École Normale Supérieure
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 28 Sep. 2011.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
École Normale Supérieure estas kvar el la plej prestiĝaj francaj altlernejoj (proksimume universitato por elito). Ĝi ĉefe trejnas profesorojn kaj esploristojn.
[redakti] Historio
La unua ENS estis kreita la 30-an de oktobro 1794. Post multa fermo, malfermo, kunigo, divido de la ENS, nun ekzistas tri ENS:
- Du apud Parizo: ENS Ulm kaj ENS Cachan (tiu ĉi lasta ankaŭ havis antenon apud Reno)
- Unu en Liono: ENS Lyon, kiu rezultas el kunfandiĝo je la 1-a de januaro 2010 inter la malnova ENS Lyon (natursciencoj, matematiko kaj informadiko) kaj ENS Lettres et Sciences Humaines (literaturo kaj homa scienco).
[redakti] Misio
Origine, la ENS devis trejni profesorojn. Nun, averaĝe el tri eksstudentoj de la ENS, unu iĝos profesoro, unu esploristo kaj la lasta laboros en la administrado aŭ en la privata sektoro.

