Johana de Arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jeanne d'Arc alidirektas ĉi tien. Por la filmo de Luc Besson, vidu Jeanne d'Arc (filmo).

Johana de Arko
Franca militisto
Franca militisto
sankta
Naskiĝo 5-a de januaro 1412 en Domrémy-la-Pucelle, Loreno, Francio
Morto 30-a de majo 1431 en Rouen, Supra Normandio, Francio
Beatigita 18-a de aprilo 1909, Katedralo Notre Dame de Pio la 10-a
Kanonizita 16-a de majo 1920, Baziliko de Sankta Petro de Romo de Benedikto la 15-a
Festotago 30-a de majo
Patroneco Francio; martiro, militkaptito, militistino, homoj mokitaj pro sia pieco, arestitoj, soldatoj, virinoj destinitaj por Volontula Savservo; Women's Army Corps
v  d  r
Information icon.svg
Blazonŝildo, de Johana de Arko.

Johana de Arko, kromnomata la "Pucelo de Orleano" (france Jeanne d'Arc,[1]; naskiĝis probable en la jaro 1412[2] — mortis la 30-an de majo 1431), estas nacia heroino de Francio kaj sanktulino de la Romkatolika Eklezio. Kamparanino naskiĝinta en la oriento de Francio, ŝi proklamis sin dia gvidantino kaj kondukis la francan armeon al gravaj venkoj dum la Centjara Milito, kaj preparis la vojon por la konsekrado kaj kronado de la daŭfeno Karlo la 7-a. Ŝi estis kaptita de la burgonjanoj, transdonita al la angloj kontraŭ mono, submetita al proceso kaj juĝado de la proangla episkopo de Beauvais, kaj brulmortigita sur ŝtiparo kiam ŝi havis 19 jarojn.[3]

Dudek kvin jarojn post la ekzekutado, inkvizicia tribunalo rajtigita de la papo Kaliksto la 3-a esploris la proceson, deklaris ŝin senkulpa kaj proklamis ŝin martiro.[3] Johana de Arko estis beatigita en 1909 kaj poste kanonizitasanktigita en 1920.[2] Ŝi estas, kune kun Sankta Denizo, Sankta Marteno de Tours, Sankta Ludoviko la 9-a, kaj Sankta Tereza de Lisieux, unu el la sanktaj patronoj de Francio. Johana asertis havi viziojn venintaj de Dio kiuj instruis al ŝi kiel rekuperi la patrion kaj forpeli la anglan regadon fine de la Centjara Milito. La nekronata daŭfeno Karlo la 7-a sendis ŝin al la sieĝo de Orléans kiel parto de la helpmisio. Ŝi gajnis famon kaj reputacion post superado de la malafabla konduto de la veteranaj komandantoj kaj post la forigado de la sieĝo post nur naŭ tagoj. Pluraj venkoj venis poste kaj la reĝo Karlo estis kronita en Reims kaj la sukcedo al la trono estis fine establita.

En la nuntempo, Johana de Arko estas elstara figuro de la okcidenta kulturo. Ekde Napoleono ĝis nun, francaj politikistoj el ĉiuj tendencoj alvokis ŝian memoron. Famaj verkistoj kaj komponistoj kreis verkojn pri ŝi. Inter ili plej famiĝis: Ŝekspiro (Henriko la 6-a, Parto 1), Voltaire (La Pucelo de Orleano poemo), Schiller (La Pucelo de Orleano dramo), Verdi (Giovanna d'Arco), Ĉajkovskij (La Pucelo de Orleano opero), Mark Twain (Personaj Rememoroj de Johana de Arko), Arthur Honegger (Johana de Arko sur la ŝtiparo), Jean Anouilh (La Alaŭdo), Bertolt Brecht (Sankta Johana de la Mortigejoj), George Bernard Shaw (Sankta Johana) kaj Maxwell Anderson (Johana de Loreno). Krom tiuj ekzemploj, aliaj ankaŭ troviĝas en filmoj, teatro, televido, videoludoj, muziko kaj aliaj.

La origino de Johana kaj kunteksto[redakti | redakti fonton]

Ŝia nomo[redakti | redakti fonton]

Subskribo de Johana.

Laŭ la informoj prenitaj el la dokumentoj de la proceso de Rueno, Johana ĉiam nomis sin «Johana la»[4]. Tamen, kiel ŝi mem komentis, «en mia vilaĝo oni nomis min Jehannette. En Francujo, oni nomis min Jehanne ekde mia alveno».[5] Ŝia nomo estis skribita plurmaniere, precipe antaŭ la 19-a jarcento. Supozeble ŝi mem subskribis kiel "Jehanne". En Esperanto ankaŭ oni skribas ŝian nomon diversmaniere — kelkfoje kiel Ĵana, Johanino aŭ Johana.

Poste, oni aldonis la vorton «Darc» kiel familinomo, por oficiale paroli pri ŝi (la manko de la apostrofo en la franca versio —d'Arc— okazas pro ĝia neekzisto dum la Mezepoko)[6] . Arko (arc) venas de la patra familinomo, Jacques Darc, kies familiaj radikoj eble troviĝis en du vilaĝoj, Arc-en-BarroisArt-sur-Meurthe, vilaĝoj tre proksimaj de kie oni kredas ke «la Pucelo». naskiĝis. La nomo, tamen, varias (Arc, Ars, Ai…) pro la diferencoj en la antikva versio Art sur Meurthe.[7]

La nomo «Jehanne d'Arc» troviĝas en verkaĵo de poeto el Orleano ĉirkaŭ la jaro 1576; «Jehanne» hodiaŭ estas skribata kiel «Jeanne».

Ŝiaj gepatroj[redakti | redakti fonton]

Medalo Johana de Arko

En la proceso Johana diris pri siaj gepatroj la jenon: «Mia patro nomiĝas Jacques Darc kaj mia patrino Isabelle». Tiamaniere oni scias ke ŝiaj gepatroj estis Jacques Darc kaj Isabelle Romée.[8] Isabelle Romée ne estis la originala nomo, sed surnomo kiun havis Isabelle de Vouthon (kiu apartenis al la paroko de Vouthon, hodiaŭ departemento de Charente), kiel estis la kutimo al la homoj kiuj faris la pilgrimon «de Puy» (de la monto) anstataŭ la pilgrimo al Romo. Fakte, Johana ne diris la familinomon. Ŝia patro estis terkultivisto. Li ne estis malriĉa sed ne bonokule rigardis la alvenon de nova filino por la familio ĉar Johana jam havis tri pli aĝajn gefratojn.

La naskiĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝdomo de Johana de Arko, en Domrémy-la-Pucelle, nuntempe muzeo.

La debato pri la naskiĝdato de la Pucelo de Orleano, ne estis solvita eĉ de Johana mem dum la proceso, ĉar, kiam oni demandis al ŝi pri la aĝo, ŝi respondis: «Ĉirkaŭ 19 jarojn mi havas, mi supozas».[9] Kvankam ŝi ne certis, la historiografio interpretis tiun deklaron laŭlitere.[10] Tiel, subtrahante la elban aĝon per kiu ŝi respondis al la demando dum la proceso, la 24-an de februaro 1431, aperas 1412 kiel la plej probabla naskiĝdato.[11]

La loko kie ŝi naskiĝis, teorie estas Domrémy, kiel ŝi mem diris en la esplordemandado pri la identeco de sia proceso, la 21-an de februaro 1431; «Mi naskiĝis en la vilaĝo Domrémy». Krome, ŝi aldonis ke ĝi estis vilaĝo dependanta de Greŭ (tuj norde de Domrémy), kaj kiu hodiaŭ nomiĝas pro ŝi Domrémy-la-Pucelle[12][13]. Ambaŭ nuntempe apartenas al la departemento Vosges, en la regiono Loreno. Domrémy estis ankaŭ loko kie ŝi estis baptita de la pastro Jean Minet.

La Centjara Milito[redakti | redakti fonton]

Filipo la 6-a de Francujo, en la Nacia Biblioteko de Francio.

Post la morto sen posteulo de Eduardo la Konfesanto kaj la mallongdaŭra regado de la reĝo Harold la 2-a, la trono de Anglujo estis konkerita en 1066 (batalo de Hastings) de la franco Vilhelmo la Konkeranto, duko de Normandio.[14] Ĉi tiuj okazintaĵoj ekigis la sekularan konfrontiĝon inter ambaŭ reĝlandoj. Kun la tempo, la reĝoj de Anglujo arigis plurajn el la plej grandaj duklandoj de Francujo: Akvitanio, Bretonio kaj aliajn. Ili estis supozeble vasaloj de la franca reĝo kiu loĝis en Londono. Tamen, la vasaloj iĝis pli potencaj ol la reĝo mem[15].

La intencoj de Francujo rekuperi la perditajn teritoriojn okazigis unu el la plej sangumaj kaj longaj konfliktoj de la historio de la homaro: la Centjara Milito, kiu vere daŭris 116 jarojn kaj okazigis milionojn da mortintoj kaj la detruadon de preskaŭ tuta norda Francujo.[16]

La Centjara Milito komenciĝis en 1337 pro la strebo unuigi la regnojn, kiu konkretiĝis post la morto de la franca reĝo Karlo la 4-a en 1328. Filipo de Valois, franco kaj sukcedinto danke al la Salfranka leĝo (Karlo la 4-a ne havis malinan posteulon), proklamiĝis reĝo de Francujo la 27-an de majo 1328 (li regis kiel Filipo la 6-a). Filipo jam estis regento post la morto de Karlo la 4-a dum oni atendis la naskiĝon de ido de la mortinta reĝo, kiu estis ino.

Filipo la 6-a postulis en 1337 la feŭdon Gaskonio al Eduardo la 3-a (laŭ la feŭda leĝo) post rejdo tra la Manika Markolo kun la intenco restarigi en la skota trono, la reĝon Davido la 2-a (skota aliancito ekzilita en Francujo ekde junio 1333), sub la preteksto ke oni ne respektis la reĝon. Tiam, la 1-an de novembro Eduardo la 3-a respondis starante ĉe la pordoj de Parizo kaj pere de la episkopo de Lincoln deklaris ke li estas la taŭga kantidato por okupi la francan tronon.

Anglujo gajnis gravajn batalojn kiel Crécy (1346) kaj Poitiers (1356), sub Johano la 2-a kiu okupis la lokon de Filipo la 6-a, kaj akiris la neatenditan venkon de Agincourt en 1415, sub la kompetenta gvido de la reĝo Henriko la 5-a.

blue: Francujo sub la armanjakoj kaj ruĝe sub la angloj kaj burgonjanoj

Grava malsano de la franca reĝo favorigis la lukton por la potenco inter lia kuzo Johano de BurgonjoJohano sen timo kaj la frato de Karlo la 6-a, Ludoviko de Orleano. La 23-an de novembro 1407, en la stratoj de Parizo kaj laŭ ordono de la burgonjano, estis plenumita la murdo de la armanjako Ludoviko de Orleano. La du branĉoj de la franca reĝa familio dividiĝis en du frakciojn: tiuj kiuj subtenis la dukon de Burgonjo (burgonjanoj) kaj tiuj kiuj subtenis tiun de Orleano kaj poste al Karlo la 7-a, Daŭfeno de Francujo, (kiu estis senheredigita ekde 1420) (armagnacs), ligitaj al la afero de Orleano post la morto de Ludoviko. Pro la murdo de la armanjako, ambaŭ bandoj konfrontiĝis en civila milito kaj ili serĉis la apogon de la angloj. La sekvantoj de la Duko de Orleano, en 1414, spertis la malakcepton de propono farita de la angloj kiun ili finfine paktis kun la burgonjanoj.[17]

Post la morto de Karlo la 6-a en 1422 estis kronita reĝo de Francujo, la filo de Henriko la 5-a kaj Katarina de Valois, la infanto Henriko la 6-a (Henriko la 6-a de Anglujo kaj 1-a de Francujo); sed la armanjakoj ne cedis kaj restis fidelaj al la filo de la franca reĝo, Karlo la 7-a, kiu ankaŭ estis simbole kronita en 1422 en Berry, altrudante lin kiel reĝon de facto, sen sentronigante la anglon de jure.[18]

De Domrémy al Chinon : 1428 - februaro 1429[redakti | redakti fonton]

Jeanne d'Arc
(baziliko de Bois-Chenu, Domrémy. Kopio de skulptaĵo farita de la princino Marie d'Orléans kiu troviĝas en Orléans

Kiam 13-jaraĝa, Johana asertis aŭskulti en la ĝardeno de la patro, ĉielajn voĉojn de la gesanktuloj [19] Katarina, Margareta kaj la arkianĝelo Mikaelo kiuj petis ŝin esti pia, liberigi la Francan reĝlandon disde la invadinto kaj surtronigi la daŭfenon. Sekve, ŝi izoliĝis kaj malakceptis la junulojn de la vilaĝo kiuj ne hezitis moki ŝin pro la troa religia fervoro, ĝis la probabla rompado de la fianĉiĝo ĉe la episkopo de Toul[20]. Instigataj de la timo pri disraboj kaj masakroj de la vilaĝo Domrémy, la mistikaj spertoj multiĝis dum la malordo pliiĝis en la regiono. Sed pro timo, ŝi ne rakontis tion ĝis la 16-jariĝo, al sia onklo Durand Laxart (fakte temas pri kuzo pli aĝa ol ŝi)[21]. Post multaj hezitoj, kun la preteksto iri prepari la relevailles de frata kuzino, ĉar vere tion kontraŭis la gepatroj, ŝia onklo kondukis ŝin por renkontiĝi kun Robert de Baudricourt, kapitano de Vaucouleurs, najbara fortikaĵo de Domrémy. Petante ke la trupoj de la daŭfeno kuniĝu por plenumi la lokan profetaĵon laŭ kiu pucelo el Loreno savus Francujon, ŝi petis aŭdiencon al Robert de Baudricourt, ĉar nur rekomendletero el liaj manoj malfermus la pordojn de la Kortego por akcepti ŝin. La loka senjoro konsideris ŝi fantaziema kaj konsilis al Laxart rekonduki ŝin hejmen kun vangofrapo[22]. En la sekva jaro, la anglo-burgonjanoj atakis Domrémy, ŝi kaj la familio rifuĝis en Neufchâteau. Johana persiste revenis por loĝi en Vaucouleurs en 1429 dum tri semajnoj. Ŝi loĝis ĉe Henriko kaj Katarina Le Royer, burĝa familio kaj adoptita de la loĝantaro kiu subtenis ŝin, avida en tiuj maltrankvilaj tempoj je kuraĝigaj profetaĵoj. Dotita de granda karismo, la juna analfabeta kamparanino akiris certan famon kiel saniganto kiam la malsana duko Karlo la 2-a de Loreno donis al ŝi paspermeson viziti lin en Nancio: ŝi promesis al li preĝi por la sanado kaj anstataŭe li donus eskorton gviditan de Renato de Anĵuo, la filo de la duko.[23]

