta fako, iĝas ne egala al plusvaloro, produktata en tiu fako, evidentiĝas, ke kapitalistoj de unuj fakoj alproprigas parton de plusvaloro, produktita en aliaj fakoj. Tio signifas, ke la klaso de kapitalistoj entute ekspluatas la klason de laboristoj entute.

Citaĵo
 Altiĝo de rendimento de laboro signifas pli rapidan kreskon de konstanta kapitalo kompare kun la varia. Kaj ĉar plusvaloro estas funkcio de nur sola varia kapitalo, do estas kompreneble, ke profitkvoto (rilato de plusvaloro al la tuta kapitalo, sed ne al ties nur varia parto) havas tendencon al malkresko. Markso detale analizas tiun tendencon kaj vicon da ŝirmantaj ĝin aŭ kontraŭagantaj al ĝi cirkonstancoj. 
— Lenino [2]

Kapitalismo[redakti | redakti fonton]

Kapitalismo, el la vidpunkto de marksismo, estas soci-ekonomia formacio, bazita sur privata proprieto de produktadaj rimedoj kaj sur ekspluatado de dunga laboro fare de kapitalo.

La ĉefaj distingiloj de kapitalismo estas: dominado de var-monaj rilatoj kaj de privata proprieto de produktadaj rimedoj, ekzisto de evoluinta socia divido de laboro, kresko de kolektivigo de produktado, transformo de laborforto en varon, ekspluatado de dungitaj laboristoj fare de kapitalistoj. La celo de la kapitalisma produktado estas alproprigo de plusvaloro, kreata de laboro de dungitaj laboristoj.

Kiel laŭleĝa stadio en historia evoluo de la socio, kapitalismo ludis siatempe progresan rolon. Ĝi detruis patriarkajn kaj feŭdajn rilatojn inter homoj, kiuj baziĝis sur persona dependo, kaj anstataŭigis ilin per monaj rilatoj. Kapitalismo kreis grandajn urbojn, draste plimultigis urban loĝantaron per la vilaĝa, neniigis feŭdan diserigitecon, kio kaŭzis kreiĝon de burĝaj nacioj kaj centrigitaj ŝtatoj, levis sur pli altan ŝtupon rendimenton de socia laboro.

La ĉefa kontraŭeco de kapitalismo estas la kontraŭeco inter socia karaktero de produktado kaj privatkapitalisma formo de alproprigo de ĝiaj rezultoj. Tiu kontraŭeco naskas anarkion de produktado, senlaborecon, ekonomiajn krizojn, nepacigeblan batalon inter la ĉefaj klasoj de la kapitalisma socio — la proletaro kaj la burĝaro — kaj kondiĉas historian kondamnitecon de la kapitalisma sociordo, kreante objektivajn premisojn de nova sociordo, bazita sur socia proprieto de produktadaj rimedoj.

Scienca komunismo[redakti | redakti fonton]

Scienca komunismo (aŭ scienca socialismo) estas unu el la tri konsistigaj partoj de marksismo, esploranta socian movadon, strebantan al likvido de kapitalismo kaj al konstruo de komunisma socio. Scienca komunismo montras realan, bazitan sur scienco vojon al likvido de ekspluatado de homo fare de homo kaj al enkonduko de nova, sen kapitalismaj kontraŭecoj, organizo de la socio, pri kiu revis adeptoj de utopia socialismo (Owen, Saint-Simon, Fourier).

Kiel parto de marksismo, scienca komunismo apogiĝas al konkludoj de du aliaj ĝiaj partoj — marksismaj filozofio kaj politika ekonomio. Speciale grandan signifon por scienca komunismo havas la teorio de klasbatalo kaj la teorio de plusvaloro.

