Instruisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Instruisto estas profesia pedagogo, kies tasko estas instrui al lernantoj konkretan stud-objekton (matematikon, zoologion, gimnastikon, fremdan lingvon ktp.), kutime en klasĉambro de lernejo, sed ankaŭ kiel hejma aŭ koresponda instruisto. Instruante infanojn li devas samtempe eduki ankaŭ bonan konduton, nemensogemon kaj aliajn homajn kvalitojn.

La plej altrangaj instruistoj universitataj havas la titolon profesoro. La Internacia tago de instruistoj estas festata la 5-an de oktobro.

Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

EdE-I

Instruistoj. Jam en 1910 kunligiĝis 347 E-instruistoj diverslandaj en Internacia Asocio de Instruistoj (IAI) kaj eldonis fakan organon Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Kasisto kaj redaktoro estis Theodor Čejka, instruisto en Bystřice pod Hostýnem. (Ĉeĥoslovakio). La revuo estis bona, sed la redaktoro plendis pri malkontentiga kunlaboro, pri indiferenteco de la kolegoj.

En la jaroj post la mondmilito forta volo al internacia interkompreno renaskiĝis inter la instruistaro. Francaj kolegoj, instigitaj de flamaj krioj de Anatole France, Romain Rolland por la tuthomara solidareco, komencis rekonstrui la int. interrilaton de la E-instruistoj. Marcel Boubou, Orléans, eldonis por kaj per tiu interligo en 1922 edukfakan revuon Novaj Tempoj, kies ĉefa karakterizaĵo estis la traktado de la edukaj problemoj kaj de la instruistaj laboroj en ilia dependeco de la ekonomiaj kaj politikaj faktoroj, kaj kies devizo estis: amo al paco, fido al la progreso. Pro la socipolitika konsidero de la edukscienco, la revuo havis karakteron de serioza, akra batalilo sur atentinda nivelo.

Dum la UK 1924 en Vieno estis fondita Tutmonda Asocio de Geinstruistoj Esperantistaj (TAGE) de 200 E-instruistoj kun la celo: kolekti ĉiujn E-instruistojn por propagandi efike la enkondukon de Esperanto en lernejo kaj instruistaro kaj eldoni pedagogian fakan revuon (Novaj Tempoj). Kiel plej forta unuiĝo la Saksa Asocio de E-Instruistoj ricevis la komision kaj la respondecon por la eldono de la gazeto kaj la administrado de TAGE.

Prezidantoj de TAGE estis Marcel Boubou, Orléans (ĝis 1926), Albin Neuil, Olomouc-Neredin, Ĉeĥoslovakio (ĝis 1929) kaj Georgo W. Roome, Sheffield (de 1930).

Depost 1926 la TAGE-organo aperis sub la nomo Internacia Pedagogia Revuo (IPR). La proks. 150 abonantoj en 1922 kreskis ĝis 883 en 1930 kaj sekve de la ekonomia kaj politika mondkrizo, reiris ĝis 600 en 1932.

La redaktoroj estis Richard Müller, Auerbach (1925), Hans Ludwig, Pirna (1926-1928), d-ro Kurt Riedel, Dresden, (1929-1933). La ĉiam ampleksan kaj ofte malfacilan varblaboron por la gazeto kaj asocio prizorgis la t. n. Laborkomitato, al kiu apartenis la redaktoro, la administranto de IPR, la sekretario de TAGE, la prezidantoj de la germana kaj de Ia saksa asocioj de E-instruistoj; la direktoro de la germana E-Instituto, la sekretariino de "Kunlaborado inter IALA kaj Internacia Eduka Oficejo, Ĝenevo, kaj la Germana E-Instituto", la prezidanto de la Saksa Esperanto-Ligo, kiuj regule kunvenis ĉiumonate en Riesa.

D-ro Riedel donis al IPR sciencan bazon kaj reprezentis la principon de la aŭtonomio de la eduksciencoj. IPR enhavis artikolojn pri int. scienca pedagogio, E-a lingvo-scienco, pedagogia terminologio en Esperanto, recenzon de diverslandaj pedagogiaj kaj E-verkoj, raportojn pri kongresoj kaj laboroj de int. instruistaj asocioj pri lernejo kaj instruistaro en diversaj landoj kaj pri Esperanto en tiuj medioj. Valora aldono al IPR estis la korespond- kaj interŝanĝdeziroj de infanoj, klasoj kaj instruistoj, aranĝitaj de la korespondoficejo de "Kunlaborado". Dum ses jaroj IPR ekspedis ankaŭ la E-lingvan resumfolion de Vojo de klerigo, granda pedagogia revuo en Ukrainio. En 1925 aperis la Jarlibro de TAGE, enhavanta pli ol 2000 adresojn de E-instruistoj.

Viglaj interrilatoj kun la int. instruistaj kaj edukaj asocioj kun Internacia Eduka Oficejo kaj IALA, celis la praktikan aplikon de Esperanto ĉe la plenumo de la int. laboroj: korespondaj, gazetaj kaj kongresaj. Plej grandan sukceson TAGE havis en la sindikato "Internacia Profesia Sekretariejo de Instruistoj" (Strasburgo), kiu mem surprenis la propagandon por Esperanto kaj dum sia kongreso 1931 en Hamburgo aranĝis oficialan E-vesperon, dum kiu famkonataj membroj de IPSI el diversaj landoj pledis por Esperanto.

Konsiderindan influon en ĉi tiuj laboroj por TAGE havis dum multaj jaroj ĝia sekretario M. Goldberg, Oetzsch b. Leipzig. Pro la specialaj, memstaraj taskoj kaj pro la diversorganiziteco de sia membraro TAGE restis sendependa, rilate al UEA kaj SAT. TAGE ankoraŭ ne sukcesis, konvinki la diverslandajn E-instruistojn pri la neceso de kreo de fortaj landaj instruistaj asocioj, sekcioj de TAGE. La plej forta sekcio estis ĝis 1933 la germana, kun proks. 500 membroj, kiu nun verŝajne havigos al TAGE perdojn. La tre forta sveda asocio ankoraŭ ne povis korporacie aliĝi al TAGE pro financaj malfacilaĵoj.

Pro la malfacilaj cirkonstancoj, regantaj en Germanio dum la komenco de 1933, la germanaj funkciantoj deziris eksiĝi. La agento por Nederlando, P. Korte, Veendam, estis petata, starigi en Nederlando novan Laborkomitaton. Dum la faka kunveno en la UK en Kolonio 1933 la novaj funkciantoj estis elektataj: E. Boltjes, Winschoten, redaktoro; P. Korte, Veendam, administranto-kasisto kaj W. Mook, Groningen, sekretario de TAGE. La malfacilaĵoj, kiuj amasiĝas antaŭ ili, estas sufiĉe gravaj.

Listo de instruistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Japanese-Teacher's-Room.jpg
Socrates teaching.jpg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]