Ŝi estis konsiderata serioza fare de Baudricourt post kiam ŝi antaŭanoncis al li la batalon de la Haringoj kaj la samtempan alvenon de Bertrand de Poulengy, juna senjoro proksima al la nobela familio Anĵuo kaj de Johano de Novellompont aŭ de Metz. Li donis al ŝi eskorton el ses homoj ligitaj al Jolanda de Aragono, la du ŝildistoj (Johano de Metz kaj Bertrand de Poulengy) restos fidelaj al ŝi dum la tuta aventuro, sed ankaŭ ŝi kalkulis je leterportisto, reĝa mesaĝisto Colet de Vienne, ĉiu el ili akompanita de servisto (Julien kaj Jean de Honnecourt kaj Richard L'Archer)[21]. Antaŭ ekiri al la Franca reĝlando, Johana vizitis la antikvan preĝejon Saint-Nicolas-de-Port, dediĉitan al la sankta patrono de la duko de Loreno.

Kastelo de Chinon

Portante virajn vestojn (kiujn ŝi surhavis ĝis la morto, krom en la lasta pasko), ŝi iĝis nerekonebla en la burgonja teritorio kaj ekiris al Chinon kie ŝi fine ricevis la permeson vidi la daŭfenon Karlo, post ricevado de letero de Baudricourt. La legendo pri « la senditino de Dio », ne probable, rakontis ke ŝi kapablis rekoni Karlon, modeste vestita inter la korteganoj[24], kaj parolis al li pri la misio en privata intervjuo. Reale, alveninte en Chinon la 23-an de februaro, ŝi ne estis tuj akceptita de la reĝo sed du tagojn poste, ne en la granda halo de la fortikaĵo sed en liaj privataj ĉambroj, la granda akcepto ĉe la Kortego ekigis legendon kiu naskiĝis unu jarcenton poste[25]. Johana estis gastigita en la turo de Coudray, kie Jacques de Molay estis malliberigita[26]. Johano klare anoncis kvar okazontaĵojn: la liberigo de Orléans, la konsekrado de la reĝo en Reims, la liberigado de Parizo kaj de la duko de Orléans. Post esplordemandado farita de la eklezia aŭtoritato de Poitiers dum kiu doktoroj de teologio ekzamenis ŝin kaj kie akuŝistinoj, gviditaj de Jolanda de Aragono, konstatis ke ŝi estis virga (postulo por « sendito de Dio » aŭ eble por scii ke ne temas pri viro aŭ eĉ por ne doni kialojn al la malamikoj kiuj nomis ŝin « putino de la armanjakoj » [27]), kaj post enketado en Domrémy, Karlo konsentis sendi ŝin al Orléans sieĝita de la angloj, ne kiel armeestrino, sed kun proviz-konvojo[28]. Tio estis por provi ŝin.[29]

Johana de Arko, militestrino aŭ maskoto (aprilo 1429 – majo 1430) ?[redakti | redakti fonton]

Statuo en la Katedralo de Reims

Ŝiaj fratoj kuniĝis. Oni ekipis ŝin per armaĵo kaj blanka standardo kun la lisfloro, kun la surskribo Jesuo Maria, kiu ankaŭ estis la devizo de la ordenoj almozantaj (la dominikanoj kaj la franciskanoj).[30] Ekiĝante ekde Blois kun direkto al Orleano, Johana forpelis la prostituitinojn de la trupoj kaj antaŭ la armeo troviĝis grupo de ekleziuloj. Atinginte Orleanon la 29-an de aprilo, ŝi portis la provizojn kaj renkontiĝis kun Johano de Orleano, konata kiel « la Bastardo de Orleano », estonta grafo de Dunois. Ŝi estis entuziasme akceptita de la loĝantaro, sed la milit-kapitanoj estis retenemaj. Kun sia fido, konfido kaj entuziasmo, ŝi donis forton al la senesperaj francaj soldatoj kaj novan energion por forpeli la anglojn el la sieĝo de Orleano en la nokto de la 7-a de majo 1429.[31]

Post ĉi tiu venko (ĝis nun festata en Orleano kiel « Johanaj festoj », ĉiujare la 29-an de aprilo ĝis la 8-a de majo), oni nomis ŝin « Pucelo de Orleano », esprimo unuafoje aperinta en 1555 en la libro La nestumbebla forto de la honoro de la ina sekso de François de Billon[32]. Post la purigado de la valo ĉe Luaro je la malamikoj danke al la venko en Patay (kie Johana de Arko ne partoprenis en la bataloj), la 18-an de junio 1429, ŝi supervenkis la anglojn kaj venis al Loches kaj konvinkis la daŭfenon iri al Reims por esti konsekrita reĝo de Francujo.[33]

Por atingi Reims, la grupo devis trairi vilaĝojn kaj urbojn sub burgonja regado kiuj ne havis kialojn por malfermi la pordojn, kaj neniu havis la rimedojn por milite devigi ilin. Laŭ Dunois, blufado ĉe la pordoj de Troyes submetigis la urbon sed ankaŭ Châlons-en-Champagne kaj Reims. Tiel, la trairado iĝis ebla.[34]

1429
  • ██ Teritorioj regataj de Henriko la 5-a
  • ██ Teritorioj de la duko de Burgonjo
  • ██ Teritorioj regataj de la daŭfeno Karlo
  • ██ Ĉefaj bataloj

Le 17-an de julio 1429, en la katedralo de Reims, ĉeeste de Johana de Arko, Karlo la 7-a estis konsekrita de la ĉefepiskopo Renault de Chartres. La duko de Burgonjo forestis, kaj samtage Johana sendis al li leteron por peti la pacon. La politika kaj psikologia efiko de tiu konsekrado estis granda. Reims estis en la koro de la teritorio regata de la burgonjanoj kaj estis alte simbola, interpretita de multaj en tiu epoko kiel rezulto de la dia volo. Ĝi legitimis Karlon la 7-a kiu estis senheredigita per la traktato de Troyes kaj oni suspektis ke li estis efektive la nelegitima filo de la duko de Orleano kaj Izabela de Bavarujo.[35]

Ĉi tiu parto de la vivo de Johana de Arko estas konata kiel ŝia epopeo: ĉi tiuj eventoj estas plenaj je anekdotoj en kiuj la nuntempuloj vidas etajn miraklojn, ĉiuj apogitaj de la eksplicitaj aludoj dum la proceso, kiuj multe kontribuis por la kreado de la legendo kaj la oficiala historio de Johana de Arko[36]. La mirakla malkovro de la glavo de « Karolo Martelo » sub la altaro de Sainte-Catherine-de-Fierbois, estas ekzemplo pri tio. La mito pri la militestrino komandanta la armeojn de Karlo la 7-a estas alia. Estis la duko de Bedford, por malpliigi la atingon de la liberigado de Orleano kaj la postaj malvenkoj kiuj donis al li la rolon de militestro de la armeo de la reĝo sendita de la diablo. La konsilistoj de la reĝo estis suspektemaj pri ŝia nesperto kaj prestiĝo, ili tenis ŝin for de la esencaj militistaj decidoj, dum la gvidado estis sinsekve fidata al Dunois, al la duko de Alençon, Karlo de Albret aŭ la marŝalo Boussac[37]. La nuntempaj historiistoj pensas ke ŝi estis simpla maskoto kiu renovigis la koron de la batalantoj aŭ kiel militista geniulo[38].