Citaĵo
 ...neeviteblon de transformiĝo de la kapitalisma socio en la socialisman Markso deduktas tute kaj senescepte el la ekonomia leĝo de moviĝo de la moderna socio. Kolektivigo de laboro, en miloj da formoj iranta antaŭen ĉiam pli kaj pli rapide... — jen la ĉefa materia bazo de la neevitebla veno de socialismo. La intelekta kaj morala motoro, la fizika plenumanto de tiu transformiĝo estas la proletaro, edukata de kapitalismo mem. Ĝia batalo kontraŭ la burĝaro, manifestiĝante en diversaj kaj ĉiam pli enhavriĉaj formoj, neeviteble iĝas politika batalo, direktita al konkero de politika potenco fare de la proletaro ("diktatoreco de la proletaro"). Kolektivigo de produktado ne povas ne kaŭzi transiron de produktadaj rimedoj en proprieton de la socio... Grandega kresko de rendimento de laboro, redukto de labortago, anstataŭigo de restaĵoj, ruinoj de eta, primitiva, diserigita produktado per kolektiva perfektigita laboro — jen rektaj konsekvencoj de tiu transiro. 
— Lenino [2]

Klasbatalo[redakti | redakti fonton]

Marksismo opinias klasbatalon la movanta forto de evoluo de socio, dividita al antagonismaj klasoj.

Citaĵo
 ...ajna historia batalo — ĉu ĝi fariĝas en politika, religia, filozofia aŭ ajna alia ideologia sfero — reale estas nur pli aŭ malpli klara esprimo de batalo de sociaj klasoj, kaj la ekziston de tiuj klasoj kaj samtempe ilian kolizion inter si siavice kondiĉas grado de evoluo de ilia ekonomia stato, karaktero kaj maniero de produktado kaj determinata de ĝi interŝanĝado 
— F. Engelso [5].

Laŭ marksisma vidpunkto, kapitalismo simpligis kaj nudigis klasajn kontraŭecojn, kontraŭstariginte unu al la alia du grandajn klasojn — la burĝaron kaj la proletaron. La proletaro estas la unua el la subpremataj klasoj, kies klasbatalo ricevas vere internacian karakteron kaj tutmondan skalon.

Ĉefaj formoj de la proletara klasbatalo estas la ekonomia, la politika kaj la ideologia.

  1. La ekonomia klasbatalo estas batalo por profesiaj interesoj de laboristoj (altigo de salajro, redukto de labortago, plibonigo de laboraj kondiĉoj k.t.p.). Ĝi kontraŭagas al ofensivo de entreprenistoj al vivaj kondiĉoj de laboristoj, preparas laboristojn al batalo por pli vastaj celoj, helpas al ilia revolucia eduko kaj organizo.
  2. La politika klasbatalo estas la plej alta formo de la proletara klasbatalo. Specialaĵoj de tiu formo konsistas, unue, en tio, ke ĝi signifas batalon por la radikaj interesoj de la proletaro. Due, la politika klasbatalo estas tutklasa batalo; ĝi signifas jam ne batalon de laboristoj de apartaj entreprenoj kontraŭ sia mastro, sed batalon de la tuta proleta klaso kontraŭ la klaso de kapitalistoj. Trie, en la politika batalo kreiĝas partio — la plej alta formo de klasa organizo de la proletaro. La plej ĉefa en la politika klasbatalo de la proletaro estas batalo por establo kaj firmigo de sia potenco.
  3. Atingo de tiu celo ne eblas sen la ideologia klasbatalo, kies unua tasko estas liberigi la proletaron el sub influo de burĝa ideologio. La ideologia batalo devas enporti en proletajn amasojn socialisman ideologion, kio estas necesa por transformo de spontanea klasbatalo en ties konscian formon.

Socialisma revolucio kaj transiro al komunisma socio[redakti | redakti fonton]

Transiro de unu formacio al alia realiĝas per socia revolucio, kiu en tuta diverseco de ĝiaj formoj ĉiam estas rezulto kaj supera manifestiĝo de klasbatalo.

