Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Canada
Kanado
Flago de Kanado
(Detaloj)
Blazono de Kanado
(Detaloj)
Nacia himno: O Canada
Ho Kanado
Nacia devizo: A Mari Usque Ad Mare
De maro al maro
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Otavo
Oficiala(j) lingvo(j) angla
franca
Ĉefa(j) lingvo(j) inuinaktuna
kria
ĉipevajana
gviĉina
Plej ofta(j) religio(j) kristanismo
Areo
 % de akvo
9.984.670 km²
8,92%
Loĝantaro 33.351.000 (2008)
Loĝdenso 3,2/km²
Horzono UTC-3.5 al -8

UTC-2.5 al -7 (somere)

Interreta domajno .ca
Landokodo CA
Telefona kodo 1
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Elizabeto la 2-a (reĝino)
David Johnston (guberniestro ĝenerala)
Ĉefministro Stephen Harper
Nacia tago 1-a de julio
Sendependiĝo disde Britio 1-a de julio 1867
Ekonomio
Valuto dolaro (CAD)
MEP laŭ 2007
– suma $1,274 duiliono
– pokapa $ 38.200
Esperanto-movado
Landa E-asocio Kanada Esperanto-Asocio
v  d  r
Information icon.svg

Kanado (angle kaj france: Canada) estas la plej norda lando en Nordameriko. La lando etendiĝas inter la Atlantika Oceano en la oriento kaj la Pacifika Oceano en la okcidento, kaj havas landlimon kun Usono sude kaj nordokcidente (Alasko). Kanado ankaŭ atingas la Arktan Oceanon en la nordo kie la teritoriaj pretedentoj etendas ĝis la Norda Poluso.

Post Rusio, Kanado estas la dua plej granda lando laŭ tuta areo. Tamen ĝia popoldenseco estas tre malforta (po 3 homoj en kvadrata kilometro), tiel ke entute estas nur 32 milionoj da loĝantoj. Kvankam Kanado havas pli grandan geografian areon ol la najbara Usono, ĝi nur havas unu naŭonon de la popolkvanto.

Kanado estas necentra federacio de 10 provincoj kaj 3 teritorioj kuniĝintaj laŭ proceso nomata konfederiĝo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nomiĝo de Kanado.

La nomo "Kanado" (elparolata [kænədə] en la angla de Kanado, [kanadα] en la franca de Kebekio) venas el irokeza vorto kun signifo "vilaĝo". En 1535 loĝantoj de la regiono kie nun estas la urbo Kebeko uzis la vorton gvidante la esploriston Jacques Cartier al la vilaĝo Stadacona.[1] Cartier uzis la vorton 'Canada' por priskribi ne nur tiun vilaĝon sed la tutan regionon regatan de Donnacona, tribestro ĉe Stadacona. Ĝis 1545, eŭropaj libroj kaj mapoj uzis la nomon Canada priskribante ĉi tiun regionon.[2]

La franca kolonio Kanado (Nova Francio) estis tiu parto de Nova Francio laŭlonge de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj la nordaj bordoj de la Grandaj Lagoj. Poste oni dividis ĝin por formi du britajn koloniojn, kiuj havis la nomojn Supra Kanado kaj Malsupra Kanado ĝis ilia unuigo kiel la brita Provinco Kanado en 1841. Je konfederiĝo en 1867, oni adoptis la nomon Kanado por la tuta lando, kiun oni ankaŭ ofte nomis Dominio Kanado ĝis la 1950-aj jaroj. Iom post iom, dum Kanado asertis sian politikan aŭtonomecon de Britio, la federacia registaro simple uzis la nomon Kanado sur leĝaj dokumentoj kaj traktatoj. La Kanada Akto 1982 mencias nur "Canada" kiu sekve estas la sola laŭleĝa nomo de la lando. Ĉi tio respeguliĝis en 1982 per la renomigo de la nacia festotago de Dominia Tago al Kanada Tago.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Historio de Kanado
Vikingoj

Kanadon, kie loĝis indiĝenaj popoloj (kiu oni nomas la Unuaj Nacioj en Kanado) dum ĉirkaŭ 10 000 jaroj, unue vizitis Eŭropanoj ĉirkaŭ 1000 kiam Vikingoj nelonge koloniumis ĉe L'Anse aŭ Meadows en Novlando.