Kronado de la daŭfeno Karlo

Johana intencis konvinki la reĝon repreni Parizo kiu estis regata de la burgonjanoj, sed li hezitis. Johana atakis Parizon, sed ĝi estis rapide forlasita. La reĝo metis finon al tio malpermesante novajn atakojn: la manko de mono kaj provizoj kaj la malakordoj regantaj en la koro de la konsilantaro estis inter ĉefaj kialoj. Okazis pri perforta retroiro el Luaro kaj la armeo estis disigita.[39]

Malgraŭ tio, Johana daŭrigis la militkampanjon: ŝi ekestris sian propran trupon kaj konsideris sin kiel sendependa militestrino, kiu ne plu reprezentis la reĝon. Trejnanto de homoj kiujn ŝi vigligis per sia karismo kaj kuraĝo (ŝi estis plurfoje vundita), ŝi disponis je domo kun ĉevalejo, ŝildiston kaj heroldon[38]. Ŝiaj trupoj batalis kontraŭ la lokaj kapitanoj, sed sen multa sukceso. La 4-an de novembro 1429, « la Pucelo » kaj Karlo de Albret prenis Saint-Pierre-le-Moûtier. La 23-an de novembro, ili sieĝis La Charité-sur-Loire por forpeli Perrinet Gressart. Je Kristnasko, Johana regajnis Jargeau post la malsukceso de la sieĝo[40].

Johana estis invitita resti en la kastelo de Trémouille de Sully-sur-Loire. Forlainte la reĝon sen permeso, ŝi eskapis de la ora kaĝo, por respondi la help-alvokon de Compiègne, sieĝita de la burgonjanoj. Fine, ŝi estis kaptita de la burgonjanoj elirinte tra la pordo de Compiègne la 23-an de majo 1430. Ŝi provis eskapi du fojojn, sed vane. Ŝi serioze vundiĝis saltante el fenestro de la kastelo de Beaurevoir. Johana estis akirita de angloj kontraŭ dek mil pundoj kaj konfidita al Pierre Cauchon, episkopo de Beauvais kaj aliancano de la angloj.[41]

La proceso kaj kondamno (1431)[redakti | redakti fonton]

La proceso[redakti | redakti fonton]

Turo Johana de Arko, turo de la kastelo de Filipo Aŭgusto en Rueno

Dum la juĝado kiu daŭris de la 21-a de februaro ĝis la 23-a de majo 1431[42], Johana estis akuzita je herezo kaj senkonsidere esplordemandita en Rueno. Ŝi estis malliberigita en la forgeskelo de la kastelo de Filipo Aŭgusto; el kiu nur turo de la konstruaĵo atingis la nuntempon kaj ĝi nomiĝas « turo Johana de Arko ». Juĝita de la Eklezio, tamen ŝi restis enkarcerigita ĉe la anglaj malliberejoj, sen konsidero de la kanona juro.

Eĉ se ŝiaj karceraj kondiĉoj estis specife malfacilaj, Johana ne suferis la torturon. Sed tiuepoke, la torturo estis necesa etapo por « bona proceso ». Tiu surpriziga foresto de la torturo iĝis argumento pri la « nobela » origino de Johana de Arko. Verŝajne, la skurĝistoj ne kuraĝis torturi ŝin[43].

La juĝo komenciĝis la 21-an de februaro 1431. Ĉirkaŭ cent dudek personoj ĝin ĉeestis: 22 kanonfakuloj, 60 doktoroj, 10 normandaj abatoj, 10 delegitoj de la Universitato de Parizo. La anoj estis zorge elektitaj. Dum la proceso por la rehabilitiĝo, pluraj atestis pri ilia timo. Tiel, Richard de Grouchet deklaris ke li estis sub minaco kaj teruro per kiu ni devis partopreni en la juĝo; ni havis la intencon forfuĝi. Laŭ Jean Massieu, ĉiuj en la tribunalo tremis je timo. Laŭ Jean Lemaître, Mi vidis ke se oni ne agas laŭ la volo de la angloj, estas la morto kiu minacas.

Johana estas pridemandita

Deko da homoj aktivis en la juĝo, inter ili troviĝis Jean d'Estivet, Nicolas MidyNicolas Loyseleur. Sed la enketistoj, gviditaj de la episkopo de Beauvais, Pierre Cauchon, ne sukcesis establi ĉefan validan akuzaĵon: Johana ŝajnis esti bona kristanino, konvinkita je sia misio, male al la herezuloj kiuj abundis en tiu defia etoso kontraŭ la Eklezio, en tiuj kaosaj tempoj. La tribunalo riproĉis al ŝi la virvestaĵojn, la senpermesan forlason de la familio, kaj strebon esti precipe sub la juĝo de Dio ol tiu de la « Militanta Eklezio », tio estas, la surtera eklezia aŭtoritato. La juĝo konkludis ankaŭ ke tiuj « voĉoj », pri kiuj ŝi ofte aludis, estis inspiritaj de la demono. Sepdek precipaj akuzaĵoj estis fine trovitaj[44]. La Universitato de Parizo (Sorbonne), pagita de la burgonjanoj, ankaŭ opiniis: Johana estis kulpa je skismo, apostateco, mensogoj, divenado, suspektoj je herezo, apartiĝo de la kredo, blasfemado kontraŭ Dio kaj la gesanktuloj. Johana petis la intervenon de la Papo, sed tio estis ignorita de la juĝistoj.

Citaĵo
 Pri la amo aŭ malamo de Dio por la angloj, mi nenion scias, sed mi estas konvinkita ke ili estos forpelitaj el Francujo, krom tiuj kiuj mortos en ĉi tero. 
— Johana de Arko en la juĝo

Kondamno kaj ekzekuto[redakti | redakti fonton]

Johana ĉe la ŝtiparo de Hermann Anton Stilke

Le 24-an de majo, ĉe la tombejo de Saint-Ouen de Rueno, la juĝistoj surscenigis parodion de ŝtipar-mortigado por timigi la pucelon Johana por ke ŝi konfesu sian kulpon. Johana, sub voĉa promeso (ne pruvebla) de la tribunalo kiu malliberigus ŝin en eklezia karcero, subskribis per kruco (tamen, ŝi almenaŭ scipovis skribis sian nomon) la konfeson de la eraroj, rekonante ke ŝi mensogis kaj submetiĝis al la aŭtoritato de la Eklezio.[45] Ŝi estis resendita al la prizono ĉe la angloj. Kredante sin trompita, ŝi ree malkonfesis du tagojn poste, denove portante virvestaĵojn. Deklarita kiel « refalinta en herezon » (refalinta en pasintajn erarojn), la tribunalo ŝin kondamnis je la ŝtiparo kaj liveris ŝin al la « sekulara branĉo ».[46] Le 30-an de majo 1431, ŝi mortis sur la ŝtiparo en la placo de la Malnova Merkato de Rueno fare de la ekzekutisto Geoffroy Thérage[47].
Ŝi fordonis sian animon kriante tri fojojn « Jesuo ». Laŭ la atestoj, ŝi estis vualigita kaj metita je tri metroj alte.[48]

