Henriko la Birdisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henriko la Birdisto
Reĝo de Orientfranka imperio
Persona informo
Henricus I Auceps
Naskiĝo ĉirkaŭ 876
en Memleben,  Orientfranka imperio
Morto 2-an de julio 936 (0936-07-02)
en Memleben,  Orientfranka imperio
Mortis per apopleksio vd
Tombo abatinejo Quedlinburg vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Orientfranka imperio vd
Familio
Dinastio Liudolfidoj vd
Patro Otto la 1-a de Saksio vd
Patrino Hedwiga de Babenberg vd
Gefratoj Oda de Saksio vd
Edz(in)o Matilda de Ringelheim • Hatheburg de Merseburg vd
Infanoj Hedwig de Saksio • Oto la 1-aGerberga de Saksio • Henriko la 1-a de Bavario • Bruno la 1-a de Kolonjo • Thankmar vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Heinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj ("Otto-idoj"). La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.

Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riade.[1]

Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ekzakta lokiĝo de la loko "Riade" aŭ "Riada" hodiaŭ ne plu konatas. Ĝi estis ĉe la kunfluo de du riveretoj ie en la teritorio de la hodiaŭa Saksio-Anhalto. Eblaj lokiĝoj estus aŭ Ritteburg, nun parto de la komunumo Kalbsrieth, kie la rivereto Helme enfluas pli larĝan rivereton Unstrut, aŭ alternative en Radewell, nun parto de la urbo Halle (Saale), kie la rivereto blanka Elster enfluas pli larĝan rivereton Saale (55 kilometrojn pli oriente ol la unua ebleco), aŭ Riethgen/Riedchen, nun parto de la komunumo Kindelbrück apud Weißensee, kie la rivereto schwarzenburgsche Helbe enfluas pli larĝan rivereton Unstrut (22 kilometrojn sudokcidente de la unua loko ĉe Kalbsrieth)