Socia revolucio estas radika renverso en vivo de la socio, kiu signifas faligon de la kadukiĝinta kaj establon de la nova, progresa sociordo. Socia revolucio finas procezon de evoluo, de poioma maturiĝo en profundo de la malnova socio de elementoj aŭ premisoj de la nova sociordo; ĝi solvas kontraŭecon inter novaj produktivaj fortoj kaj malnovaj produktadaj rilatoj, rompas la kadukiĝintajn produktadajn rilatojn kaj fiksantan ilin politikan superstrukturon, malfermas liberan vojon al plua evoluo de la produktadaj fortoj. La malnovajn produktadajn rilatojn subtenas iliaj portantoj — la regantaj klasoj, kiuj gardas la kadukiĝintan ordon per forto de ŝtata potenco. Tial, por malbari la vojon al la socia evoluo, progresemaj klasoj devas renversi la ekzistantan ŝtatan ordon.

Lenino difinis revolucian situacion kiel aron da objektivaj kaj subjektivaj kondiĉoj, kreiĝantaj en socio antaŭ revolucio:

  1. krizo de la supraj tavoloj, t. e. neeblo por regantaj klasoj konservi sian regadon en senŝanĝa aspekto, la situacio, kiam la supraj tavoloj ne povas, kaj la malsupraj tavoloj ne deziras vivi malnove;
  2. abrupta akriĝo super ordinara nivelo de mizero kaj suferoj de subpremataj klasoj;
  3. grava kresko de aktiveco de popolamasoj, ilia preteco al memstara revolucia kreado.

La profunda bazo de revolucia situacio estas konflikto inter produktivaj fortoj kaj produktadaj rilatoj, sed senpere ĝin kaŭzas interrilatoj de klasoj.

Tempo de apero de revolucia situacio, ties formoj kaj rapideco de ties disvolviĝo dependas de la tuta sistemo de soci-politikaj rilatoj: de stato de la ŝtata maŝino, de firmeco de pozicioj de la reganta klaso, de forto de la revolucia klaso, de ties ligoj kun aliaj tavoloj de la popolo, de akumulita de ĝi politika sperto. Se progresemaj klasoj pro iuj kaŭzoj ne estas pretaj al aktivaj kaj organizitaj agoj, tiam en disvolviĝo de revolucia situacio okazas malkresko, amasa revolucia ekscitiĝo estingiĝas, la reganta klaso trovas rimedojn por reteni la potencon en siaj manoj.

Socialisma revolucio estas la plej alta tipo de socia revolucio kaj radike diferencas disde ĉiuj revolucioj de pasintaj epokoj, ĉar ĝi faras plej profundajn ŝanĝojn en la vivo de popoloj. La antaŭaj revolucioj nur anstataŭigadis unu formon de ekspluatado per alia; socialisma revolucio likvidas ekspluatantajn klasojn kaj elradikigas ajnan ekspluatadon de homo fare de homo.

Socialisma revolucio komenciĝas en kondiĉoj de malesto de pretaj formoj de la nova maniero de produktado, kaj tial ĝi havas krean karakteron. Preno de la potenco fare de la proletaro estas nur komenco de revolucia transformado. Konstruado de la nova socio okupas tutan historian periodon de radikaj sociaj transformoj, kiun Markso difinis kiel specialan transiran periodon de kapitalismo al komunismo (al ties unua fazo, nun nomata socialismo). La transira periodo estas kvalita salto el kapitalismo al komunismo.

Ilo de konstruado de la nova socio dum la transira periodo en la politika sfero estas diktaturo de la proletaro.

La historie unua formo de proletara diktaturo estis la Pariza komunumo, kiu riĉigis marksismon per valorega sperto, permesinta al Markso fari konkludon pri ŝtata formo de la estonta socialisma socio.