Britaj pretendoj en nuna Kanado komenciĝis kun la vojaĝo de Giovanni Caboto al Novlando en 1497. Francaj pretendoj komenciĝis per la esploroj de Jacques Cartier (1534) kaj Samuel de Champlain (1603). La unuaj eŭropaj koloniantoj en Kanado estis francoj en la nunaj Kanadaj Marprovincoj - la tiel-nomataj Akadianoj. Pli solida eŭropa ĉeesto estiĝis en la 16-a kaj 17-a jarcento kiam la Francoj koloniumis tie, laŭ la Sankt-Laŭrenco. Champlain nomis sian teritorion Nova Francio.

Britaj kolonioj stariĝis en la Atlantika kaj Hudsongolfa marbordoj. Pro la pligrandiĝo de la du koloniaroj, Britio kaj Francio ekluktis por Nordameriko inter 1689 kaj 1763 (la Francaj kaj Indianaj Militoj). Francio perdis pli kaj pli da teritorio al Britio, cedante la Novskotian duoninsulon en la Traktado de Utreĥto (1713) kaj la ceteran Novan Francion en la Traktado de Parizo (1763).

Post la Usona Milito de Sendependeco, multaj lojalistoj de la Unuiĝinta Imperio transloĝis al Brita Nordameriko — tiam konsistanta el la apartaj kolonioj de Novlando, Nov-Skotio (kiu ampleksis nunan Nov-Skotion kaj Nov-Brunsvikon), Kebekio (kiu ampleksis nunan sudan Kebekion kaj Ontarion), kaj Insulo de Princo Eduardo. Por loĝigi la lojalistojn, Britio kreis la kolonion de Nov-Brunsviko el parto de Nov-Skotio en 1784, kaj dividis Kebekion en Supra Kanado kaj Malsupra Kanado per la Konstitucia Akto de 1791.

La Milito de 1812 komenciĝis kiam Usono atakis britajn fortojn en Kanado por malpliigi ilian regon de Nordameriko kaj la Atlantiko. En Aprilo 1813, usonaj trupoj bruligis Jorkon (nunan Toronton). La britoj venĝis sin per la bruligo de Vaŝingtono en surpriza atako en 1814. La Traktato de Gento estis subskribata en decembro 1814.

La Ribeloj de 1837-1838 en Supra kaj Malsupra Kanado serĉis respondecan registaron; ili aparte fortis en Malsupra Kanado (nuna Kebekio) en la Ribelo de la Patriotoj. Post tiuj, Britio unuigis la Kanadojn en la Provinco Kanado per la Akto de Unuiĝo (1840) en senfrukta klopodo asimili la franckanadanojn. Post kiam Usono konsentis pri la 49-a paralelo norda kiel landlimo inter la Usona kaj Britnordamerika okcidento, la brita registaro kreis la koloniojn de Nova Kaledonio (1848) kaj Vankuvera Insulo (1849) kiuj kuniĝis en 1866 kiel Brita Kolumbio.

Parte pro timo de usona forto, la kolonioj de Nov-Brunsviko kaj Nov-Skotio konsentis kuniĝi kun la Provinco Kanado. La 1-an de julio 1867, Britio enleĝigis la Akton pri Brita Nordameriko, kunigante la tri koloniojn en la nova, iom sinreganta Dominio Kanado, kun kvar provincoj:

  1. Ontario (antaŭa Supra Kanado; Kanado Okcidenta en Provinco Kanado);
  2. Kebekio (antaŭa Malsupra Kanado; Kanado Orienta en Provinco Kanado);
  3. Nov-Brunsviko;
  4. Nov-Skotio.

La termino Kanada konfederiĝo estas uzata por tiu unuiga proceso kaj ofte por la sekva federacio.

Aliaj Britaj kolonioj kaj territorioj baldaŭ aliĝis al la Konfederiĝo. En 1870, Kanado ekregis la vastegan Rupertlandon, la antaŭan monopoliejon de la Kompanio de la Hudsona Golfo, proksimume 2/3 de la areo de moderna Kanado; tri modernaj provincoj, multe de la teritorio de aliaj tri, kaj la tri teritorioj konsistas el ĉi tiu regiono. La kolonioj de la Insulo de Princo Eduardo kaj Brita Kolumbio aliĝis en 1871. En 1880, Kanado havis en si la tuton de sia nuna area krom Novlando kaj Labradoro (aliĝis en 1949).

Plena rego super la aferoj de la Dominio venis oficiale en 1931 per la Statuto de Westminster, laŭ kiu aktoj de la Brita Parlamento ne plu aplikiĝis al Kanado sen ties konsento; kaj en 1982 per la patrolandigo de la Konstitucio de Kanado. Kanado ankaŭ distingiĝis per sia partopreno en la dua mondmilito.

