Makedona lingvo
| makedona | ||
| Македонски | ||
| Mapo de landoj kun makedonparolantoj en la mondo. (alklalku la bildon por klarigoj) | ||
| Parolata en | ||
| Denaskaj parolantoj | >1,5 milionoj | |
| Skribo | Cirila skribo | |
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | Agnoskita kiel minoritata lingvo en |
|
| Reguligita de | Институт за македонски јазик „Крсте Мисирков“, Instituto por la Makedona lingvo "Krste Misirkov" | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | mk | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | mac | |
| Terminologia | mkd | |
| SIL | MAC | |
| Vikipedio | ||
La Makedona lingvo (Македонски), ankaŭ makedona lingva normo aŭ makedona literatura normo estas sudslava lingvo aŭ unu el la triaj lingvaj normoj de la bulgara, la tiel nomata makedona lingva normo. Ĝi apartenas al la hindeŭropa lingvaro kaj estas parolata de pli ol 1,5 milionoj da parolantoj en Makedonio, Bulgario, Grekio kaj Albanio, kaj en landoj kun makedone parolantaj enmigrintoj, kiel Serbio. Ĝia ISO-kodo estas mk. Ekzistas Vikipedio en la makedona lingvo.
Laŭ la konstitucio de Respubliko Makedonio, tiu estas la oficiala lingvo de la lando, sed ĝi ne estas agnoskita de la Instituto por la Bulgara Lingvo ĉe la Bulgara Akademio de la Sciencoj. Dum oficialaj kontaktoj inter delegatoj de Makedonio kaj tiaj de Bulgario kaj Grekio, la lastaj ne agnoskas la makedonan kiel memstaran lingvon. La makedona estas skribata per cirila alfabeto kun tri propraj literoj: ѓ, ќ kaj ѕ.
La moderna makedona nepre ne estas identa je la klasikepoka makedona lingvo, ankaŭ hindeŭropa lingvo kiun ni konas nur el kelkaj propraj nomoj kaj simile, kaj estis plej verŝajne tre parenca al la greka.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pri Makedona lingvo en Ethnologue (angle)
- Ekzemploteskto en language-museum kun angla traduko
- Lengua Macedonia (historio, priskribo, mapoj) en Promotora Española de Lingüística (hispane)
- Lingva Mapo de Sudorienta Eŭropo (angle, france)
- Elstara artikolo pri la makedona en la "Enciklopedio de la eŭropa oriento" de la universitato de Klaŭdiforumo. germane
- Lingva Mapo de Balkanoj (hispane)
- Serĉrezultoj de Rosetta Project