Serba lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Serba (Germanio) estas komunumo en distrikto Saale-Holzland-Kreis en Turingio en Germanio.


Serba (Srpski, )
Parolata en Serbio, Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio k.a.
Denaskaj parolantoj ĉ. 17 milionoj
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa

Slava

Suda slava
Serba

Oficiala lingvo en Serbio kaj Montenegro, Bosnio kaj Hercegovino (regione)
Skribo Cirila alfabeto, Latina alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sr
  ISO 639-2
    Bibliografia scc
    Terminologia srp
  SIL SRC

Serba lingvo (kodo laŭ ISO 639: scc/srp, sr) estas normigita versio de la serbokroata dialektaro. Ĝi estas oficiala lingvo en Serbio kaj Montenegro kaj en Bosnio kaj Hercegovino. Normale ĝi estas skribata per cirila alfabeto kaj latina alfabeto.

Enhavo

[redaktu] Parencaj lingvoj

La serba lingvo tre parencas al la kroata kaj bosnia lingvoj. La parenco al la ceteraj slavaj lingvoj estas malpli granda.

La plej parto de serboj parolas la serban lingvon, membro de la familio de la sudaj slavaj lingvoj. Krom la fakto, ke la serba identeco estas pli malpli ligita al la serba lingvo mem, se oni kromigas la fakton, ke de la serboj estas uzataj alterne ambaŭ kaj la cirila alfabeto kaj la latina alfabeto, la serba estas tre simila al la kroata kaj multaj fakuloj (ĉefe antaŭ la disigo de Jugoslavio) konsideris ambaŭ kiel du variantoj de komuna lingvo serbo-kroata.

[redaktu] Variaĵoj de la serba lingvo

La serba lingvo ekzistas en du iom malsame prononcataj variaĵoj.

Ekzistas kelkaj variantoj de la serba; la plej komune parolata en Serbio estas la varianto ekava. La varianto iekava, parolata de la serboj de Montenegro, de Bosnio-Hercegovino kaj de Kroatio, diferenciĝas nur pro la prononco de kelkaj vokaloj (ekxemple lakto oni diras mleko en serba ekava kaj mlijeko en serba iekava). Krome ekzistas kelkaj regionaj diferencoj ĉe la nivelo de la prononco kaj de la uzo de kelkaj vortoj. La plej antikvaj formoj de serba estas la malnova serba kaj la ruso-serba, versio de la slavona lingvo, la liturgia lingvo de la slavaj ortodoksaj eklezioj.

[redaktu] Cirilaj kaj latinaj literoj en la serba skribo

А а Б б В в Г г Д д Ђ ђ Е е Ж ж З з И и Ј ј К к Л л Љ  љ  М м
A a B b V v G g D d Đ đ E e Ž ž Z z I i J j K k L l Lj lj M m
Н н Њ  њ  О о П п Р р С с Т т Ћ ћ У у Ф ф Х х Ц ц Ч ч Џ  џ  Ш ш
N n Nj Nj O o P p R r S s T t Ć ć U u F f H h C c Č č Dž dž Š š

[redaktu] Aliaĵoj

Kelkaj membroj de la serba diasporo ne parolas la lingvon, sed pluestas konsiderataj kiel serboj laŭ la origino.

Inter la neserboj kiuj studis la serban, oni trovas elstarajn gravulojn kiel Johann Wolfgang von GoetheJ. R. R. Tolkien.

vidu: cirila alfabeto


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.sanu.ac.yu/ciril/Instituti/srpski.htm
•  http://www.rastko.org.yu/isk/pivic-standard_language.html
•  http://www.slavicnet.com
•  http://www.krstarica.com/dictionary


Slava lingvaro
Okcidentslavaj: ĉeĥo-slovakaj (ĉeĥa lingvo | slovaka lingvo | knaana lingvo) | soraba lingvo (suprasoraba lingvo | malsuprasoraba lingvo) | leĥikaj lingvoj (pola lingvo | pomoria lingvo (kaŝuba lingvo | slovena lingvo) | polaba lingvo)
Sudslavaj: okcidentaj slavaj lingvoj (serbokroata lingvo (kroata lingvo | serba lingvo | bosnia lingvo | montenegra lingvo) | slovena lingvo) | orientaj sudslavaj lingvoj (makedona lingvo | bulgara lingvo | malnovslava lingvo)
Orientslavaj: belorusa lingvo | ukraina lingvo | rutena lingvo† | rusina lingvo | rusa lingvo