Kristana anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christian Anarchist Blot.svg

Kristana anarkiismo, anarkiisma kristanismo aŭ anarkokristanismo estas anarkiisma ideologio fare de kristanoj. Ĝi estas maniero kompreni la kristanan vivon en kiu la principoj de socia organizado havas kiel bazojn proponojn anarkiistajn. Ĉar temas pri konverĝo de du diversaj tendencoj, estas intrerŝanĝeblaj la subjekto kaj la adjekto.

La kristanaj anarkiistoj asertas, ke se ĉiuj homaj estaĵoj estas valoraj antaŭ Dio, ne estas loko por hierarkioj inter personoj. La ununura aŭtoritato rilate homojn estas Dio, kiel oni lernas en la Biblio.

Kristanaj anarkistoj kredas, ke libereco estas justigita laŭ la spirito tra la instruado de Jesuo. Tio kaŭzis kritikojn kontraŭ la regado kaj la Eklezia aŭtoritato. Kelkaj kredas, ke ĉiu individuo povas rekte komuniki kun Dio, kiu neas la neceson de la sistemo de pastrado.

Prauloj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj prenas kiel modelon la prakristanismon, kie oni vivis en komunumoj. Kristana komunumo proksima al anarkiismo, pro siaj proponoj kontraŭkonsumismaj, komunumismaj kaj pacismaj, estas la menonitojanabaptistoj. Ĝenerale oni inkludas kiel kristanoj praanarkistoj aŭ simple kiel anarkistoj kelkajn de la Anglaj disidentoj.

Fama liberecana kristano estis la rusa verkisto Lev Tolstoj. Multaj konsideras, ke la teksto de Lev Tolstoj La regno de Dio estas en vi, en angla The Kingdom of God Is Within You [1] (1894) estas kerna teksto por kristana anarkiismo. Tolstoj defendis socion baze sur kristana amo, kristana senperforto, kaj libereco. Lia verkaro estis unu el la inspiroj de Mahatma Gandhi kaj ties uzo de la neperforta rezistado dum Barata sendependigo, kaj por la movado estrata de Martin Luther King

Aliaj teologoj kaj kristanoj kiuj influas aŭ influis tiudirekten estas William Cavanaugh, Jacques Ellul, Stanley Hauerwas, Fjodor Dostojevskij, Martin Luther King kaj Carlos Díaz.

Aktuale la ĉefa kritiko de la anarko-kristanoj, estas, ke la eklezio estas forte influita de la kapitalisma idearo, kaj la filozofiaj skoloj helenisma kaj platonisma, kiuj asertas, ke la eklezio deflankiĝis el la vojo de "amo kaj paco", por alproksimiĝi al la mondo kaj ties pekaj filozofioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La frua eklezio[redakti | redakti fonton]

Anarkiistaj kristanoj vidas la fruan eklezion kiel anarkiisma komunumo. La komunuma organizado estas priskribita en la libro de Agoj kiel kunhavo de mono kaj laboro egalece inter la membroj. Virinoj ludis tiom gravan roloj kiom viroj en la frua komunumo. Tiuj fruaj kristanoj ŝajne identigis sin kiel parto de rezista movado, ĉefe neperforta kiel oni respegulas en la Prediko sur la Monto.

Kelkaj, kiel Ammon Hennacy kaj Keith Akers, kredas, ke okazis iu "deflankiĝo" el la praktikoj kaj instruado de neperforto, simpla vivo kaj libereco fare de Jesuo ĉe la teologio de Sankta Paŭlo. Tiuj sugestas, ke la kristanoj rigardu reen al la momento antaŭ la "Paŭlina kristanismo". Kvankam estas pruvoj, ke ekzistis egalecaj Judaj kristanoj tuj post la morto de la supozata Jesuo, probable inkludante la Ebionitojn, la majoritato de kristanoj tuj sekvis la hierarkian kaj aŭtoritatan religian strukturon, kiu estis fondita de Paŭlo. Dum la eklezio kreskiĝis, la centraj aŭtoritatoj reklamis obeon al la leĝo kaj al la eklezia doktrino. Tiu tipo de religia aŭtoritato estus komparebla kun la religia komercado de la israela kutimaro kiun Jesuo rekte atakis forpelante la monŝanĝistojn de la Templo (Mat 21:12).

La konverto de la Roma Imperio[redakti | redakti fonton]

Post la konverto de la imperiestro Imperiestro Konstantino, kristanismo estis leĝigita laŭ la Edikto de Milano en la jaro 313 finigante la persekutadon de kristanoj. Estas signifa ke Konstantino estis kristano konvertita al Arianismo kaj ne ortodoksa kristano laŭ la Kredo de Niceo. Laŭ la ariana konsidero de malpli dia personeco de Jesuo, la eblo de homa aŭtoritateco estas pli granda ol laŭ strikta triunueca kristanismo.

Kelkaj kristanaj anarkiistoj asertas, ke tiu konfuzo de eklezio kaj ŝtato markas la komencon de la “konstantina ŝanĝo", laŭ kiu kristanismo laŭgrade identiĝis kun la reganta elito kaj, en kelkaj kazoj, iĝis religia justigo de povo.

