Hejdelbergo

El Vikipedio
(Alidirektita el Heidelberg)
Saltu al: navigado, serĉo
Hejdelbergo
Hejdelbergo (Germanio)
DMS
Red pog.svg
HeidelbergStadtteile.png
Federacia lando Baden-Virtembergo
Urborajtoj -
Koordinatoj 49°25′00″N 8°44′00″O  /  49.416667°N, 8.733333°O / 49.416667; 8.733333 (Hejdelbergo)
Alto super la marnivelo 116 m
Areo 108,8 km2
Aŭtomobila kodo HD
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Hejdelbergo, germane Heidelberg [hAjdlberk], estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la dua mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantiko. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hejdelbergo.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Enhavo

[redakti] Vidindaĵoj

Hejdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca kastelo, (Kastelo de Heidelberg) kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.

Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.

[redakti] Universitato kaj fakaltlernejoj

  • Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hejdelbergo)
  • Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hejdelbergo)
  • Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
  • Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studadoj Hejdelbergo)

[redakti] Sciencaj Institutoj

  • Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
  • Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
  • Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
  • Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri Astronomio)
  • Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medika Esplorado).

[redakti] Entreprenoj de Hejdelbergo

[redakti] Ĝemelaj urboj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj