Unstrut
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Unstrut | |
|---|---|
rivera ponto apud Weischütz |
|
| Bazaj informoj | |
| Situo | Turingio kaj Saksio-Anhalto (Germanio) |
| Longeco | 129 km km |
| Fluo | |
| Fonto | apud Kefferhausen en la regiono Eichsfeld |
| Enfluejo | en la riveron Saale apud la urbo Naumburg |
| Geografio | |
| Urboj survojaj | Mühlhausen, Sömmerda kaj Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg |
La Unstrut - [prononco "Unŝtrut"] - estas rivero en la federaciaj landoj Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝi fontas en la regiono Eichsfeld en okcidenta Turingio. Post entute 192 kilometroj ĝi enfluas la riveron Saale. La plej grandaj urboj survojaj estas Mühlhausen, Sömmerda, Naumburg, krome la urbetoj Dingelstädt, Bad Langensalza, Artern, Roßleben, Nebra kaj Freyburg. La rivera valo estas parto de la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.
Etimologio [redakti]
La nomo devenas de la ĝermana vorto strödu (marĉa densa arbustejo), la ĝermana prefikso un- estas plifortigo (simile al la esperanta afikso -eg-). Ĉirkaŭ la jaro 575 la rivero nomatas Onestrudis, dum la 7-a jarcento Unestrude, kaj dum la jaro 994 Vnstruod.
Eksteraj ligiloj [redakti]
germanlingvaj paĝoj pri la bicikla vojo akompananta la riveron
informoj (same germanlinvaj) pri la rivero en la paĝaro "Blaues Band"

