Slava lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Slava lingvaro
Mapo
Bazaj informoj
Parolata en orienta, suda, kaj norda eŭropo.
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa
 Baltslava
  Slava
Pralingvo Praslava lingvo
Pliaj trajtoj
Skribo Cirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
v  d  r
Information icon.svg

La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, kroata, bosnia, montenegra, serba, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute dum 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.

Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La slava lingvaro povas esti klasifikata laŭ la sekva skemo. Krome ĝi parencas al la balta lingvaro.

Ĝenerala klasifiko de la Balto-slava lingvaro
Baltaj lingvoj
Slavaj lingvoj
balta

praprusa



kurona



latva



litova



slava
Okcidenta slava

ĉeĥa



slovaka



pola



soraba



Suda slava lingvaro

kroata



bosnia



montenegra



serba



slovena



bulgara



makedona



Orienta slava lingvaro

rusa



ukraina



belorusa






Etnoj de la grupo Kvanto
Okcidenta subgrupo
Poloj 50.000.000
Ĉeĥoj 10.380.000
Slovakoj 4.500.000
Soraboj 100.000
Orienta subgrupo
Rusoj 146.500.000
Ukrainoj 46.000.000
Belorusoj 8.000.000
Suda subgrupo
Slovenoj 2.300.000
Kroatoj 6.250.000
Bosnianoj 1.800.000
Serboj 7.400.000
Montenegranoj 600.000
Makedona 1.770.000
Bulgaroj 8.450.000

Belorusoj[redakti | redakti fonton]

Bosnianoj (Bosniaj islamuloj)[redakti | redakti fonton]

  • Nomo: [m] musulmane, bosanci, bošnjaci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] боснийцы (bosnijcy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Bosnio kaj Hercegovino. Kvanto: 1,8 mln (1992). Ili loĝas ankaŭ en Jugoslavio (220 mil), Kroatio (14 mil), Turkio (30 mil), Usono (30 mil). Totala kvanto: 2,1 mln. Bosnianoj estas loĝantoj (precipe serboj kaj kroatoj) de historiaj regionoj Bosnio kaj Hercegovino, kiuj akceptis islamon dum osmana regado.
  • Lingvo: bosnia.
  • Kredantoj: muzulmanoj-sunaistoj.

Bulgaroj[redakti | redakti fonton]

  • Nomo: [m] Българи (Bălgari); [f] Bulgares; [r] болгары (bolgari)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Bulgario (7,85 mln). Ili loĝas ankaŭ en Ukrainio (234 mil), Moldavio (88 mil), Rusia Federacio (32,8 mil) kaj aliaj landoj. Totala kvanto: 8,45 mln (1992).
  • Lingvo: bulgara.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj, parto: muzulmanoj-sunaistoj.

Ĉeĥoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Češi; [f] Tcheques; [r] чехи (čechi)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉeĥio (9,55 mln, 1992). Totala kvanto: 10,38 mln
  • Lingvo: ĉeĥa.
  • Kredantoj: precipe katolikoj, estas ankaŭ protestantoj.

Kaŝuboj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Kaszëbi; [f] Kachoubes; [r] кашубы (kašuby)
  • Etnografia grupo de poloj, loĝas en ĉemara parto de Pollando.
  • Lingvo: kaŝuba.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Kroatoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Hrvati; [f] Croates; [r] хорваты (chorvaty)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Kroatio (4,4 mln). Bosnio kaj Hercegovino (630 mil), ili loĝas ankaŭ en Serbio (100 mil), .... Totala kvanto: 6,21 mln (1995).
  • Lingvo: kroata.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Makedonoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Македонци (Makedonci); [f] Macedoniens; [r] македонцы (makedoncy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Makedonio. Totala kvanto: 1,77 mln (1992), inter ili en Makedonio 1,63 mln
  • Lingvo: makedona (makedona-bulgara).
  • Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ muzulmanoj-sunaistoj.

Montenegranoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Црногорци (Crnogorci); [f] Montenegrins; [r] черногорцы (ĉernogorcy)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Montenegro (460 mil); en Serbio 140 mil (1992). Ili loĝas ankaŭ en Usono kaj Albanio. Totala kvanto: 620 mil.
  • Ili parolas en ŝtokava dialekto de la montenegro.
  • Kredantoj: precipe ortodoksuloj.

Poloj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Polacy; [f] Polonais; [r] поляки (poljaki)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Pollando (pli ol 37,75 mln). Totala kvanto: 50 mln (2006), inter ili en Usono 3.8 mln, Francio 300 mil, Rusia Federacio 94,6 mil, Ukrainio 219,2 mil, Litovio 258 mil, Belorusio 417,7 mil. Kelkaj etnografiaj grupoj (kaŝuboj, mazuroj ka.) konservis specifojn de la lingvo kaj kulturo.
  • Lingvo: pola.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.

Rusoj[redakti | redakti fonton]

    • KOZAKOJ. Nomo: [f] Cosaques; [r] казаки (kazaki) - etnogrupo en konsisto de rusa kaj aliaj popoloj. Totala kvanto: en Rusia Federacio ĉ. 5 mln. Lingvo: rusa, estas disvastigita dulingvismo. Kredantoj: ortodoksuloj, estas ankaŭ reprezentantoj de aliaj konfesoj.

Serboj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Srbi; [f] Serbes; [r] сербы (serby)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Serbio kaj Unia Respubliko Serbio. Totala kvanto: 7,4 mln, inter ili en Serbio pli ol 6,7 mln (1992).
  • Lingvo: serba.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

Slovakoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Slováci; [f] Slovaques; [r] словаки (slovaki)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Slovakio. Kvanto: 5,6 mln, inter ili en Slovakio ĉ. 4,5 mln (1992).
  • Lingvo: slovaka.
  • Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj uniatoj.

Slovenoj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Slovenci; [f] Slovenes; [r] словенцы (slovency)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Slovenio. Kvanto: 2,3 mln (1992), inter ili en Slovenio 1,7 mln
  • Lingvo: slovena.
  • Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ protestantoj kaj ortodoksuloj.

Soraboj[redakti | redakti fonton]

  • Nomoj: [m] Lusace en Germanio [f] Sorabes de Lusace;(lužickije serby, sorby, vendy)
  • Popolo en Germanio, Luzacio, 100 mil (1992).
  • Lingvo: soraba.
  • Kredantoj: precipe luteranoj, estas ankaŭ katolikoj.
  • 1 en supra soraba lingvo
  • 2 en malsupra soraba lingvo

Ukrainoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]