Simone Weil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Simone Veil.
Simone Weil
Persona informo
Simone Weil
Naskiĝo 3-an de februaro 1909 (1909-02-03)
en Parizo
Morto 24-an de aŭgusto 1943 (1943-08-24) (34-jaraĝa)
en Ashford
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Bybrook Cemetery vd
Religio Nondenominational Christianity vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Supera normala lernejo • Universitato de Parizo • Lycée Fénelon, Paris vd
Subskribo Simone Weil
Familio
Gefratoj André Weil vd
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Émile Novis • S. Galois vd
Okupo filozofo • gimnazia instruisto • verkisto • aŭtobiografo • poeto • sindikatisto • membro de Franca rezistado • taglibristo • tradukisto vd
Laborkampo politika filozofioetikopoeziometafizikokosmogonio vd
Aktiva dum –24-a de aŭgusto 1943 vd
Verkado
Verkoj L'Enracinement ❦
Gravo kaj Graco ❦
La laborista kondiĉo ❦
Réflexions sur les causes de la liberté et de l'oppression sociale ❦
Notebooks ❦
Subpremo kaj libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Simone Weil (Paris, 3-an de februaro 1909 - Ashford, 24-an de aŭgusto 1943) estis franca filozofo, politika aktivisto, fratino de la matematikisto André Weil.

Simone Weil (1921)

Biografio[redakti | redakti fonton]

Simone Weil naskiĝis en 1909 en familio el juda origino. Disĉiplo de Alain (Émile-Auguste Chartier), ŝi studis en la "École Normale Supérieure"[1], trapasis la agregacion pri filozofio en 1931 kaj komencis instrui en diversaj liceoj.

Ŝi pasigis kelkajn semajnojn en Germanio komence de la 1930-aj jaroj; reveninte, tre klarvide, ŝi esprimis en pluraj artikoloj, kio povus tie okazi. Provizore forlasante sian profesoran karieron, en 1934 ŝi laboris kiel laboristino ĉe Renault. En 1936, malgraŭ ŝia deklarita pacismo, ŝi vojaĝis al la Hispana Enlanda Milito por aliĝi al la Respublikana frakcio. En 1941, ŝi laboris kiel agrokultura laboristino por povi « paroli pri la labora situacio bone sciante » [2].

Ŝia malbona sano malhelpis ŝin daŭrigi laboron en uzino. Denove ŝi instruis filozofion en Bourges en 1935, kaj donis grandan parton el siaj enspezoj al senhavaj homoj. Solidara kun la laboristaj sindikatoj, en 1936, ŝi kuniĝis al la movado de ĝenerala striko kontraŭ senlaboreco kaj salajraj malaltiĝoj. En 1937, ŝi kunlaboris kun Nouveaŭ cahiers, «novaj kajeroj», politika kaj ekonomika revuo defendanta franc-germanan ekonomikan kunlaboradon.

Unue radikala pacifisto, poste ŝi fine pledas por «revolucia reformismo» : la malfortuloj estas tiom subpremataj, ke eĉ mankas al ili volo por ribelo, tamen ili mem devu prizorgi sian revolucion. Do necesas unue estigi kondiĉojn malpli premaj per reformismaj antaŭaĵoj por poste ebligi prirespondecan revolucion, malpli hasta kaj malpli forta.

Sindikatisto de instruado, ŝi estis favora al sindikata unuiĝo kaj skribis en la revuo L’École émancipée « La Emancipa Lernejo». Kontraŭ-stalina komunisto, ŝi partoprenis de 1932 en Cercle communiste démocratique «Demokratia komunista rondo» de Boris Souvarine, kiun ŝi konis pere de Nicolas Lazarévitch.

Ŝi laboris kelkajn monatojn en uzino por en sia karno sperti la laboristan kondiĉon kaj implikis sin en la ĝenerala striko de 1936. Ŝi pasie batalis por malcedema pacifismo, sed aliĝis al la Kolono Durruti dum la Hispana enlanda milito por batali kontraŭ la puĉo de Franko. Kvankam, respublikisto, ŝi tiam intermetis sin, por ke frankista pastro ne estu maljuste pafita. Post grava brulvundo fare de varmega oleo je piedo, ŝi devis sufiĉe rapide reiri al Francio, sen unuafoje pafi. Juda, klarvida pri la eventoj okazantaj en Eŭropo, ŝi ne seniluziiĝas pro minacoj koncerne ŝin kaj ŝian familion, ekde la militkomenco.

Kiam en 1940 ŝi devis fuĝi for de Parizo kaj rifuĝi en Marsejlo, ŝi senĉese skribis priskribante en fervoregaj paĝoj filozofion, kiu celas projekton de rekunigo (dolora) inter moderneco kaj tradicio kristana, ofte legita tra la prismo de la greka humanismo, ŝia daŭra celemo. En 1942, ŝi forkondukis siajn gepatrojn sekure al Usono, sed rifuzante pozicion de ŝi sentitan kiel tro komforta dum tiuj ŝtormaj tempoj, ŝi iris al Britio, pli proksime de loko de operacioj, kaj laboras kiel redaktanto en la servoj de libera Francio. Ŝia nefleksiĝemo ĝenas. Ŝi eksiĝis el la organizo de Charles de Gaulle julie de 1943.

Tiu fina periodo de ŝia mallonga vivo estas tiu, kiam ŝi renkontas Kriston, kiam, kiel ŝi mem diras, Kristo ekposedis ŝin. Sed ŝia fido ne akceptos la instituciajn aspektojn de la Eklezio. Ŝi staros je la sojlo de Eklezio ĝis sia morto, kiam ŝi nekonscie baptiĝis.

