Jena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo en Germanio. Por informoj pri vilaĝo en Rumanio, vidu la artikolon Jena (Gavojdia).
Jena
urbo
Bazarplaco
Bazarplaco
Bazarplaco
FlagoBlazono
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • urban district of Thuringia • "opcia komunumo" pri iuj sociaj servoj • urba komunumo de Germanio [+]

Oficiala nomo: Jena

Lando Germanio
Federacia landoTuringio
Historiaj regionoj

SituoJena
- alteco143 m ü. NHN [+]
- koordinatoj50° 56′ N, 11° 35′ O (mapo)50.92722222222211.586388888889Koordinatoj: 50° 56′ N, 11° 35′ O (mapo)

Areo114,29 km² (11 429 ha)

Loĝantaro106 915 (31.12.2012)
Denseco935,47 loĝ./km²

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMEST (UTC+2)
Poŝtkodo07751 [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Vidu situon de Jena kadre de Turingio
Vidu situon de Jena kadre de Turingio
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vidu situon de Jena kadre de Germanio
Vidu situon de Jena kadre de Germanio
DEC

Map
Jena

Vikimedia Komunejo:  Jena [+]
Retpaĝaro: www.jena.de
vdr

Jena [JEna] estas eksterdistrikta urbo kaj la dua plej granda urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. La bela urbo situas borde de la rivero Saale. Unuafoje menciita ĝi estis inter la jaroj 830 ĝis 850, kiel setlejo nomata Jani. Ekde 1230 ĝi havas la rangon de urbo. En la 18-a jarcento kaj 19-a jarcento Jena fariĝis grava spirita kaj kultura centro: Famuloj kiel ekz. Goethe (kiu forlasis la okcidentan germanion por veni tien), Schiller, Friedrich Schlegel, Novalis, Ludwig Tieck kaj Hegelo kontribuis al tiu ĉi reputacio.

Hodiaŭ, la loĝantaron de la urbo konsistigas ankaŭ la granda kvanto de pli ol 20000 studentoj de la Friedrich-Schiller-Universitato, kiu fondiĝis jam en la jaro 1558.

Botanika Ĝardeno de Jena

Grandan tradicion havas ankaŭ la optika industrio, por kiu la fizikisto Ernst Abbe evoluigis la teoriajn bazojn. En la jaro 1846 la mekanikisto Carl Zeiß fondis en Jena mekanikan metiejon, kaj kun la helpo de Abbe, kiu inventis novajn ilojn kaj manierojn de produktado, kaj la kemiisto Otto Schott, kiu evoluigis specialajn vitrojn, el modesta metiejo finfine fariĝis granda entrepreno.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Situo: 50° 56’ NO, 11° 35’ OR
Loĝantaro: proksimume 100.000
Alteco: averaĝe 160 metrojn super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj rilataj al Jena[redakti | redakti fonton]

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Enciklopedio de Esperanto la unua Esperanto-grupo en Jena estis fondita en la jaro 1905.

Nuntempe[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Jena

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.