Alfred Neupert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfred Neupert
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1888 (1888-05-12)
Morto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alfred NEUPERT [alfret nojpert] (naskita la 12-an de majo 1888 en Lonzig) estis germana esperantisto kaj instruisto popollerneja.

Li estis gvidanto de la internacia Esperanto-junulara movado: Li gvidis TEJA-n de 1921 ĝis 1931, redaktis kaj administradis la gazeton Esperanta junularo de 1924 ĝis 1929 kaj eldonis varbilojn kaj lernilojn, ekzemple la Poŝkalendareton por junaj Esperantistoj en 1925.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Enkondukilo en la fundamentajn regulojn de la mondlingvo Esperanto. Eld. „Esperanto-Junularo", Leipzig. 24 pĝ.
Citaĵo
 Per tiu ĉi instrua brosureto la lernanto de nia lingvo divenas per simplaj ekzemploj la ĉefajn reguiojn de l’ E.-gramatiko kaj notas ilin nacilingve sur aparta libera paĝo apud la E.-leksto 
— Aŭstria Esperantisto n.43 (maj 1928)
Citaĵo
 Per simplaj ekzemploj la lernanto divenas la ĉefajn regulojn kaj notas ilin nacilingve sur apartaj blankaj paĝoj apud la Esperantoteksto. Simpla pratika klarigo de la tekniko de Esperanto. 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Fontoj[redakti | redakti fonton]