En la dua duono de la 20-a jarcento, multaj civitanoj de la plejmulte france parolanta provinco Kebekio petis sendependecon per du referendoj: 1980 kaj 1995. En ambaŭ la disiĝistoj malvenkis, 60% kaj 50.6% voĉdonante kontraŭ.

La historio de eŭropa kontakto kun la indiĝenoj de Kanado ne estas tiom sanga kiel en Usono kaj pli sude; grava ekonomiaĵo en frua Kanado estis la tiel-nomita "Indiana komerco" por peltoj. Multaj traktatoj subskribiĝis inter la indiĝenoj kaj la eŭropanoj. Tamen ekde la 19-a jarcento mistraktado kaj malrespekto de la traktatoj pliiĝis. Nun la indiĝenoj — la membroj de la Unuaj Nacioj (indianoj), inuitoj, kaj metisoj (prafiloj de koloniistoj kaj unuaj nacioj) — pli kaj pli postulas reparojn kaj respekton de la traktatoj. Unu el la plej gravaj decidoj tiucele estis la konkludo de landpretenda konsento kun la inuitoj de norda Kanado per la kreo de la teritorio Nunavuto, inuita hejmlando kaj la sola memreganta indiĝena teritorio en Ameriko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Geografio de Kanado
satelita mapo de Kanado

Kanado okupas la nordan duonon (41%) de Nordameriko. Ĝin limas sude Usono kaj nordokcidente Alasko. Apud la suda bordo de Novlando troviĝas Sankta-Piero kaj Mikelono, transmara komunumo de Francio. Kanado atingas la Atlantikan Oceanon oriente kaj la Pacifikan Oceanon okcidente, de kiu oni prenas la landan devizon. Norde estas la Arkta Oceano, kun Gronlando nordoriente. Depost 1925, Kanado pretendas la sektoron de la Arkto inter 60 gradoj kaj 141 gradoj de okcidenta longitudo, kvankam ĉi tiu pretendo ne estas universe agnoskata. La plej norda urb(et)o en Kanado kaj la mondo estas Alerto, stacio de la Kanadaj Fortoj je la norda punto de la insulo Ellesmere, nur 834 kilometrojn for de la poluso.

Kvankam Kanado estas la due plej granda lando post Rusio, multe de tiu teritorio estas arkta, kaj do ĝi nur havas la kvare plej multa kultivebla lando post Rusio, Ĉinio, kaj Usono. La popoldenseco de 3.5 homoj/kvadratkilometro estas inter la plej malaltaj en la mondo; kvankam pli granda ol Usono, Kanado nur havas la naŭonon de ties popolo. 80% de kanadanoj vivas ene de 200 kilometroj de la suda landlimo.

La plej popolhava regiono estas la Valo de la Grandaj Lagoj kaj de la Rivero Sankt-Laŭrenco en la okcidento. Norde de tiu regiono estas la vasta Laŭrenca tabulo, roka zono balaita de la lasta glacia epoko, kiu punktigis la mineralriĉan landon per lagoj kaj riveroj de kiuj 60% en la mondo estas en Kanado. La Laŭrenca tabulo ĉirkaŭiras la vastan Hudsonan Golfon, de Granda Ursa Lago en la Nordokcidentaj Teritorioj ĝis la Atlantika marbordo de Labradoro.

La insulo Novlando, la plej orienta parto de Nordameriko krom Gronlando, estas je la buŝo de Sankt-Laŭrenca Golfo, la plej granda estuaro de la mondo. La Kanadaj Marprovincoj eltendiĝas sude de Kebekio. Nov-Brunsvikon kaj Nov-Skotion disigas la Golfo de Fundy, kie okazas la plej altaj tajdoj de la mondo. La Insulo de Princo Eduardo en la Golfo Sankt-Laŭrenco estas la plej malgranda kanada provinco.

Okcidente de Ontario, la vastaj, ebenaj Kanadaj Prerioj eltendiĝas ĝis la Rok-Montaro kiu apartigas ilin de Brita Kolumbio.

La vegetaĵaro de norda Kanado laŭgradiĝas de konifera arbaro al tundro ĝis la arkta dezerto en la fora nordo. Norde de la kontinenta Nordkanado troviĝas la vasta Arkta Insularo, kiu enhavas kelkajn el la plej grandaj insuloj de la mondo.