La kardinalo de Winchester insistis por ke nenio el ŝia korpu restu. Li volis eviti la postmortan kultadon al la « pucelo ». Tial li ordonis la kremacion tri fojojn sinsekve. La unua vidis la morton de Johana de Arko pro toksiĝo je karbona monooksido, la dua lasis la restaĵojn tute bruligitaj kaj je la tria nur restis la cindroj de la ostoj kiuj estis tuj disigitaj de Geoffroy Thérage[49] (la ekzekutisto), ĉe la rivero Sejno[50] (tie kie poste estis konstruita la Ponto Johana de Arko) pro kio ne eblas trovi la relikvojn.[51]

La mistikismo de Johana[redakti | redakti fonton]

Johana de Arko ricevante la mesaĝon de la Ĉefanĝelo Mikaelo de Eugene Thirion (1876).

«Mi estis 13-jaraĝa kiam mi aŭskultis voĉon de Dio», deklaris Johana en Rueno la ĵaŭdon 22-an de februaro 1431. Tio okazis je la tagmezo en la ĝardeno de ŝia patro. Ŝi aldonis ke kiam ŝi aŭskultis ĝin unuan fojon, ŝi spertis grandan timon. Je la demando de la juĝistoj, ŝi aldonis ke tiu voĉo venis el la flanko de la preĝejo kaj ke ĝi kutime estis akompanata de granda heleco, kiu venis de la sama loko de kie la voĉo venis[52].

La Romkatolika Eklezio kaj la plejmulto de ĝiaj kredantoj, agnoskis la aperojn aŭ viziojn de Johana veraj.

Kiam oni demandis ŝin kia estis tiu voĉo, ŝi respondis ke ĝi ŝajnis tre afabla, tiel ke ŝi kredis ĝin esti sendita de Dio («kaj mi kredas ke tiu voĉo estis sendita al mi de Dio»). Tial, kiam ŝi aŭskultis ĝin por la tria fojo, ŝi ŝajnis rekoni anĝelan voĉon. Eĉ se kelkfoje ŝi ne komprenis tre bone, unue ĝi konsilis al ŝi pli ofte viziti la preĝejon kaj poste iri al Francujo kaj en tiu senco ĝi ekpremis ŝin. Krome, ŝi aŭskultis la voĉon du aŭ tri fojojn semajne. Iom poste ŝi diskonigis alian el la ricevitaj mesaĝoj, laŭ kiu ŝi devas forigi la sieĝon kiun Orleano suferis: «Ĝi diris ke mi forigu la sieĝon de Orleano».

La 27-an de februaro, Johana identigis tiujn voĉojn: temis pri la voĉo de sankta Katarina de Aleksandrio kaj de Sankta Margareta de Antioĥio, la sanktulinoj plej kultataj en tiu momento. Katarina estis kelkfoje priskribita kiel surĉevala apokrifa figuro de la 3-a kaj 4-a jarcentoj kiu mortis preskaŭ samaĝe kiel Johana; ankaŭ erudicia (patronino de multaj intelektaj fakoj) kaj persvadis la imperiestron Maksimiano ĉesi la persekutadon de la kristanoj.

Poste ŝi estis kondamnita kaj mortigita per la radumo (torturilo kiu rompas la ostojn), kvankam oni diris ke kiam ŝi tuŝis la radumon, ĝi rompiĝis kaj do fine ŝi estis senkapigita. Aliflanke, la legendo pri Margareta diras ke ŝi estis pucelo malestimita pro ŝia kristana kredo, kiu ricevis geedziĝpeton kondiĉe se ŝi rezignus je kristanismo. Antaŭ sia neado, ŝi estis punita je torutardo, sed antaŭ la fina kapto kaj martireco ŝi sukcesis eskapi en pluraj okazoj. Pro tio, ŝi estas kultata de la Romkatolika Eklezio kiel virgulino kaj martiro.

Vizioj de Johana

Johana asertis ke ŝi rekonis ilin ĉar la sanktulinoj mem sin identigis. Tion ŝi deklaris antaŭe en Poitiers, dum la esplordemandado pri la vizioj ĉe la kortego de la Daŭfeno. Ŝi rifuzis doni pliajn klarigojn, kaj diris al juĝistoj ke ili iru al Poitiers por pliaj detaloj.

Pri la unua jaro kiam tio okazis, unuamomente ŝi diris ke tiam ŝi havis 13 jarojn. Poste ŝi detaligis ke ekde antaŭ sep jaroj tiuj voĉoj konsiladis kaj protektis ŝin. Tial, laŭ la kalkuloj, oni supozas ke la vizioj komenciĝis en 1424.

Johana klarigis (antaŭ mencii la nomojn de la sanktulinoj) la mision kiun la voĉo taskigis al ŝi. Post mencio de la sanktulinoj, la juĝistoj demandis pri la unua voĉo kiun ŝi aŭskultis, tiu kiun ŝi timegis antaŭ sep jaroj. Ŝi, kiu agis timeme kaj post pluraj fojoj, ŝi respondis ke tiu voĉo apartenis al sankta Mikaelo (protektanto de la Franca reĝlando), kiun ŝi vidis propraokule, akompanita de la anĝeloj de la ĉielo. Tiel, plenumante la ordonon de Dio, kiun la anĝelo transdonis, ŝi ekiris por liberigi Francujon.

Johana de Arko kaj ŝia epoko[redakti | redakti fonton]

La historiaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Statuo de Johana de Arko en Reims
Statuo en Compiègne

La du ĉefaj fontoj pri la historio de Johana de Arko estas dokumentoj de la proceso kaj kondamno de 1431, kaj la proceso por rehabilitiĝo de 1455-1456. La perbuŝa proceso, la instrumentum publicum (publika instrumento) estis kopiita en ses ekzempleroj, el kiuj du ankoraŭ ekzistas en la Nacia Biblioteko de Francio kaj unu en la Nacia Asembleo. La perbuŝa proceso estis redaktita kelkajn jarojn poste sub la kontrolo de la ĉefa skribisto Guillaume Manchon de Thomas de Courcelles[48]. Estante juraj dokumentoj, ili havis la avantaĝon esti reskribitaj kiel la plej fidelaj el la ceteraj fontoj. Sed ili ne estas la solaj ekzistantaj: novaĵoj aŭ kronikoj ankaŭ estis verkitaj dum la vivo de Johana, ekzemple Faroj de noblaj francoj, la Kroniko de la Pucelo, la Kroniko de Perceval de Cagny, la Kroniko de Monstrelet aŭ eĉ la Taglibro de la sieĝo de Orleano kaj la vojaĝo al Parizo, la Ditié de Jeanne d'Arc de Christine de Pizan, la traktato de Jean de Gerson. Oni ankaŭ devas aldoni la raportojn de diplomatoj kaj aliaj informistoj (skribaĵoj de Jacques Gelu al Karlo la 7-a, registraĵoj de la skribisto de la Parlamento de Parizo, Clément de Fauquembergue).[53]

Estis Jules Quicherat kiu ampleksege esploris la johanan historiografion inter 1841 kaj 1849, en kvin volumoj[54]. Inter la 5-a kaj 19-a jarcentoj, aro de skribistoj, politikistoj, religiuloj kaj aliaj tuŝis la vivhistotion de Johana de Arko[55], kaj iliaj verkoj estis multnombraj. Oni ankaŭ devas esti pruda rilate al la manipulado de la fontoj: pluraj el ili estas modernaj kaj ili ofte reinterpretas la originalajn fontojn el de vidpunkto de la interpretisto.

