Sankta Romia Imperio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Romia Imperio
Sacrum Romanum Imperium
Heiliges Römisches Reich
 Orientfranka imperio 8001806 Rejna Konfederacio 
Aŭstra imperio 
Prusio 

flago

blazono
geografio

Sankta Imperio en la jaroj 972–1032, en la tempo de sia plej granda gloro kaj floro
ĉefurbo:
neunueca
loĝantaro
latina, germana, ĉeĥa, itala kaj pluaj
ŝtata formacio
Reichstag
neunueca
estiĝo:
Karolo la Granda renovigis imperion en okcidento en la jaro 800
Oto la 1-a firmigis tiun ĉi formon
pereo:
pluraj membro-ŝtatoj de la Sankta Romia Imperio forlasas ĝin kaj formas la Rejnan Konfederacion, aliancon kun Napoleono, en 1806
antaŭaj ŝtatoj:
Orientfranka imperio Orientfranka imperio
sekvantulaj ŝtatoj:
Rejna Konfederacio Rejna Konfederacio
Aŭstra imperio Aŭstra imperio
Prusio Prusio

La Sankta Romia ImperioSankta Romia Regno, ekde ĉirkaŭ 1450 Sankta Romia imperio de Germana Nacieco (germane Heiliges Römisches Reich Deutscher Nation, latine Sacrum Romanum Imperium Nationis Germanicae), en Skandinavio ofte nomata "German-Romia Imperio", en Germanio mem "la unua" aŭ "malnova imperio" estis la plejparte ĝermana, okcidenteŭropa imperio kreita kiam la papo kronis Karolon la Grandan en la jaro 800. Post partigo inter liaj filoj, fondis la Sanktan Romian Imperion Oto la 1-a en 961. La Imperio ĉesis en 1806 pro premo de Napoleono, kiam la imperiestro Francisko la 2-a rezignis sian pozicion (iom kompensita per la fakto ke li estis, ekde 1804, imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio).

La imperiestroj estis elektitaj de 7 Princoj-elektistoj.

vidu artikolon: Princo-elektisto

La nomo esprimis la aserton de tiu imperio esti la heredanto de la siatempa Romia imperio; la saman aserton faris, ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, ankaŭ la Bizanca imperio. Ironie, neniu el tiuj du imperioj inkluzivis la urbon Romo mem, regata rekte de la papo kaj, dum la jaroj 756 ĝis 1870, ĉefurbo de la Eklezia ŝtato.

La imperio estis strukturo sufiĉe loza, precipe post 1648. Ĝi havis nek centran registaron, nek ĉefurbon, kaj Voltaire diris ke la "Sankta Romia imperio" estas "nek sankta, nek romia, nek imperio". Kvankam la reĝoj de la unuopaj germanaj landoj estis, oficiale, subuloj de la imperiestro (kiu estis samtempe reĝo de Aŭstrio), tio neniel malhelpis militojn inter, ekzemple, Prusio kaj Aŭstrio. Kiam Svedio dum la 17-a jarcento konkeris kelkajn nord-germanajn urbojn, tiuj urboj tamen ne eliris el la imperio; do ili havis duoblan jurisdikcion.

Vidu liston de la Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio.



[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.orteliusmaps.com/book/ort56.html
•  http://www.uni-muenster.de/FNZ-Online/recht/reich/unterpunkte/nation.htm
•  http://www.hoeckmann.de/deutschland/index.htm
•  http://www.dasheiligereich.de


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.