Régis Debray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Régis Debray en 1970.

Jules Régis Debray (naskiĝis la 2-an de septembro 1940 en Parizo) estas filozofo kaj verkisto franca, devena de burĝa familio tre riĉa. Li doktoriĝis en la Normala Lernejo Supera (École Normale Supérieure), kie poste instruos. Estis fidela partiano de la marksisma Louis Althusser, krom amiko de Fidel Castro kaj Ernesto Che Guevara. En 1967 verkis sian unuan verkon, nomita Revolucio en la revolucio. Estis membro de la Franca Socialisma Partio, de kiu malproksimiĝis post ideologiaj diferencoj kun la eks-prezidanto François Mitterrand.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post esti instruisto en la lernejo kie li estis studinta, li vidiĝis tre influita de la marksismaj pensoj, speciale de sia samlandano Louis Althusser. En 1960, post la Kuba Revolucio, li vojaĝis al tiu lando kaj li kunvenis kun Fidel Castro kaj Che Guevara, al kiu sekvis en lia vojo por etendi la revolucion ĝis Bolivio, por akompani lin en la movado gerila kiu batalis la diktatorecon de la generalo René Barrientos. Tamen, kiam li ekiniciatis la kampanjon gerila, li komencis evidentigi simptomojn de timo pro kio Guevara decidis eltiri lin de sia gerilanaro farante ampleksan ĉirkaŭiron por eltiri lin kaj porti lin ien kie li povos diri ke estas ĵurnalisto. Por dispozicio de Che, Ciro Roberto Bustos devus akompani lin.

Tiam li estis edzo de la venezuela verkistino Elizabeth Burgos. Farita malliberulo de la bolivia armeo en Muyupampa, estis juĝita kaj kondamnita al 30 jaroj de malliberejo apud la argentinano Ciro Bustos. Kvankam kelkaj versioj kulpigas Debray kaj aliaj Bustos, verŝajne la deklaroj realigitaj de ambaŭ sub premoj (kiel diris Bustos en sennombraj raportaĵoj, neniam estis turmentitaj ĉar la internacia premo estis tre granda), kune kun tiuj de aliaj personoj kaj pliaj provoj, donis al la boliviaj militistoj kaj agentoj de la CIA Félix Ismael Rodríguez kaj Andreo Villoldo kiuj al ili pridemandis, la necesan informon por kapti na Che. Post internacia kampanjo en kiu partoprenis Jean-Paul Sartre, André Malraux, Charles De Gaulle kaj Paŭlo la 6-a kaj post la morto de Barrientos, la 27an de junio de 1969, estis amnistiata de la nova prezidanto Juan José Torres kaj liberigita en 1970.

Liaj tri unuaj verkoj estis en defendo de la grupoj gerilaj, al kiuj li konsilis ke ili integriĝu en la kamparana klaso, pro tio ke li pensis ke estus tiuj kiuj finus la imperiismon en Latinameriko. Ĉi tiu penso estis modelo por la marksistoj kaj maldekstruloj de la epoko.

En 1971 vojaĝis al Ĉilio, kie li konis al Salvador Allende. La morto de la ĉilia prezidanto dum la puĉo de la 11 de septembro de 1973 signifis ŝanĝon de orientiĝo en lia penso sur la limoj de la revolucia teorio, kiu lin portis verki verkojn kiel Kritiko de la politika racio en 1981.

En tiu epoko komencis lia politika kariero en la Franca Socialisma Partio kaj estis enoficigita asesoro de eksteraj politikoj por la Tria Mondo de la prezidanto François Mitterrand. Ĝi poste formis parton de la Konsilo de ŝtato, kvankam li rezignis baldaŭe. En 1988 Mitterrand estis reelektita, sed la ideologiaj diferencoj inter ambaŭ estis ĉiufoje pli markataj, tial Debray decidis malproksimiĝi de la politiko definitive.

De tiu momento lia laboro centriĝis en la prilaborado de ĝenerala teorio por alproksimiĝi al la kultura transdono kaj pri amaskomunikiloj (komunikologio).

En 1991 portis ĉi tiun metodon de analizo al la scienco per libroj kiel Kurso de la komunikologio kaj la tre fama Vivo kaj morto de la bildoj. Li verkis ankaŭ rakontojn aŭtobiografiajn pri sia sperto je amo kaj pri sia politika heredaĵo. En 2001 eldonis Dio, itinero, kie li pridemandas kion oni scias pri Dio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • La Frontière, suivi de Un jeune homme à la page (1967)
  • Nous les tupamaros, suivi d'Apprendre d'eux (1971)
  • L'Indésirable (1975)
  • Les rendez-vous manqués (pour Pierre Goldman) (1975)
  • Journal d'un petit bourgeois entre deux feux et quatre murs (1976)
  • La neige brûle, premio Femina [literaturo] (1977)
  • Critique de la raison politique ("Kritiko de la politika racio") (1981)
  • Le pouvoir intellectuel en France (1986)
  • Comète ma comète (1986)
  • Christophe Colomb, le visiteur de l'aube, suivi des Traités de Tordesillas (1991)
  • Contretemps: Eloge des idéaux perdus (1992)
  • Trilogio "Le temps d'apprendre à vivre" I: Les Masques, une éducation amoureuse (1992)
  • Vie et mort des images ("Vivo kaj morto de la bildoj") (1995)
  • Contre Venise (1995)
  • L'œil naïf (1994)
  • A demain de Gaulle (1996)
  • La guérilla du Che (1996)
  • L'État séducteur (1997)
  • La République expliquée à ma fille (1998)
  • L'abus monumental (1999)
  • Shangaï, dernières nouvelles (1999)
  • Trilogio "Le temps d'apprendre à vivre" II: Loués soient nos seigneurs, une éducation politique (2000)
  • Trilogio "Le temps d'apprendre à vivre" III: Par amour de l'art, une éducation intellectuelle (2000)
  • Dieu, un itineraire ("Dio, itinero") (2001), premio Combourg en 2003
  • L'Enseignement du fait religieux dans l'école laïque (2002)
  • Le Feu sacré: Fonction du religieux (2003)
  • Ce que nous voile le voile (2004)
  • Le plan vermeil (2004)
  • Le siècle et la règle (2004)
  • Le siècle et la règle. Une correspondance avec le frère Gilles-Dominique
  • Julien le Fidèle ou Le banquet des démons [teatraĵo] (2005)
  • Sur le pont d'Avignon, Flammarion (2005)
  • Les communions humaines (2005)
  • Éloge des frontières ("Apologio de landlimoj"), Gallimard (2010)
  • Du bon usage des catastrophes ("Pri bonuzo de katastrofoj"), Gallimard (2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]