La proceso estas jura faro. La du procesoj havas la specifaĵon ke ili estis evidente politike influitaj, kaj la inkvizicia metodo ofte igas ke la akuzitoj kaj atestantoj nur povu respondi al demandoj formulitaj. Tiel, la proceso de 1431 estis kopiita en la latina kaj la esplordemandado okazis france, pri kio eble Johana ne sciis[56].

Philippe Contamine, dum esplorado rimarkis la abundegon da verkoj ekde 1429, kaj la «granda eĥo je internacia skalo» kiu respegulas la abundon de la atestado. Li rimarkis ankaŭ ke Johana de Arko iĝis objekto de kontraŭdiroj kaj debatoj inter samepokuloj. Fine, ekde la komenco «de la legendoj pri ŝi, rilate al la infanaĝo, profetaĵoj, la misio aŭ mirakloj pri kiuj ŝi estis la aŭtorino. En la komenco estiĝis la mito.»

Ŝajnas ke ne ekzistas tiuepoka dokumento krom tiuj de la proceso kiuj ne deformiĝis pro la kolektiva imagpovo. Dum la proceso por la rehabilitiĝo, la atestantoj rakontis memorojn pri ŝi post 26 jaroj.

La nobeligado de Johana de Arko farita de la reĝo Karlo la 7-a[57] estas alia problemo. Fakte, ne ekzistas ajna originala dokumento por pruvi tion, sed nur dokumentoj kiuj atestas pri tiu nobeligo redaktitaj jarojn poste. Tial oni ne scias ĉu tiuj dokumentoj estas falsaj aŭ ĉu ili deformas parton de la historia vero laŭ kiu verŝajne Johana de Arko estis nobeligita de Karlo la 7-a kune kun ŝia familio, kiel estis kutimo. En 1614, la multnombra posteularo de la familio de Arko montris ke ili devenis nur de plebanoj, kaj la reĝo forprenis al ili la nobelan titolon. Alimaniere, ili gajnis la trezoron per multnombraj pensioj, ĉar ĉiu membro de la linio povis postuli monkompenson pro la ofero de Johana de Arko.

Unu el la kopioj de la nobeliga ĉarto diras ke la reĝo Karlo la 7-a igis ŝin Johana damo de Lis, sen koncedo de tereno, nek al ŝi nek al la gefratoj, kio estis mala al la nobeligado, ĉar la titolo ankaŭ donas heredatan propraĵon. Alivorte, igante ŝin damo de Lis, le reĝo Karlo la 7-a ligis ŝin al la regno kaj al la nacio sed ĉar ŝi estis dediĉita al ĉasteco kaj malriĉeco, li ne donis ajnan terposedaĵon, pro kio la familio estis limigita al la nobela socio. La familianoj de Arko restis plebanoj pro tiuj cirkonstancoj[58].

Johana de Arko kaj ŝiaj samtempuloj[redakti | redakti fonton]

Blazono de la Universitato de Parizo

Johana de Arko iĝis tre populara dum sia vivo. La vojaĝo al Reims diskonigis ŝin ankaŭ eksterlande. Ŝi ekricevis leterojn pri teologiaj aferoj el diversaj regnoj. Oni demandis al ŝi pri kiu el la papoj, tiam konkurantaj, estis la vera, tial Johana alproksimiĝis al la ordenoj almozantaj. Ŝi estis unu el la multaj predikistoj de tiu epoko kiuj sin nomis rektaj senditoj de Dio. Eĉ se la celo de ŝia misio estis la restarigo de la trono de Francujo, la Pucelo partoprenis en la teologiaj diskutoj kaj debatoj. Le intereskonfliktoj ĉirkaŭ ŝi estis preter la politika rivaleco inter la angloj kaj la sekvantoj de la daŭfeno.[59]

Tamen, la Universitato de Parizo, kiu estis « plena je kreitaĵoj de la reĝo de Anglujo » ne vidis ŝin per bonaj okuloj, male al la teologoj de Poitiers, kiuj konsistis el parizaj universitatanoj ekzilitaj de la angloj, kaj same la ĉefepiskopo de Embrun, la episkopoj de Poitiers kaj de Maguelonne, Jean de Gerson (eksrektoro de la Universitato de Parizo), la Ĝenerala inkvizitoro de Tuluzo, kaj eĉ la inkvizitoro Jean Dupuy kiu ne vidis alian solvon por la problemoj ol « la restarigado de la reĝo en sia reĝlando aŭ la forpelo aŭ tretado tre justa de la obstinaj malamikoj ». Ĉi tiuj ekleziuloj, kaj aliaj subtenis la Pucelon.[60]

Por religia aŭtoritato kiu tiame estis la Sorbonne, la religia konduto de Johana de Arko estis pli grava ol la planoj rekonkeri la regnon, kaj la doktoroj de teologio de ĉi tiu institucio konisderis ŝin minaco kontraŭ ilia aŭtoritato, ĉefe pro la subteno al Johano de la rivaloj de la Universitato, kaj pro tio kion ĝi reprezentis en la interno de la eklezio en la lukto por la potenco.

Rolo en la Centjara Milito[redakti | redakti fonton]

Johana en la sieĝo de Orléans, pentraĵo de Jules Eugène Lenepveu, ĉ. 1886-1890.

Johana de Arko ne nur ne influis en la lasta fazo de la milito kiu finiĝis en 1453, sed ankaŭ ne ekzistas pruvoj pri la taktika kaj strategia rolo en ŝia kampanjo. Dunois parolas pri persono dotita je nedubebla saĝo kaj kapabla uzi la artilerion de tiu epoko. La heroaĵoj estas atribuitaj al ŝi eĉ se kelkaj bataloj estis solvitaj parte pro kuriozaj eventoj. Ŝi estis, sendube, tre karisma militestrino[17].

Sur geopolitka bazo, la franca reĝlando, eĉ se senigata de la nordo ĉe Luaro, ĝiaj rimedoj, homaj kaj materialaj, estis pli superaj ol tiuj de Anglujo, kvar fojojn malpli loĝata. La strategio de Karlo la 5-a, kiu uzis la tempon, evitante batalojn kaj sieĝojn, montris la limojn de la angla invado[61].

Tamen, antaŭ la interveno de Johana de Arko, la angloj ĝuis psikologian avantaĝon ege gravan pro diversaj kialoj:

  1. la reputacio je nevenkeblo de la anglaj trupoj;
  2. la traktato de Troyes kiu senheredigis la daŭfenon Karlo kaj dubigis la devenon de la reĝo Karlo la 6-a;
  3. la loĝantaro adaptita al tiuj vivkondiĉoj kaj cirkonstancoj;
  4. la alianco kun Burgonjo.

