Suprasoraba lingvo
| Suprasoraba | ||
| Hornjoserbšćina | ||
| Parolata en | Germanio | |
| Regiono | Supra Luzacio | |
| Parolantoj | 55.000 (??) | |
| Skribo | Latina alfabeto | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Hindeŭropa |
||
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Supra Luzacio (Saksio/Germanio) | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | hsb | |
| SIL | hsb | |
| Vikipedio | ||
La suprasoraba lingvo estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en orienta Germanio ĉirkaŭ la urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda. Ĉi tiu lingvo estas parenca al la malsuprasoraba, ĉeĥa, pola kaj kaŝuba lingvoj. Kiel slava lingvo la suprasoraba apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.
Ĝi estas la varianto de la Soraba lingvo en la regiono de la urbo Bautzen. Ĝi estas plejparte parolata en Supra Luzacio.
Enhavo |
Alfabeto [redakti]
La suprasoraba lingvo estas skribata en varianto de la latina alfabeto kun la sekvaj aldonaj literoj: č [tʃ], ć, dź, ě, ł [w], ń, ó, ř, š [ʃ], ž [ʒ].
Pli pri la alfabeto troviĝas en la artikolo soraba alfabeto.
Gramatiko [redakti]
La suprasoraba lingvo havas 7 kazojn kaj 3 gramatikajn numerojn, krom singularo kaj pluralo ankaŭ dualon.
Apartaĵoj [redakti]
Ĝia plej grava trajto, kiu distingas ĝin de la malsuprasoraba lingvo estas la ŝanĝiĝo de g al h, kiel ekz. hłowa "kapo" (k-u malsuprasorabe głowa).
Eksteraj ligiloj [redakti]
Vortaroj [redakti]
- Suprasoraba-germana ortografia vortaro (hsb.), (ger.)
- Germana-suprasoraba ortografia vortaro (ger.), (hsb.)
- Wortschatz.de (angl.)
- Lingvopraktikaj kontribuoj kaj ekzercoj (hsb.)
- Parolturnoj, faka terminologio, leksikaj ekzercoj (hsb.)