Saale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saale
rivera valo apud Hof
rivero
Bazaj informoj
Situo en Bavario, Turingio, Saksio-Anhalto
Longeco 413 km
Fluo
Fonto apud Zell im Fichtelgebirge
- Alteco super marnivelo 728 m
Enfluejo apud Barby en la riveron Elbo
- Alteco 49,5 m
Altecodiferenco 679 m
Geografio
Trairataj urboj Jena, Halle (Saale), Hof (Saale), Saalfeld, Rudolstadt, Naumburg (Saale), Weißenfels, Merseburg, Bernburg (Saale)
Alfluantoj
- Dekstraj Weiße Elster
- Maldekstraj Ilm, Unstrut, Bode
vdr
la rivera fonto
la rivero en Bernburg
la fortikaĵoj Rudelsburg kaj Saaleck super la rivera bordo

La rivero Saale [prononco "Zale"] fluas tra la federaciaj landoj Bavario, Turingio kaj Saksio-Anhalto de Germanio, kaj fine enfluas la riveron Elbo. Per longeco de 413 kilometroj temas pri la dua plej longa enfluejo de la Elbo - la plej longa estas la rivero Vultavo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La rivero fontas en la mezalta montaro Fichtelgebirge en Supra Frankonio proksime de Zell, flanke de historia minejo deklive de la monto Waldstein. La fontejo estas kadrita per muro el krudaj rokaj blokoj el granito, kiuj metiĝis tien dum 1869. La areo estas protektita natura monumento, kaj komencoloko de bicikla vojo "Saale", kiu dum 427 kilometroj akompanas la riveron ĝis la Elbo.

Fluo[redakti | redakti fonton]

Dum la komencaj kilometroj inter Zell kaj Hof la rivero fluas relative malrapide. Poste la rivero pasas la mezaltan montaron Turingia Ardeza Montaro kaj tuŝas la urbojn Saalfeld, Rudolstadt kaj Jena.

En la meza parto la rivero estas plurfoje barita, la plej grandaj akvobaraĵoj estas kvinŝtupa kaskado kaj nomiĝas Bleiloch, Burgkhammer, Walsburg, Hohenwarte kaj Eichicht. Tiu akvobaraĵa kaskado estas la dua plej granda grupo de perakvaj energicentraloj de Germanio.

Proksime de la urbo Naumburg komenciĝas la lasta parto de la rivero. Ĝi kondukas tra malmonta pejzaĝo tra la urboj Weißenfels, Bad Dürrenberg, Merseburg, Halle (Saale), (sude de Halle situas ekologie valoraj apudriveraj herbejoj, ene de la urbo pluraj insuloj kaj rokoj, interalie la roko Giebichenstein kun samnoma historia fortikaĵa ruino). Post paso de Halle, la rivero pasas la krutajn riverbordajn deklivojn de la pejzaĝo Brachwitzer Alpen, la urbon Wettin, la porfirajn rokojn de Rothenburg kaj la urbon Bernburg (Saale).

Apud Barby la Saale enfluas la riveron Elbo.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj laŭlonge de la rivero[redakti | redakti fonton]

Urboj estas tajpitaj per grasaj literoj

ZellSparneckWeißdorf – Seulbitz – Förbau – Schwarzenbach an der Saale – Fattigau – OberkotzauHof – Brunnenthal – Saalenstein – Joditz – limo inter Bavario kaj TuringioHirschberg – Sparnberg – Rudolphstein – BlankenbergBlankensteinHarra – Saaldorf – Saalburg – Poeritzsch – Gräfenwarth – Burgk – Walsburg – Ziegenrück – Neidenberga – Hohenwarte – Eichicht – Kaulsdorf – Fischersdorf – Weischwitz – Reschwitz – Breternitz – Saalfeld – Schwarza – Volkstedt – Rudolstadt – Catharinau – Kolkwitz – Weißen – Uhlstädt – Rückersdorf – Zeutsch – Niederkrossen – OrlamündeFreienorlaGroßeutersdorfKleineutersdorfKahlaGroßpürschütz – Jägersdorf – Rothenstein – Maua – Lobeda – Jena – Zwätzen – Porstendorf – DornburgDorndorf-SteudnitzWichmarCamburg – Tümpling – Großheringen – Kleinheringen – limo inter Turingio kaj Saksio-Anhalto – Stendorf – Saaleck – Bad KösenNaumburg – Schellsitz – Eulau – GoseckLeißling – Lobitzsch – Uichteritz – Markweben – Weißenfels – Dehlitz – Schkortleben – Kleinkorbetha – GroßkorbethaOebles-SchlechtewitzWengelsdorfBad Dürrenberg – Kröllwitz – Leuna – Trebnitz – Merseburg – Meuschau – Freiimfelde – Schkopau – Korbetha – Hohenweiden – Rockendorf – Holleben – Halle – Kröllwitz – Lettin – Brachwitz – Schiepzig – Salzmünde – Pfützthal – Döblitz – Zaschwitz – WettinKloschwitz – Rumpin – Dobis – Friedeburg – Zickeritz – Rothenburg – Nelben – Gnölbzig – Trebnitz – AlslebenKönnern-Poplitz – Großwirschleben – PlötzkauGrönaBernburg – Dröbe – NienburgWedlitz – Damaschke Plan – Wispitz – Calbe – Trabitz – Groß Rosenburg – Werkleitz

Vidindaĵoj kaj historiaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la rivero kaj sia alfluo Unstrut situas la vinkultiva regiono Saale-Unstrut.

Laŭlonge de la rivero kondukiĝas la bicikla vojo Saale. Aparte en la supra kaj meza triono de la rivera fluo la bicikla vojo estas pejzaĝe tre alloga.

La rivera akvo pasas multajn historiajn fortikaĵojn kaj kastelojn, el kiuj multaj situas ĉe altaj kaj krutaj apudbordaj rokaj deklivoj - interalie menciindas kastelo Burgk, fortikaĵoj Heidecksburg kaj Leuchtenburg, la kasteloj de Dornburg, la fortikajoĵ Saaleck, Rudelsburg kaj Schönburg, la kasteloj Goseck kaj fine Neu-Augustusburg en Weißenfels.

Apud Merseburg planatas granda fervoja ponto, kiu finkonstruiĝos dum la jaro 2012 kaj tiam kun longo de pli ol 8 kilometroj estos la plej longa ponto de Germanio. Menciinda plia ponto estas piedira pendoponto apud la vilaĝoj Klein- kaj Großeutersdorf proksime de Jena. La tiel nomata "svingoponto", konstruita dum 1908, en sia speco estas unika en Eŭropo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]