Kanado reputacias je malvarmegeco, sed la tuta lando spertas kvar malsamajn sezonojn. Multe el la lando riskas je severaj vintroj, kun neĝoŝtormoj kaj glaciŝtormoj. En norda Kanado temperaturoj atingas -50 celsiuse, kaj eĉ en suda Kanado la temperaturo ofte atingas -20 aŭ -30. Tamen marborda Brita Kolumbio estas escepto, kun multe pli milda klimato. Someroj estas sufiĉe varmaj, de 20 gradoj en la marbordoj ĝis 30 gradoj en centra Kanado.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Kanado.

Ŝtatestro[redakti | redakti fonton]

Elizabeto la 2-a, Reĝino

Kanado estas federacio sub sistemo de parlamenta demokratio, kaj ankaŭ estas konstitucia monarkio. Ĝia ŝtatestro kaj suverenulo estas la monarko de la Unuiĝinta Reĝlando, aktuale la reĝino Elizabeto la 2-a, kun la titolo Reĝino de Kanado.

La taskoj de la ŝtatestro estas plenumitaj en la nomo de la Reĝino fare de la Guberniestro Ĝenerala de Kanado, kutime emerita politikisto aŭ alia publikulo nomita de la Reĝino laŭ la rekomendo de la Ĉefministro. La Guberniestro ĝenerala estas senpartia figuro kies simbolaj kaj formalaj roloj inkluzivas doni Reĝan Konsenton al leĝaj proponataj de la Ĉambro de Deputitoj kaj la Senato, oficiale bonvenigi fremdajn ambasadorojn, eldiri la Diskurson de la Trono, subskribi ŝtatajn dokumentojn, apogi kanadan unuecon kaj identecon, malfermi kaj fermi sesiojn de parlamento, kaj dissolvi parlamenton por balotado. La aktuala Guberniestro ĝenerala estas David Johnston.


Parlamenta monteto en Ottawa

Guberniestro kaj parlamento[redakti | redakti fonton]

La Reĝino kaj ŝia reprezentanto, la Guberniestro ĝenerala, estas ĉefe figuruloj, kun malmulte da vera povo, ĉar tiu en la posteno preskaŭ ĉiam agas laŭ la postuloj de la registarestro de Kanado, la ĉefministro kiu estas kutime la partiestro de la partio kun la plej granda kvanto da deputitoj en la Ĉambro de Deputitoj.

La Guberniestro ĝenerala de Kanado formale nomas la Ĉefministron de Kanado; li aŭ ŝi estas sekve aprobita per voĉdono de fido en la Ĉambro. La ĉefministro siavice nomas la Kabineton, konsistantan kutime el la deputitoj kaj foje senatanoj de sia partio. Ekzekutivan potencon tenas la ĉefministro kaj kabineto, kiuj nomiĝas al la Privata Konsilio de Kanado kaj fariĝas ministroj de la Krono.

La leĝislativa branĉo de la registaro estas la du ĉambroj de la Parlamento de Kanado, kiu konsistas el tri branĉoj: la Reĝino; la nebalote nomita Senato (Senate/Sénat); kaj la balote elektita Ĉambro de Deputitoj, (House of Commons/Chambre de communes).

Ĉiu deputito estas elektita per simpla plieco en unu elekta distrikto; ĝeneralaj balotoj estas malfermitaj fare de la guberniestro ĝenerala laŭ la peto de la ĉefministro, kaj devas okazi almenaŭ unufoje ĉiujn kvin jarojn. La ĉefministro havas fortan regon super la leĝojn donita de la Parlamento pro sia striktan rego de la partio.

Senatanoj estas elektitaj de la ĉefministro kaj formale nomitaj de la guberniestro ĝenerala por enoficeco ĝis la ago de 75 jaroj. La senato havas 105 senatanojn: 24 el Ontario, 24 el Kebekio, 24 el la marprovincoj (10 el Nov-Skotio, 10 el Nov-Brunsviko, 4 el Insulo de Princo Eduardo), 24 el la Okcidentaj Provincoj (el Manitobo, Brita Kolombio, Saskaĉevano kaj Alberto ĉiuj po 6), 6 el Novtero kaj Labradoro kaj unu el ĉiu teritorio: Nunavuto, Nordokcidentaj Teritorioj kaj Jukonio.

Kanada havas tri ĉefajn naciajn partiojn: la centrisma Liberala Partio, la dekstrisma Konservativa Partio, kaj la socialdemokratisma Nov-Demokratia Partio. Regiona partio, la Bloko Kebekia, havas multajn deputitojn en Kebekio: ĝia celo estas la suvereneco de Kebekio kaj socia demokratio. Estas aliaj malgrandaj partioj, sed ĝis nun ili ne povis elektigi anojn al la Ĉambro de Deputitoj.