Anarkiisma konsidero de la Biblio[redakti | redakti fonton]

Antinomianismo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kristanaj anarkiistoj akre kritikas la Biblion kaj ne konsideras sin devigitaj sekvi la kompletan teston kiel leĝo. Ili bazigas sian kredon sur la simplaj principoj kaj historiaj mesaĝoj de Jesuo, kiel tiu de Prediko sur la Monto, pli ol obeeme sekvi ĉiun eron de la Judokristana Biblio. Leo Tolstoy kaj Ammon Hennacy subskribis tiun filozofion.

Pacismo kaj senperforto[redakti | redakti fonton]

Multaj kristanaj anarkiistoj, kiel Ammon Hennacy, estas pacistoj kiuj malakceptas la uzadon kaj de aga (ofenda) kaj de reaga (defenda) fizika forto. Tiuj kredas, ke libereco estu gvidata de la gracio de Dio, se oni montras kompaton al aliaj kaj oni montras la alian vangon, kiam oni ricevas perforton. Kristanaj anarkiistoj ŝajnas pli pacismaj ol laikaj anarkiistoj aŭ neanarkiismaj kristanoj.

Kelkajn el la historiaj mesaĝoj kiuj multaj kristanaj anarkistoj praktikas estas la principoj de neperforto, nerezistado kaj montri la alian vangon, kiuj aperas en multaj eroj de la Nova Testamento kaj la Juda Biblio, ekzemple la sesa ordono.

Kelkaj konsideras grupojn kiel la Amiŝoj kaj Menonitojn, kiuj, kvankam ili ne konsideras sin mem kiel anarkiistoj, estas kvazaŭ anarkiistoj pro ties kompleta dediĉo al pacismo kaj ties kontraŭstaro al iu ajn partopreno en ŝtata perforto. Tamen, multaj menonitoj voĉdonas, partoprenas en politikaj kampanioj, kaj eĉ funkcias en publikaj oficejoj. Ĝenerale, ili akceptas protekton de polico kaj registarajn instituciojn kaj servas en tribunaloj, kiuj estas praktikoj malferme malakceptataj de anarkiistoj. Esti pacistoj por ili ŝajnas nur limigi ties partoprenon en ŝtata perforto.

Memdefendo[redakti | redakti fonton]

Estas kelkaj kristanaj anarkiistoj kiuj kredas en memdefendo kiam oni ricevas perforton, sed ili opinias, ke perforto kontraŭ abstraktaĵoj kiel ŝtato aŭ registaro ne estas akceptebla. Multaj alvenas al kristana anarkiismo, ĉar ili kontraŭstaras la registarojn kiuj uzas la fizikan forton.

Sendepende de la multfacetaj koncepto kaj praktiko de anarkiismo, oni ne desdegnas citi la konduton de Don Bosco, kiu defendis agresitan kunulon: defendis per pugnoj. La kunulo estis kutime mokata kaj ankaŭ insultata kaj foje batata: la juna Johano Bosco atendis la okazon por pugne bati kaj fugigi la elverŝantojn sian agresemon kontraŭ malfortulon (Maria Grazia Fida, La pedagogia dell'anima, Edizioni Berti, 2008).

Simpla vivo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kristanaj anarkiistoj, kiel Ammon Hennacy, ofte sekvas simplan vivmanieron, pro variaj kialoj, ekzemple redukti impostadon.

Ŝtatoj kaj ŝtatokontrolo[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke dum la Tentado de Kristo, Satano proponis al tiu la dominadon super ĉiuj nacioj kaj Jesuo respondis, ke la ununura aŭtoritato "servenda" estas Dio. Laŭ tio multaj opinias necesa malobei la homajn regulojn por obei nur al Dio.

Tamen Paŭlo defendas obeon al "registaraj aŭtoritatoj", ĉar ĉiu aŭtoritato devenas el Dio. Kristanaj anarkiistoj kiuj subskribas tiun aserton, defendas, ke ne estis obeindaj organizoj kiel la Roma Imperio ĉar ne estis aprobita de Dio. Male la fruaj kristanoj estis persekutatoj de tiu kaj iĝis martiroj. Ernst Kaseman, en sia "Komentario pri Romanoj," defendas la interpretado de Romanoj 13 kiel Germanaj Luteranaj Eklezioj, kiuj uzis tiun pecon por justigo de helpo al nazia masakro.

Tax resistance[redakti | redakti fonton]

Kelkaj kristanaj anarkiistoj malakceptas pagi impostojn laŭ la kredo, ke registaroj engaĝiĝas en malmorala, maletika aŭ detrua agado, kiel militoj, kaj pago de impostoj neevitebla helpas tiujn agadojn. Adin Ballou verkis, ke se tiu rezisto bezonas fizikan perforton, des pli bone akcepti la impostadon. Ammon Hennacy, kiu, kiel Ballou kredis en nerezisto, klopodis resisti impostadon sen perforto.

