Enguerrand de Monstrelet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Batalo de Azincourt de Enguerrand de Monstrelet, Kroniko de Francujo

Enguerrand de Monstrelet (n. ĉ. 1390 en Montrelet Pikardio - 20-an de julio 1453) estis franca kronisto de la Mezepoko. Li estas la aŭtoro de Kronikoj de Monstrelet farita por la Luksemburga dinastio, kiu rakontas la okazintaĵojn de 1400 ĝis 1444. Kiel kronikisto li prezentiĝas en la unua volumo de la Kronikoj kiel la posteulo de Jean Froissart.