Cambrai

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cambrai
(Kambrezo)

Speguliĝo de malnovaj fasadoj antaŭ la vendoplaco.
Speguliĝo de malnovaj fasadoj antaŭ la vendoplaco.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord
(subprefektejo)
Arondismento Cambrai (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro François-Xavier Villain
2008-2014
Poŝtkodo 59400
Kodo laŭ INSEE 59122
Retpaĝaro http://www.villedecambrai.com/
Demografio
Loĝantaro 32 594
2006
Loĝdenso 1 799 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°10′36″N 3°14′08″O  /  50.17667°N, 3.23556°O / 50.17667; 3.23556 (Cambrai)Koordinatoj: 50°10′36″N 3°14′08″O  /  50.17667°N, 3.23556°O / 50.17667; 3.23556 (Cambrai)
Alto De 41 al 101 m
Areo 18,12 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Cambrai-Position.png
v  d  r
Information icon.svg

Cambrai [kăbre] (aŭ nederlandlingve Kamerijk) estas mezgranda franca komunumo, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento.

Cambrai estas cetere la tradicia ĉefurbo de la malnova kaj natura regiono Cambraisis, en la franca departemento Nord. La urbo havas proksimume 33.000 loĝantojn, kiuj nomiĝas Cambrésiens.

Blazono

Enhavo

Geografio [redakti]

Cambrai estas la historia ĉefurbo de la natura regiono Cambrésis, kiu ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.

Historio [redakti]

Cambrai dum la Unua mondmilito

Ĝin konkeris Ludoviko la 14-a en la jaro 1676, de tiam ĝi estas parto de Francio.

La fama franca verkisto Fénelon fariĝis ĉefepikopo de Cambrai en 1695.

Lingvo [redakti]

La tradicia idiomo estas la pikarda franca dialekto, kiel ĉie preskaŭ tute malaperinta nun.

Kulturo kaj gastronomio [redakti]

Fama sukeraĵo, tie produktata de pli ol 170 jaroj, nomiĝas Bêtises de Cambrai (= stultaĵoj de Cambrai). La nomo devenas de tio, ke iutage sukeraĵmetilernanto eraris pretigante bombonojn, sed la rezulto ricevis tiom da furoro far la klientaro, ke oni plu produktis ĝin kaj nomis ĝin bêtises.

Lokaj famuloj [redakti]

Administrado [redakti]

Cambrai estas la ĉefurbo de la du kantonoj Cambrai-Est kaj Cambrai-Ouest. Tiuj kantonoj mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala urba TTT-ejo