La partio de la nove elektita Ĉefministro, Stephen Harper, estas la Konservativa Partio de Kanado, kiu estiĝis el kunfandiĝo de du dekstrismaj partioj, la Progresisma Konservativa Partio de Kanado kaj la Kanada Alianco en decembro de 2003. La nun-eksa Liberala Partio regis dum preskaŭ 13 jaroj, de 1993 ĝis 2006, sen interrompo.

Konstitucio[redakti | redakti fonton]

La Konstitucio de Kanado konsistas el skribataj tekstoj kaj neskribitaj tradicioj kaj kutimoj. (Vidu Vestminstra sistemo.) La federacia registaro kaj naŭ el la dek provincoj konsentis pri la repatriigon de la konstitucio kaj pri ĝiaj amendprocedoj en ĉefministra renkontiĝo en unu longa nokto en novembro 1981 (kiun ka Kebekaj Naciistoj nomas la "Nuit des longs couteaŭ": la nokto de longaj kuĉiloj) sen Kebekio kiu finminute rifuzis amendojn, ĉar la provinca gubernio kredis ke ili malplifortigas la franc-parolantan econ de la provinco en iu multkultura etoso.

La Konstitucio enhavas sekcion, la Kanadan Ĉarton de Rajtoj kaj Liberecoj, kiu listigas la bazajn rajtojn de ĉiuj kanadanoj. Kvankam multaj el la rajtoj povas esti dumtempe formetitaj de la federacia kaj provincaj parlamentoj per uzo de ĝia Artikolo 33 (la t.n. "malgraŭ-klaŭzo" (notwithstanding clause/clause non-obstant), la ĉarto estas tre grava ilo por juĝa analizo de leĝoj por respekto de homaj rajtoj kaj eĉ forigo de malrespektaj leĝoj. Kanadanoj sentas sin tre alligitaj al la Ĉarto kaj do uzo de la malgraŭ-klaŭzo estas tre rara.

Juĝistaro[redakti | redakti fonton]

La juĝistaro de Kanado havas gravan rolon en interpreto de leĝoj kaj rajtas formeti leĝojn kiuj kontraŭas la konstitucion. La Suverena Kortumo de Kanado estas la plej alta kortumo kaj fina arbitracianto. Ĉiuj juĝistoj je la superaj kaj apelaciaj kortumoj kaj de la Suverena Kortumo estas elektitaj kaj nomitaj de la federacia registaro post konsulto kun neregistaraj leĝaj grupoj. Juĝistaj postenoj en aliaj provincaj kaj teritoriaj kortumoj estas plenigitaj fare de tiuj registaroj (vidu Kanada kortumsistemo).

Komuna leĝo uziĝas ĉie krom en Kebekio, kie uziĝas civila leĝo. Krima leĝo estas sole federacia respondeco kaj estas unuforma ĉie en Kanado. Policado kaj krimaj kortumoj estas provinca respondeco, sed en la plejparto de provincoj (krom Ontario, Kebekio, kaj Novlando kaj Labradoro) provinca policado estas kontraktata al la federacia polico, la mondfama kaj nacisimbola Reĝa Kanada Rajda Polico (Royal Canadian Mounted Police (RCMP), Mounties/Gendarmerie royale du Canada (GRC)). La Rajda Polico estas la sola polico en la mondo kiu funkcias je tri niveloj: municipa, provinca, kaj federacia.

Fremdaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe ĉefe konsiderata ĉefe kiel nura ano de la Brita imperio, Kanado distingis sin unue en la Dua mondmilito; en tiu tempo ĝi evoluis propran fremdan politikon kaj eniris tiun militon propravole. En la dudeka jarcento Kanado eltendis sin al la mondo kaj klopodis montrigi sin "mezranga potenco" kiu laboras kun kaj grandaj kaj malgrandaj landoj. Ĝi multe famas pri siaj pacigaj klopodoj—la Paciga Forto de la Uniĝintaj Nacioj estis kanada kreaĵo.

Kanado havas proksiman kaj ampleksan rilaton kun Usono trans la plej longa nedefendata landlimo en la mondo. Sed vidu ankaŭ la kultura sekcio pri kanadaj opinioj pri tiu rilato.

Kanado membras en la Unuiĝintaj Nacioj, la Komunumo de Nacioj, La Frankofonio, NATO, la G8 kaj APEC.

Provincaj Registaroj[redakti | redakti fonton]

Politika mapo de Kanado indikanta la provincojn kaj teritoriojn.

Kanado havas dek provincojn, kiuj pro la Konstitucio posedas grandajn potencojn en la konfederacio:

La provincoj havas unuĉambrajn, elektitajn parlamentojn kun registaroj estrataj de ĉefministro elektita same kiel la federacia ĉefministro.