La nombra avantaĝo de la Franca reĝlando malmulte pezis. Tiu situacio igis ke en 1429 la dinamiko estus angla.

Johana sendube havas la meriton renversigi la psikologian avantaĝon favore al Francujo, altigante la spiriton de la trupoj kaj de la loĝantaro, legitimante kaj konsekrante la reĝon, kaj superante la anglojn. Karlo la 7-a havis la iniciaton repaciĝi kun la burgonjanoj, nepraĵo por la rekonkero de Parizo. Johana de Arko videble ne ŝatis la burgonajnojn pro ilia geografia proksimeco al la vilaĝo Domrémy kaj pro la konfrontoj okazintaj tie.

La virgeco[redakti | redakti fonton]

Hagiografia portreto de Johana de Arko.

Se « pucelo » tiuepoke nur signifis « knabinon » kaj ne specife « virgulinon [62] », Johana prezentiĝis por pruvi sian virgecon, laŭ la moroj de la epoko, por pruvi ke ŝi estis sendita de Dio kaj ne estis sorĉistino kaj klare aserti pri sia pureco, ne nur fizika sed ankaŭ montrante siajn politikajn kaj religiajn planojn. Tial, pruvi ŝian virgecon iĝis grava afero, pro la politikaj projektoj kiujn Johana volis entrepreni: restarigi la legitimecon de Karlo la 7-a kaj konsekri lin.

Dum du fojoj la virgeco de Johana estis konstatita de akuŝistinoj, en Poitiers en marto 1429, kaj ankaŭ en Rueno, la 13-an de januaro 1431. Pierre Cauchon (kiu bruligis ŝin) ordonis tiun duan ekzamenon por trovi akuzaĵon kontraŭ ŝi, sed vane.

Tamen, malfacilas scii kio okazis inter la juĝo kaj la «refalo en herezon», periodo kiam Johana estis akre mistraktita de la kaptintoj. Laŭ Martin Ladvenu, angla senjoro vane provis perforti ŝin en la prizono.

La aliaj puceloj[redakti | redakti fonton]

Jeanne d'Arc par P.A. Le Brun de Charmettes (L'Orléanide-1817).

Johana de Armuazo kaj Johana de Sermezo[redakti | redakti fonton]

Pluraj inoj prezentiĝis kiel Johana de Arko eskapinta el la flamoj. Plejparte, ilia falsaĵo estis tuj malkovrita, sed du inter ili parte sukcesis konvinki la samtempulojn ke ili vere estis Johana de Arko: Temas pri Johana de Armuazo kaj Johana de Sermezo, kiuj verŝajne estis la sama persono.

Laŭ malfrua fonto (trovita en 1686 en Metz), Johana de Armuazo aperis por la unua fojo la 20-an de majo 1436 en Metz kie ŝi renkontiĝis kun la du fratoj de Johana de Arko, kiuj rekonis ŝin kiel fratinon. Ne eblas determini ĉu ili vere kredis ke ŝi estis la fratino aŭ ne. Kiel ajn estis, Johana de Armuazo estis la plej serioza kazo.

En 1456, post la rehabilitiĝo de la Pucelo, Johana de Sermezo aperis en Anĵuo. Ŝi estis akuzita je ŝajnigado de la Pucelo de Orleano kaj portado de virvestaĵoj. Ŝi estis enprizonigita ĝis februaro 1458, kaj liberigita kondiĉe ke ŝi sin vestu dece. Post tiu dato ŝi malaperis el ĉiuj fontoj.

Rekonado de la Romkatolika Eklezio[redakti | redakti fonton]

Johana de Arko, de Rubens (1620)

La rehabilitiĝo : 1455-1456 en Toul[redakti | redakti fonton]

Kiam Karlo reprenis Ruenon, dua proceso ekiĝis pro peto de la patrino de Johana, kaj pro dekreto de la hispana papo Kaliksto la 3-a, (1456) la unua juĝo pro koruptado, kalumnio, fraŭdo kaj malico, danke al la laboro de Jean Brehal.[63] La papo ordonis al Thomas Basin, episkopo de Lisieux kaj konsilanto de Karlo la 7-a, profunde esplori la dokumentojn de la proceso de Johana de Arko. Ŝia memoro estis la jura kondiĉo por la rehabilitiga proceso.[64] Post registrado de la atestoj de multnombraj samtempuloj de Johana, de la skribistoj kaj de kelkaj juĝistoj, li deklaris ke la unua proceso kaj ties konkludoj estas nuligitaj, malplenaj, sen valoro kaj sekve li tute rehabilitigis Johanan kaj ŝian familion[65]. Li ankaŭ ordonis la starigadon de kruco por eternigi la memoron de la forpasinto en la loko mem kie ŝi mortis [65]. La plejparto de la juĝistoj de la unua proceso, inkluzive de la episkopo Cauchon, jam mortis en tiu tempo.[66].

Kanonizado[redakti | redakti fonton]

Johana de Arko iĝis kultata de multaj lokanoj kaj ŝia famo kiel sanktulino restis dum multaj jarcentoj ĝis la oficiala kanonizado de la Romkatolika Eklezio en la jaro 1920, kaj poste la papo Pio la 11-a proklamis ŝin sekundara sankta patronino[67] de Francio en 1922[68]. En pluraj preĝejoj de Francio troviĝas bildoj pri ŝi.

Johana de Arko en la kulturo[redakti | redakti fonton]

Jeanne d'Arc

Johana de Arko estas unu el la historiaj roluloj sur kiuj artistoj baziĝis por verkoj diverstipaj. Unu el la ekzemploj estas la muta filmeto pri ŝi en la komencaj jaroj de la kinarto. Johana vekas la atenton pro sia heroa vivo, kelkfoje tro mitigita aŭ konvertita en legendo, sed same ŝi estas inspiro por multaj verkistoj, filmistoj kaj aliaj.

Beletra uzo[redakti | redakti fonton]

Jam frue Johana de Arko estis prezentita en dramo kaj beletro; ĉefe ekde la fino de la 19-a jarcento ŝia vivo iĝis furora temo, kaj multaj verkoj diversĝenraj estis faritaj pri ŝi (ĉefe pro la patriotaj aŭ la religiaj aferoj), inter ili estis kelkaj valoraj, kiuj restis famaj, interalie:

Opero[redakti | redakti fonton]

Kino[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperanta literaturo: Johana 'd'Arko' – Pucelino de Francio. André Cherpillod. Courgenard, 1995, 56 paĝoj.