Proletara diktaturo estas ŝtata potenco de la proletaro, establata rezulte de likvido de la kapitalisma sociordo kaj detruo de la burĝa ŝtata maŝino. La proletaro uzas sian potencon por subpremado de rezisto de ekspluatantoj, por firmigo de venko de la revolucio, por prevento de penoj restarigi potencon de la burĝaro, por defensivo kontraŭ agresaj agoj de internacia reakcio. Tamen proletara diktaturo signifas ne nur perforton kaj precipe ne perforton. Ĝia ĉefa funkcio estas krea, konstrua. Diktaturo servas al la proletaro por altiri al si vastajn amasojn de laborantoj kaj entiri ilin en socialisman konstruadon, por revoluciaj transformoj en ĉiuj sferoj de la vivo: en ekonomio, kulturo, ĉiutaga vivo, por komunisma edukado de laborantoj kaj por konstruado de la nova, senklasa socio.

En la ekonomia sfero al la transira periodo respondas kunekzisto de socia kaj privata proprieto de produktadaj rimedoj, kunekzisto de plano kaj de var-monaj rilatoj, ĉe poioma redukto de la unuaj kaj kresko de la duaj.

Socialismo kaj komunismo[redakti | redakti fonton]

Socialismo oni konvencie nomas la unuan, malsupran stadion de la komunisma soci-ekonomia formacio.

La komunisman soci-ekonomian formacion entute (kaj sekve, ankaŭ socialismon, kiel ĝian malsupran stadion) karakterizas socia proprieto de produktadaj rimedoj, malesto de var-monaj rilatoj kaj de klasoj, plana mastrumado. Komunismo estas "unio de liberaj homoj, laborantaj per komunaj produktadaj rimedoj kaj laŭplane elspezantaj siajn individuajn laborfortojn kiel unu socian laborforton" [6].

La ŝtato, kiel aparato de perforto de reganta klaso, plu ekzistante dum la transira periodo, kiel diktaturo de la proletaro, kun malapero de klasoj devas formorti.

Citaĵo
 La unua ago, kun kiu la ŝtato elpaŝas kiel efektiva reprezentanto de la tuta socio — eksproprietigo de produktadaj rimedoj por la tuta socio, — estos samtempe ĝia lasta memstara ago, kiel de ŝtato. Enmiksiĝo de ŝtata potenco en sociajn rilatojn iĝados en unu sfero post la alia nenecesa kaj ĉesos per si mem. Regadon super homoj anstataŭos regado super aĵoj kaj regulado de la produktada procezo. La ŝtato ne estos "abolita", ĝi formortos 
— F. Engelso [7].

Tamen la malsupra stadio de la komunisma formaciosocialismo — ankoraŭ nur eliras el profundo de la kapitalisma socio, kaj tial ĝi konservas distribuadon laŭ laboro.

Citaĵo
 ... ĉiu aparta produktanto ricevas reen de la socio post ĉiuj subtrahoj ĝuste tiom, kiom li mem donas al ĝi. Tio, kion li donis al la socio, konsistigas lian individuan laboran kvoton. Ekzemple, socia labortago estas sumo de individuaj laboraj horoj; individua labortempo de ĉiu aparta produktanto estas la liverita de li parto de la socia labortago, lia kvoto en ĝi. Li ricevas de la socio kvitancon pri tio, ke li liveris tioman kvanton da laboro (post subtraho de parto de lia laboro por sociaj fondusoj), kaj laŭ tiu kvitanco li ricevas el la socia stoko tioman kvanton da konsumaĵoj, al kiu estis elspezita la sama kvanto da laboro. La saman kvanton da laboro, kiun li donis al la socio en unu formo, li ricevas reen en alia formo 
— K.Markso [8].
Citaĵo
 En la supera fazo de la komunisma socio, post kiam malaperos sklaviganta homon subigo de li al la divido de laboro; kiam malaperos kune kun tio la kontraŭeco de la mensa kaj la fizika laboro; kiam la laboro ĉesos esti nur rimedo por la vivo, sed iĝos mem la unua bezono de la vivo; kiam kune kun ĉiuflanka evoluo de individuoj kreskos ankaŭ produktadaj fortoj kaj ĉiuj fontoj de socia riĉo ekfluos per plena torento, nur tiam eblos tute superi la malvastan horizonton de la burĝa juro, kaj la socio povos skribi sur sia standardo: Ĉiu laŭ kapabloj, al ĉiu laŭ bezonoj! 
— K. Markso [8]

