Orléans

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Orléans

Urbo de Francio

Blazono
Situo de Orléans
Image:Transparent3x3.gif
Koordinatoj 47°54′11″N 1°54′18″O / 47.90306, 1.905Koordinatoj: 47°54′11″N 1°54′18″O / 47.90306, 1.905
Regiono Centro (ĉefurbo)
Departemento Loiret (prefektejo)
Arondismento Orléans
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
Urbestro S-ro Serge Grouard (UMP)
2001-2008
Areo 27,48 km²
Alto super la marnivelo De 90 al 124 m
Loĝantoj 113 126
1999
Loĝdenso 4 117 loĝ./km2
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Poŝtkodo 45000
Kodo laŭ INSEE 45234

OrléansOrleano estas grava urbo en la centro de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Loiret, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Centro kaj de ses kantonoj.

Ĝi havas proksimume 110 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Orléanais [orleane].

Enhavo

[redaktu] Geografio

La urbo situas ĉ. cent kilometrojn sude de Parizo ĉe la norda parto de rivero Luaro, kiu foje inundas la maldekstran bordon. Fine de la 1970-aj jaroj estis kreita la urboparto La Source, kiu situas dekon da kilometroj distance de la malnova urbo.

[redaktu] Historio

Antaŭ la epoko en la loko de nuna Orleano ekzistis gaŭla fortikaĵo, kiun la romianoj nomis Cenabum. Ĝi estis unu el la gravaj urboj de la tribo de la karnutoj; la tiea kunveno de druidoj estas fama. En −52 ĝin konkeris kaj detruis Julio Cezaro; poste romianoj rekonstruis ĝin. Ĝin refondis imperiestro Aŭreliano, de kio ĝi ricevis la nomon Urbo de Aŭreliano; el tiu nomo ekestis la nuna nomo Orleano.

La katedralo
La katedralo

[redaktu] Vidindaĵoj

[redaktu] La katedralo de la Sankta Kruco

La katedralon, kiu estis detruita dum la religiaj militoj, oni ekrekonstruis egalaspekte ekde la reĝado de Henriko la 4-a, sed la fasado, pordegoj, turoj ne jam estis konstruitaj. La fronto de la katedralo estas la ununura gotika katedralo, kiu estis konstruita dum la 18-a jarcento. Tial ties stranga, ĉarma, tute aparta stilo, unika sintezo de apriore ne kongruigeblaj gustoj.

[redaktu] La Reĝa Ponto

La Reĝa Ponto aŭ Ponto de Georgo la 5-a estas la plej malnova ponto de la urbo. Kvar turoj gardas la transirejon.

[redaktu] Place du Martroi

Placo Martroi
Placo Martroi

Place du Martroi estas placo, kiu markas la centron de la urbo. La vorto Martroi venas de la latina vorto martyretum, kiu signifis kristanan tombejon. La centron de la placo ornamas statuo de Johana de Arko (kiu estas pli alta ol ĝia ĉevalo).

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Orléans sub la gloso Orléans