Ĉiu provinco ankaŭ havas leŭtenantan guberniestron, representante la reĝinon, elektita de la federacia ĉefministro kaj nomita de la guberniestro ĝenerala.

La provincoj respondecas pri multaj el la sociaj programoj de Kanado, ekzemple sanservo, edukado, kaj bonfartaj pagoj, kaj kune ricevas pli da impostoj ol la federacia registaro, kondico kvazaŭ unika inter mondaj federacioj. La federacia registaro faras egaligajn pagojn por certigi ke pli-malpli konstantaj servo-niveloj ekzistas inter riĉaj kaj malriĉaj provincoj.

La tri naciaj, federaciaj partioj havas analogojn en la plejmulto de la provincoj. Tamen, kutime la provincaj partioj ne ligiĝas formale al la federaciaj partioj, escepte la Novdemokratan Partion. En iuj provincoj estas regiona politikaj partioj kiel la Saskaĉevana Partio aŭ la Labradora Partio. En Kebekio, la politika etoso estas tre malsama; la ĉefa diseco estas inter suverenismo, kiun representas la Kebekia Partio, kaj federaciismo, kiun representas la Liberala Partio de Kebekio; pro tiu diseco aliaj partioj (ekz. la dekstrema Demokrata Agado de Kebekio kaj Unuiĝo de Progresemaj Fortoj) ne multe sukcesas.

Teritoriaj registaroj[redakti | redakti fonton]

En la kanada nordo ekzistas tri teritorioj, kreitaj de la federacia registaro (ne de la Konstitucio) kaj kiuj havas malpli da potenco, kvankam kreskanta:

La teritorioj ne havas reĝan reprezentanton, ĉar ili ne estas teknike suverenaj; senpartia teritoria komisaro reprezentas la federacian registaron kaj servas analogie al la provincaj leŭtenantaj guberniestroj.

La teritorioj havas unuĉambran parlamenton samkiel la provincoj; tamen nur Jukonio havas parti-sistemon samkiel la provincoj. La aliaj du teritorioj uzas sistemon de konsenta registaro en kiu ĉiu deput-kandidato estas sendependulo kaj la ĉefministro estas elektita de kaj el la deputitoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Ekonomio de Kanado

Kiel riĉa, altteknologia socio, Kanado sufiĉe similas al Usono pro sia merkata ekonomio, produktado, kaj alta normo de vivo. En la lasta jarcento, la impona kresko de la fabrika, mina, kaj serva sektoroj ŝanĝis la nacion de plejparte rurala ekonomio al plejparte industria kaj urba. Kanado ankaŭ havas grandegajn reservojn de natura gaso en la atlantika marbordo kaj en la okcidento, kaj multegajn aliajn naturajn rimedojn, kio faras ke ĝi estas memsufiĉa je energio. La Konsento pri Libera Negoco de 1989 kun Usono kaj la Nordamerika Traktato pri Libera Negoco de 1994 kun Usono kaj Meksikio spronis imponan kreskon de interkomerco kaj ekonomia dependiĝo al Usono. Depost 2001, Kanado sukcese evitis recesion kaj daŭrigis la plej bonan entutan ekonomian agadon de la Grupo de Ok.

Du longvidaj zorgoj daŭras. Unue estas la daŭraj politikaj malkonsentoj kun Kebekio pri la Konstitucio, kiu foje revigligas la eblecon de la sendependeco de Kebekio. Pro la kresko de la ekonomio, aparte en Kebekio, timoj de apartiĝo malkreskadas. Alia zorgo estas la cerboperdo (brain drain), la foriro de profesiuloj al Usono serĉante pli grandan pagon, malpli grandan impostadon, kaj altteknologiajn eblecojn. Tamen, nesufiĉe rekonata "cerbogajno" okazas samtempe pro la enveno de edukitaj enmigrantoj (ĉefe de disvolviĝantaj landoj) kanaden.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La du oficialaj lingvoj de Kanado estas la angla lingvo kaj la franca lingvo. La 7-an de julio 1969 la Akto pri Oficialaj Lingvoj egaligis la francan al la angla tra la tuta federacia registaro. Tio ekigis proceson laŭ kiu Kanado redifinis sin kiel dulingva kaj multkultura nacion.

