Pajlofeminismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pajlofeminismo estas pajlohoma argumento, kiam oni troigas aŭ inventas elementojn de feminismo por ŝajnrefuti feminismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Pajlofeministo, do, estas inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ feminismo, por senvalorigi feminismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Pajlofeminismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri feminismo por facile senkreditigi feminismon kiel tuton.[1][2] Pajlofeminismon oni utiligas multloke, de televidaj serioj kaj filmoj ĝis prezentoj de aktualaĵoj.

Filozofia fono[redakti | redakti fonton]

La pajlohoma argumento estas la bazo de pajlofeminismo kaj la pajlofeministo. En la pajlohoma argumento oni afektas refuti pretendon kiam, vere, la pretendo refutita neniam estis farita de la koncernaj homoj, aŭ ĝi estas troigo de la originala pretendo.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La pajlofeminisma argumento okazas en la jena formato:

  1. Homo 1 argumentas feminisman punkton A.
  2. Homo 2 refutas punkton B kvazaŭ ĝi estas punkto A. Punkto B eble rilatas al punkto A, sed temas pri malsama afero aŭ estas misformigita versio de punkto A.
  3. Homo 2 deklaras, ke pro la argumento kontraŭ punkto B, punkto A estas nevalida aŭ malĝusta.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. What is a Straw Feminist? (with pictures). Alirita 2015-11-05.
  2. Feminist FrequencyTropes vs. Women: #6 The Straw Feminist «. Alirita 2015-11-06.
  3. Fallacy: Straw Man. Arkivita el la originalo je 2005-01-27. Alirita 2015-11-02.