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ŝia nomo estis skribita plurmaniere, ĉefe ekde la duono de la 19a jarcento. Vidu Pernoud and Clin, pp. 220–221. Ŝi subskribis kiel "Jehanne" (vidu www.stjoan-center.com/Album/, partojn 47 kaj 49; tio ankaŭ videblas ĉe Pernoud kaj Clin).
  2. 2,0 2,1 Modernaj biografia resumoj ofte asertas la 6-an de januaro kiel naskiĝdaton de Johana. Fakte, ŝi kapablis nur estimi sian propran naskiĝdaton, same kiel ceteraj ŝiaj konatuloj. Tio estas normala proceduro en tiu tempo, kiam nur nobeluloj registris sian ekzaktan naskiĝon.[mankas fonto]
  3. 3,0 3,1 Andrew Ward (2005) Ŝablono:Imdb titolo
  4. John Aberth. From the Brink of the Apocalypse, Routledge, 2000 ISBN 0-415-92715-3, 9780415927154 p. 85
  5. DeVries, pp. 27–28.
  6. Charles VI. Alirita 9 March 2010.
  7. The Glorious Age of the Dukes of Burgundy. Alirita 9 March 2010.
  8. Jacques d'Arc (1380–1440) estis farmisto en Domremy kun la posteno dojeno — loka impostkolektanto kaj organizanto de vilaĝa defendado. Li edziĝis kun Isabelle de Vouthon (1387–1468), alnomata Romée, en 1405. Ceteraj gefiloj estis Jacquemin, Jean, Pierre kaj Catherine. Karlo la 7-a nobeligis la familion de Jacques kaj Isabelle je la 29a de decembro 1429; la Kamero de Kontoj registris tiun nobeligon la 20an de januaro 1430. Tio permesis al la familio ŝanĝi la nomon al du Lys.
  9. DeVries, pp. 15–19.
  10. Pernoud and Clin, p. 167.
  11. DeVries, p. 24.
  12. Condemnation trial, p. 37.[1]. Retrieved 23 March 2006.
  13. Pernoud and Clin, p. 221.
  14. Condemnation trial, pp. 58–59.[2]. Retrieved 23 March 2006.
  15. DeVries, pp. 37–40.
  16. Nullification trial testimony of Jean de Metz.[3]. Retrieved 12 February 2006.
  17. 17,0 17,1 Richey, p. 4.
  18. (2000)Joan of Arc: A Military Appreciation. Alirita 2011-07-10.
  19. Ses juges chercheront lui faire dire que ses visions eurent lieu à l’arbre aŭ fées au Bois Chenu, Bermont
  20. Vale, M.G.A., 'Charles VII', 1974, p. 55.
  21. 21,0 21,1 Franck Ferrand, Jeanne D'Arc, femme providentielle, dans « L'ombre d'un doute », 4 décembre 2011
  22. Marie-Véronique Clin, op. cité, p. 32
  23. Perroy, p. 283.
  24. Cette anecdote n'est mentionnée que dans la Chronique de la Pucelle de Guillaume Cousinot de Montreuil rédigée en 1467
  25. Marie Eve Scheffer, Jeanne D'Arc, femme providentielle, dans « L'ombre d'un doute », 4 décembre 2011
  26. Véronique Clin, op.cité, p. 73
  27. Alain Bournazel, Jeanne d’Arc (1412-1431), une passion française PUF, 2009, p. 52
  28. Cf. Henri Guillemin, Jeanne, dite Jeanne d'Arc, ed. Gallimard, p. 72
  29. DeVries, pp. 74–83
  30. DeVries, pp. 96–97.
  31. Nullification trial testimony of Jean, Duke of Alençon.[4]. Retrieved 12 February 2006.
  32. Marie-Véronique Clin, op. cité, p. 5
  33. DeVries, pp. 114–115.
  34. DeVries, pp. 122–126.
  35. Lucie-Smith, pp. 156–160.
  36. DeVries, p. 134.
  37. Philippe Contamine, Jeanne D'Arc, femme providentielle, dans « L'ombre d'un doute », 4 décembre 2011
  38. 38,0 38,1 Philippe Contamine, « Jeanne d’Arc, femme d’armes », La Fabrique de l'histoire, 1 février 2012
  39. These range from mild associations of intrigue to scholarly invective. For an impassioned statement see Gower, ch. 4.[5] (Accessed 12 February 2006) Milder examples are Pernoud and Clin, pp. 78–80; DeVries, p. 135; and Oliphant, ch. 6.[6]. Retrieved 12 February 2006.
  40. Perrinet Gressart, Jacques Faugeras, p.158
  41. DeVries, pp. 161–170.
  42. Page 176 dans Histoire de Normandie (1911) d'Armand Albert-Petit
  43. Marcel Gay, grand reporter à L'Est républicain et Patrice Gélinet, 2000 ans d'histoire sur France Inter, jeudi 13 septembre 2007.
  44. Philippe Contamine, « Le procès de Jeanne d’Arc », émission La Marche de l'histoire sur France Inter, février 2012
  45. "Joan of Arc, Saint". Encyclopædia Britannica. 2007. Encyclopædia Britannica Online Library Edition. 12 September 2007 <http://www.library.eb.com.ezproxy.ae.talonline.ca/eb/article-27055>.
  46. Judges' investigations 9 January – 26 March, ordinary trial 26 March – 24 May, recantation 24 May, relapse trial 28–29 May.
  47. Geoffroy Thérage, le bourreau de Jehanne.
  48. 48,0 48,1 Nullification trial testimony of Father Nicholas Bailly.[7]. Retrieved 12 February 2006.
  49. Il aurait déclaré à Isambard de la Pierre et Martin Ladvenu qu'il craignait pour son âme car il avait brûlé une sainte (Régine Pernoud. Vie et mort de Jeanne d'Arc - Les témoignages du procès de réhabilitation 1450 - 1456)
  50. « Le service de Médecine légale de l'UVSQ enquête sur l'authenticité des reliques attribuées à Jeanne d'Arc », UVSQ Mag, Le Journal de l'université de Versailles Saint-Quentin en Yvelines, n° 12, avril 2006.
  51. The retrial verdict later affirmed that Cauchon had no authority to try the case. See also Joan of Arc: Her Story, by Regine Pernoud and Marie-Veronique Clin, p. 108. The vice-inquisitor of France objected to the trial on jurisdictional grounds at its outset.
  52. Condemnation trial, pp. 36–37, 41–42, 48–49. Kontrolita la 1-an de septembro 2006.
  53. Pernoud and Clin, p. 112.
  54. Shaw, "Saint Joan". Penguin Classics; Reissue edition (2001). ISBN 0-14-043791-6
  55. Pernoud and Clin, p. 130.
  56. Condemnation trial, pp. 314–316.[8]. Retrieved 12 February 2006.
  57. Voir sur Wikisource les Lettres d'anoblissement accordées à Jehanne la Pucelle et à sa famille
  58. Pernoud, p. 233.
  59. DeVries, pp. 179–180.
  60. Nullification trial sentence rehabilitation.[9]. Kontrolita la 12-an de februaro 2006.
  61. Histoire de Jeanne d`Arc by P.A Le Brun de Charmettes-Tome1 Tome2 Tome3 Tome4
  62. Cf. Henri Guillemin, Jeanne dite Jeanne D'Arc, Gallimard, p. 64 : « Une pucelle (du latin puella, la jeune fille), dans l'usage courant, c'est une servante. »
  63. Pernoud and Clin, pp. 247–264.
  64. DeVries in "Fresh Verdicts on Joan of Arc", edited by Bonnie Wheeler, p. 3.
  65. 65,0 65,1 Voir sur Wikisource la Sentence de réhabilitation de Jehanne la Pucelle (7 juillet 1456).
  66. Déposition d'Aubert d'Ourches
  67. She is the most requested saint profile at Catholic.org.[10]. Kontrolita la 12-an de februaro 2006.
  68. Lettre apostolique Galliam, Ecclesiæ filiam primogenitam, pape Pie XI, 2 mars 1922

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Biografioj (angle kaj france)
Rakontitaj historioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.