  • La angla kaj la franca havas egalan staton en la federacia registaro, en la federaciaj kortumoj, kaj en ĉiuj federaciaj institucioj.
  • Ĉiu akuzito en krima kazo rajtas procezon aŭ en la angla, aŭ en la franca.
  • La publiko rajtas, kie ekzistas sufiĉan demandon, federaciregistarajn servojn aŭ anglalingve aŭ francalingve.
  • Minoritataj grupoj de parolantoj de unu de la oficialaj lingvoj en la plejparto de provincoj kaj teritorioj rajtas instruadon en sia lingvo.
  • Kvankam la multkulturismo estas oficiala politiko, por fariĝi civitano necesas paroli aŭ la anglan, aŭ la francan.
  • Pli ol 98% da kanadanoj parolas aŭ la anglan, aŭ la francan, aŭ ambaŭ.

La oficiala lingvo de Kebekio estas la franca, kiel difinita en la provinca Ĉarto de la Franca Lingvo, enkondukita de la Kebekia Partio en 1976. La Ĉarto tamen garantias rajtojn por anglalingvanoj kaj aborigen-lingvanoj. Kebekio disponigas la plejparton de registaraj servoj ambaŭlingve.

La franca ĉefe paroliĝas en Kebekio, kun komunumoj en Nov-Brunsviko, norda Ontario, Saskaĉevano, kaj Manitobo. En la censo de la jaro 2001, 6 864 615 homoj diris ke la franca estas ilia denaska lingvo; el tiuj, 85% vivis en Kebekio. 17 694 835 homoj menciis la anglan kiel denaskan lingvon.

Nov-Brunsviko estas la sola oficiale dulingva provinco, stato garantiita specife en la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Kelkaj provincaj registaroj, ekzemple Manitobo kaj Ontario, disponigas multajn servojn al siaj franclingvaj minoritatoj.

Neoficialaj lingvoj sufiĉe gravas en Kanado; 5 470 820 homoj menciis neoficialan lingvon kiel denaskan lingvon. Inter la plej gravaj neoficialaj denaskaj lingvoj estas la ĉina (853 745 denaskuloj), la itala (469 485), kaj la germana (438 080).

Indiĝenaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La Akto de Konstitucio de 1982 rekonas tri grupojn de indiĝenaj popoloj en Kanado: la indianoj (nun ofte nomataj membroj de la Unuaj Nacioj), la inuitoj, kaj la metisoj. La indiĝena parto de la loĝantaro nun kreskas dufoje pli rapide ol la cetera loĝantaro de Kanado. Estas 790 000 indiĝenoj en Kanado (3% de la tuta populacio), el kiuj 69% estas de la Unuaj Nacioj, 26% estas metisoj, kaj 5% estas inuitoj.

Nun ekzistas pli ol 50 indiĝenaj lingvoj parolataj en Kanado, el kiuj la plejparto estas nur parolataj en Kanado kaj estas ŝrumpantaj. La solaj indiĝenaj lingvoj taksataj plene memdaŭraj estas la aniŝinabeka kaj kria (konsiderataj kune) kun 150 000 parolantoj, kaj la inuktituta kun 150 000 parolantoj en la Nordokcidentaj Teritorioj, Nunavuto, Nunaviko (nordo de Kebekio) kaj Nunaciavuto (nordo de Labradoro).

Du el la teritorioj donas oficialan staton al indiĝenaj lingvoj. En Nunavuto, la inuktituta kaj la inuinaktuna estas oficialaj kune kun la angla kaj la franca; la inuktituta estas kutima komuniklingvo por la registaro. En la Nordokcidentaj Teritorioj, la Akto pri Oficialaj Lingvoj difinas eĉ 11 lingvojn kiel oficialaj: la denesolina, la kria, la angla, la franca, la kuĉina, la inuinaktuna, la inuktituta, la inuvialuktuna, la sahtua, la dehĉoa, kaj la tliĉoa. La uzado de ĉi tiuj lingvoj (krom la angla kaj la franca) ne estas kutima en la registaro, sed civitanoj rajtas ricevi servojn kaj komuniki kun la registaro pere de ili.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Kanada Esperanto-movado

La landa Esperanta asocio en Kanado estas la Kanada Esperanto-Asocio. Estas ankaŭ Esperanto-asocioj de la provinco Kebekio, kaj la urboj Halifakso, Kalgario, Montrealo, Otavo, Toronto, Vankuvero, kaj Viktorio. La 69a Universala Kongreso okazis en Vankuvero.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa artikolo: Demografio de Kanado

La censo de 2001 konstatis loĝantaron de 30 007 094; en aprilo 2005 Statistiko Kanada taksis la loĝantaron je 32,2 milionoj. Proksimume 80% de la kanada loĝantaro vivas ene de 200 km for de la usona landlimo.