Vegetarismo[redakti | redakti fonton]

Multaj kristanaj anarkiistoj, kiel Tolstoj kaj Hennacy, ampleksigas sian kredon en senviolento kaj kompato al ĉiu viva estaĵo tra vegetarismoveganismo. Vegetarismo estas komuna ankaŭ inter nekristanaj anarkiistoj. Aliaj kristanaj anarkiistoj asertas, ke la decido iĝi vegetarana aŭ ĉiomanĝanta estas tute persona elekto, ĉar multaj pecoj de la Biblio povas esti interpretitaj kiel permeso inkludi viandon aŭ fiŝon en la dieto.

Spiriteco[redakti | redakti fonton]

La spiriteco de kristana anarkiisto povas esti tiom diversa kiom en ĉiu ajn kristana tradicio. Ĉe kristanaj anarkiistoj kiuj havas sian radikojn en la Nova Testamento, ties spiriteco povas esti priskribita kiel mistika. La estreco de Jesuo estus nur instruado. Por ili, manĝigi malriĉulojn, zorgi la kreadon, ami la malamikojn kaj resisti kontraŭ la povoj de tiu ĉi mondo, ne estas nur vortoj, sed praktiki spiritecon imite Kriston.

Aliaj anarkiistoj de la fino de la 20-a jarcento karakteriĝas pro eklektika kaj individua alproksimiĝo al spirita esploro, kiel miksi kristanajn principojn kun orientajn praktikoj, kiel meditado kaj jogo. Oni povas priskribi spiritecon kiel anarkiema, ĉar ĝi baziĝas sur individua libereco pli ol sur rigidaj reguloj.

Malfruaj anarkiistaj kristanaj grupoj[redakti | redakti fonton]

La Duĥoboroj[redakti | redakti fonton]

La origino de Duĥoboroj datiĝas je la 16-a kaj 17-a jarcento Rusio. La Duĥoboroj ("Spiritaj luktantoj") estis radikala kristana sekto kiu kredis en pacismo kaj en komunuma vivmaniero, malkceptante laikan registaron. En 1899, la Duĥoboroj suferis forpremadon en la cara Rusio kaj elmigris al Kanado, ĉefe el la provincoj de Saskaĉevano kaj Brita Kolumbio. La forveturado estis pagita de Kvakeroj kaj de la rusa romanisto Lev Tolstoj. Kanado estis sugestita al Lev Tolstoj kiel savejo por la Duĥoboroj de la anarkiisto Petro Kropotkin kiu, dum prelegveturado tien, estis observinta la religian toleremon ĝuitan de la Menonitoj.

Katolika Laborista Movado[redakti | redakti fonton]

La Katolika Laborista Movado, fondita de Dorothy Day kaj Peter Maurin la 1an de majo, 1933, estas kristana movado dediĉita al senperforto kaj simpla vivo. En Usono ekzistas ĉirkaŭ 130 katolikaj laboristaj komunumoj, kie oni zordas senhejmulojn en "hejmoj de gastamo". La Gastama Hejmo Joe Hill (kiu fermiĝis en 1968) en Salt Lake City, Utah montris enorman murpentraĵon de Jesuo kaj Joe Hill.

La Katolika Laborista Movado protestis konstante kontraŭ militon kaj perforton dum sep jardekoj. Multaj el la estroj de la movado estis kaj anarkiistoj kaj pacistoj. La Katolika Laboristo Ammon Hennacy difinis kaj verkis pri kristana anarkiismo. Maurin kaj Day estis ambaŭ baptitaj kaj konfirmitaj en la Katolika Eklezio kaj kredis en la institucio, kio montris ebla esti kristana anarkiisto kaj elekti resti ene de la Eklezio.


Tendencoj proksimaj al kristana anarkiismo[redakti | redakti fonton]

La sube menciataj estas disidentaj formoj de kristanismo kiu rilatas al la samaj originoj kaj regularoj de anarkiisma kristanismo aŭ estas sufiĉe similaj en kelkaj aspektoj:

Similaj nomigoj estas:

Kelkaj liberecanaj kristanoj influiĝas kaj iamaniere identiĝas kun diversaj gravuloj aŭ grupoj rilataj al kristana mistikismo pro ties alvokiĝo havi diferencan kaj aŭtonoman vivon realigante, per si kaj en tiu ĉi mondo, la vivon inspirita en spiriteco. Aliaj kristanaj liberecanoj identiĝas plie kun variaj movadoj kaj personoj engaĝitaj en la kristana jarmilismo pro ties emo realigi la utopioon aŭ la paradizon en la tero aŭ inspiri en tiu ideo agante favore la universalan fratecon.

Ekzistas krome alproksimiĝoj de la liberecanaj kristanoj al diversaj kristanoj kun sintenoj ligitaj al Personismo kaj al la Teologio de liberigo en tiuj aferoj kie estas similpenso; samtempe ili markas distancon al sektoroj de tiuj samaj tendencoj, sed emaj al aŭtoritatismo tiom en religieco kiel en politiko.

Liberecanaj kristanoj[redakti | redakti fonton]

               

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tekstoj[redakti | redakti fonton]

(En la hispana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en angla)

Referencoj[redakti | redakti fonton]