La antagonisma divido de laboro povas ĉesi nur ĉe du nepraj kondiĉoj:

  1. kiam produktadaj rimedoj transiras el privata al socia proprieto kaj venas fino al spontanea evoluo de la socio;
  2. kiam produktadaj rimedoj atingos tian ŝtupon de evoluo, ke homoj ĉesos esti alkatenitaj al strikte difinitaj laboriloj kaj specoj de agado, ĉesos esti rektaj agentoj de produktado.

Kun tio estas ligitaj du radikaj ŝanĝoj: unue, ĉesas apartigo de homoj en laboro, la laboro plenskale iĝas senpere socia; due, la laboro ricevas vere krean karakteron, iĝas teĥnika aplikado de scienco, kiam subjekto agas apud la procezo de produktado mem, ekposedas, regas ĝin. Tio estas du nepraj kondiĉoj de atingo de vera libero, de ĉiuflanka evoluo kaj firmiĝo de la homo kiel racihava estaĵo de la naturo.

Marksisma kompreno de la homo baziĝas sur tio, ke la homo povas esti libera nur en libera socio, kie li ne nur estas rimedo de realigo de sociaj celoj, sed estas antaŭ ĉio la celo mem. Idealon de tia socio marksismo vidas en komunisma socio, ĉar nur en ĝi la homo ricevos rimedojn, donantaj al li eblon plene manifesti sian individuecon.

Markso indikis, ke produktada laboro devas iĝi samtempe ankaŭ realiĝo de la subjekto. Certe, specialigo de laboraj procezoj neeviteble plu daŭros kune kun vastiĝo de influo de la homoj al la naturo. Ekzemple, biologo ĉiam diferencos laŭ objekto kaj speco de la agado disde geologo. Tamen ili ambaŭ, samkiel ĉiuj aliaj anoj de la socio, okupiĝados per libere elektita krea laboro. Ĉiuj homoj kunlaboros, kompletigante unu la alian kaj agante kiel subjektoj, racie regantaj fortojn de la naturo kaj de la socio, t. e. kiel veraj kreantoj.

Redukto de labortago kaj ega pligrandigo de libera tempo ebligos al homoj kune kun profesia krea laboro konstante okupiĝi per ŝatataj specoj de agado: arto, scienco, sporto k. t. p. Tiel estos plene superita la unuflankeco, kaŭzata de la antagonisma divido de laboro, estos realigita ĉiuflanka kaj libera evoluo de ĉiuj homoj.

Praktiko de la socialismaj landoj de la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Socialismaj revolucioj en la 20-a jarcento okazadis en landoj de malforte evoluinta kapitalismo, tie, kie kontraŭecoj de kapitalismo estis speciale akraj kaj samtempe kie kapitalismo estis nesufiĉe forta, por mildigi tiujn kontraŭecojn. Tio donis al la socialismaj revolucioj eblon venki, sed la samo iĝis ankaŭ la premiso de misformado kaj deflankiĝo de la marksisma teorio, ĉar, unue, la venkintaj revolucioj devis solvadi parte taskojn de kapitalismo (ekzemple, la taskon de industriigo), due, la klasa bazo de la revolucioj estis sufiĉe svaga, ĉar ili okazadis precipe en la landoj kun dominanta kamparana loĝantaro kaj kun malalta nivelo de konscieco de la proletaro.