En la 2001 censo, 39,4% identis sian etnon kiel "kanadan", el kiuj la plejmultoj verŝajne estus de brita, irlanda, aŭ franca etno de fruaj enmigrantoj. Plue, 20,17% identis sin kiel anglaj, 15,75% kiel francaj, 14,03% kiel skotaj, kaj 12,90% kiel irlandaj. Multaj aliaj grupoj raportiĝis sed nur germanoj (9.25%) kaj italoj (4.29%) signife multkvantis. Vidu Etno en Kanado por pli da informoj.

La kvanto de "videblaj minoritatoj" estas je 13% (ne inkluzive de membroj de la Unuaj Nacioj, metisoj, aŭ inuitoj). Ne-blankaj personoj estas 15% de la populacio el kiuj pli ol la duono (7,6% de la tuto) estas azianoj. En 2001, Kanado havis enmigrintan populacion de 5 448 480.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj artikoloj: Kulturo de Kanado, Kanada identeco

Kanada estas multkultura socio kiu nutras "mozaikon" de multaj kulturoj egale gravaj kaj aprezataj. Sub la ĉefministro Pierre Trudeau la federacia registaro adoptis multkulturismon kiel oficialan politikon, post la Reĝa Komisio pri Dulingvismo kaj Multkulturismo de la registaro de Lester Pearson.

Pro ĝia kolonia pasinteco, kanada kulturo estas forte influita de britaj kaj francaj kulturoj kaj tradicioj. Kanada kulturo estas ankaŭ forte influita de usona kulturo pro la proksimeco kaj la intermigrado de homoj, ideoj, kaj ekonomio. Multmaniere, pli fortika kaj individua kanada kulturo evoluis lastatempe, parte pro la civita naciismo kiu trairis Kanadon en la jaroj ĉirkaŭ la Kanada Centjara Datreveno en 1967, kaj pro fokuso de la federacia registaro pri programoj por apogi kulturon kaj arton.

totemo kaj granda tradicia domo en Kwakwaka'wakw en Brita Kolumbio

La indiĝenaj gentoj teksis la unuan ŝtofon de la kulturo, heredaĵo kaj historio de Kanado. Ĉiu indiĝena nacio posedas sian propran unikan kulturon, lingvon, kaj historion. La multaj nacioj trans Kanado teksis korbojn, pentris bildojn, kaj skulptis. Multaj lerte kudris kaj faris ilojn el naturaj rimedoj. Ili transdonis sian kulturon per parola historio. La simbolo de la Vintraj Olimpikoj de 2010 en Vankuvero estas inuksuko, tipe inuita homforma gvidmarko konstruata el ŝtonoj.

Fruaj Eŭropanoj helpis en la formado de kanada kulturo. Dum la koloniigo de Kanado, eŭropanoj kreis multan folkloron pri la lando. Kanado havas longtempan literaturan tradicion (vidu Literaturo de Kanado); kanadaj libroj mondfame sukcesis depost la frua 20a jarcento.

Nuntempe, usonaj kinofilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple Céline Dion, Leonard Cohen, Sarah McLACHLAN, kaj Shania Twain.

Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas Radio-Kanadon, la Nacian Filmkomisionon de Kanado, kaj la Kanadan Radio-Televidan kaj Telekomunikan Komisionon.

Naciaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La uzo de acerfolio kiel nacia simbolo datas al la 18-a jarcento; acerfolio aperas sur la aktuala kaj antaŭa flago de Kanado, la cendo, kaj la blazono. La naciaj koloroj - ruĝo por Britio kaj blanko por Francio - estis deklaritaj en 1921.

Kanado estas konata por siaj grandegaj arbaroj kaj kordileroj kaj la bestoj tie vivantaj, ekzemple la alko, karibuo, kastoro, blanka urso, griza urso, kanada ansero, kaj komuna gavio. La simboleco de la kastoro, nacia besto de Kanado, venas de la negoco de kastorpeltoj je kiu konstruiĝis la frua ekonomio de Kanado.

Kanado ankaŭ koniĝas por la Reĝa Kanada Rajda Polico kaj por glacia hokeo, la oficiala vintra sporto. La oficiala somera sporto estas poŝbastonludo.

La nacia himno de Kanado estas O Canada.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Trigger, Bruce G.; Pendergast, James F. (1978). “Saint-Lawrence Iroquoians”, Handbook of North American Indians Volume 15. Washington: Smithsonian Institution, pp. 357–361. OCLC 58762737.
  2. Relation originale de Jacques Cartier. Alirita la 2007-02-23 .

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.