Kristana, farante embarasajn demandojn al kristanoj, ŝi estos post sia morto refutita de eklezio-historiistoj, kiuj riproĉos al ŝi ŝian miskomprenon pri la Eklezio-historio. Tiu dimensio de rifuzo pri la forteco, kiun ŝi konsideras kiel perforto estas konstanteco de la penso de Simone Weil. Kvankam ŝi unue havis mildigitan percepton de la Senperforto de Gandhi, ŝi aparte plurfoje renkontiĝos kun Lanza del Vasto je sia vivfino. Zorgante partopreni en la vivkondiĉoj de okupita Francio, malgraŭ sia sano pli kaj pli malbona, ŝi estas elrevigita de rifuzo de la ĉirkaŭularo de de Gaulle (Schuman, Cavallès, André Philip), pri ŝia partopreno en la retoj de Rezistado. Fakte, ŝi probable estus rapide kaptita de la germana policanaro, identigita kiel juda kaj do probable deportita. Sekve de tiu rifuzo, ŝi konsideris, ke ŝia vivo estas sencmanka kaj volonte ŝi subnutris sin, tio ankoraŭ pligravigis ŝian sanon. Trafita de tuberkulozo, ŝi mortis pro kora ĉeso en la sanatorio de Ashford, en 1943, 34-jaraĝa. Ŝiaj plej gravaj verkoj aperis ĉiuj post ŝia morto.

Simon Weil, laŭ ĵusaj esploroj[3] petis kaj ricevis kristanan bapton in articulo mortis (apenaŭ antaŭ ol morti), en la angla hospitalo de Ashford, krone de sia intensa serĉado pri Kristo, kiu – kiel ŝi mem rakontis – mistike al si manifestiĝis. (Simone Weil, 15 – Gribaudi, Milano, 2011)

Ŝiaj franclingvaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kolekto da verkoj eldonita de Albert Camus.
  • 1934 - Réflexions sur les causes de la liberté et de l'oppression sociale, kolekto « Idées », Paris, Gallimard, 1955.
  • 1947 - La Pesanteur et la Grâce, antaŭverko de Gustave Thibon, Paris, Plon.
  • 1949 - L'Enracinement. « Prélude à une déclaration des devoirs envers l'être humain », Paris, Gallimard, kol. « Idées »; reeld. Gallimard, 1968.
  • 1949 - Attente de Dieu, enkonduko de Joseph-Marie Perrin, O. P., Paris, La Colombe, eld. de Vieux Colombier ; reeld. Paris, Fayard, 1966.
  • 1950 - La Connaissance surnaturelle, Paris, Gallimard, kol. « Espoir ».
  • 1951 - Intuitions pré-chrétiennes, Paris, La Colombe, eld. de Vieuxx-Colombier.
  • 1951 - Cahiers. I, Paris, Plon, coll. « L'Épi » ; nova eldono reviziita kaj pligrandigita, 1970.
  • 1951 - Lettre à un religieuxx, Paris, Gallimard, kol. « Espoir » ; nova eld. Paris, Seuil, kol. « Livre de Vie », 1974.
  • 1951 - La Condition ouvrière, antaŭparolo de Albertine Thévenon, Paris, Gallimard, kol. « Espoir » ; reeld. Gallimard, kol. « Idées », 1972[4].
  • 1953 - La Source grecque, Paris, Gallimard.
  • 1953 - Cahiers. II, Paris, Plon, kol. « L'Épi » ; nova eld. reviziita kaj pligrandigita, 1972.
  • 1955 - Oppression et liberté, Paris, Gallimard, kol. « Espoir ».
  • 1955 - Venise sauvée, Gallimard.
  • 1956 - Cahiers. III, Paris, Plon, kol. « L'Épi » ; nova eld. reviziita kaj pligrandigita, 1974.
  • 1957 - Écrits de Londres et dernières lettres, Paris, Gallimard, kol. « Espoir ».
  • 1959 - Leçons de philosophie (Roanne 1933-1934), transskribitaj kaj prezentitaj de Anne Reynaud-Guérithault, Paris, Plon ; poste Paris, UGE, kol. « 10/18 », 1970.
  • 1960 - Écrits historiques et politiques, Paris, Gallimard, kol. « Espoir ».
  • 1962 - Pensées sans ordre concernant l'amour de Dieu, Paris, Gallimard.
  • 1966 - Sur la science, Paris, Gallimard.
  • 1988 - Œuvres complètes, Paris, Gallimard. Volumo 1 : Premiers écrits philosophiques, Volumo 2 : Écrits historiques et politiques.
    • 1988-... - Œuvres complètes, Gallimard, 17 volumoj antaŭviditaj.
  • 1999 - Œuvres, Gallimard, kol. « Quarto ».
  • 2006 - Note sur la suppression générale des partis politiques, Paris, Climats [5].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dua je la enirkonkurso, ŝi antaŭvicis Simone de Beauvoir je unu loko.
  2. Les besoins de l'âme (La bezonoj de la animo), Folio Plus Philosophie, Dosiero p. 94-95. (france)
  3. Ĉiutagaĵo Avvenire de 15 decembro 2011
  4. [1] Teksto enrete disponebla.
  5. . Noto pri la ĝenerala forstreko de la politikaj partioj, ĉar ĉiu partio maleviteble strebas al unika partio (tio, kio donis la potencon al Hitlero en Germanujo). (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]