Kelkaj esploristoj[9],[10],[11]) opinias, ke la transira periodo en la "socialismaj landoj" ne estis finita kaj socialismo ne estis finkonstruita (malgraŭ oficialaj deklaroj), tamen apartaj elementoj de socialismo (tiaj kiel malesto de privata proprieto, plana ekonomio) ĉeestis, dum malestis aliaj (nome la socia proprieto de produktadaj rimedoj, diference disde la ŝtata).

Tiamaniere, la finfinan malvenkon de la socialismaj revolucioj de la 20-a jarcento oni ne rajtas opinii malvenko de socialismo per si mem (kiu ankoraŭ ne estis finkonstruita), nek des pli malkonfirmo de marksismo kiel teorio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. F. Engelso. «Ludwig Feuerbach kaj la fino de la germana klasika filozofio».
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 V. I. Lenino. "Karolo Markso (Mallonga biografia eseo kun prezento de marksismo)".
  3. 3,0 3,1 K. Markso. "Al kritiko de politika ekonomio".
  4. V. I. Lenino. "La granda iniciato".
  5. F. Engelso. Antaŭparolo al tria germana eldono: K. Markso. "La dek-oka de Brumero de Luiso Bonaparto".
  6. K. Markso. La kapitalo. Vol. I.
  7. F. Engelso. «La renverso en scienco, farita de s-ro Eŭgeno Düring» (Kontraŭ-Düring).
  8. 8,0 8,1 K. Markso. Kritiko de la programo de Gotha.
  9. V. Reusov. Al la demando pri tiel nomata sovetia hierarki-ŝtatismo. (ruslingve)
  10. V. Reusov. Pri ŝtata kaj socia proprieto. (ruslingve)
  11. V. Reusov. Pri sistemo de produktadaj rilatoj en USSR. (ruslingve)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1. de Karlo Markso kaj Frederiko Engelso:
  • Karl Marx kaj Friedrich Engels: Manifesto de la Komunista Partio, trad. de Detlev Blanke, Progress, Moskvo, 1991
  • Karlo Markso: La interna milito de Francio (La Pariza Komunumo 1871), elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Mondial, Novjorko, 2004
  • Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito (prelego pri baz­aj eko­nomiaj fenomenoj antaŭ internaciaj delegitoj de la lab­o­rista mova­do), trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2007
  • Karlo Markso hodiaŭ - Nerefuteblaj citaĵoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2008
  • Karlo Markso: Dunglaboro kaj kapitalo, elgermanigita de Vilhelmo Luter­mano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009
  • Karlo Markso: Pri liberkomerco, kun antaŭparolo de Frede­riko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009
  • Karlo Markso: Kritiko de la Gotaa Programo, kun antaŭ­paro­lo de Frederiko Engelso, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009
  • Karlo Markso: La mizero de la filozofio, respondo al J.B. Prudono: „La filozofio de la mizero”; kun antaŭparoloj de Frederiko Engelso; Pri J. B. Prudono. Tradukitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009
  • Karlo Markso: La kapitalo. Volumo 1. Kritiko de la politika ekonomio. Libro I. La produktadprocezo de la kapitalo. Ĉapitroj unua ĝis naŭa. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 383 paĝoj
  • Karlo Markso; Frederiko Engelso: Tezoj pri Fojerbaĥo, Principoj de komunismo kaj aliaj verketoj, elgermanigitaj de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2010, 62 paĝoj, ISBN 978-2-918300-17-5.
  • 2. Aktualaj marksismaj verkoj en Esperanto:
  • Jörg Goldberg k.a.: Ekonomia krizo ‒ Analizoj n-ro 1, Elgerma­ni­g­oj de Vilhelmo Lutermano, 2009
  • Kien Ĉinio? Trad. de Vilhelmo Lutermano, 2009
  • Ekonomia krizo n-ro 2, Elgermanigoj de Vilhelmo Lutermano, 2009
  • La homo kaj lia naturo. La bildo pri la homo en kapitalisma socio kaj en marksismaj sciencoj. Eseoj, trad. de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno
Tiu ĉi artikolo elektiĝis Artikolo de la Semajno.