Norda Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norda Kanado
Geografia regiono
regiono [+]

LandoKanado

- koordinatoj65° 49′ 12″ N, 107° 4′ 48″ U (mapo)65.82-107.08Koordinatoj: 65° 49′ 12″ N, 107° 4′ 48″ U (mapo)
Areo3 535 263 km² (353 526 300 ha) [+]

Loĝantaro113 604 [+]
Denseco0,03 loĝ./km² [+] [+]

Norda Kanado (Kanado)
Norda Kanado (Kanado)
DEC
Norda Kanado
Norda Kanado

Map
Norda Kanado
Vikimedia Komunejo:  Northern Canada [+]
vdr

Norda Kanado (angle Northern Canada) estas la plej norda lando de Kanado. Politike, la esprimo rilatas al la tri kanadaj teritorioj : Jukonio, la Nordokcidentaj Teritorioj kaj Nunavuto. Norda Kanado kovras areon de 3,921,739 kvadratajn kilometrojn, kio estas proksimume 39.3% de la suma areo de Kanado, sed havas malpli ol 0.5 porcenton de la loĝantaro de la lando [1].

La terminoj "norda Kanado" aŭ "la Nordo" povas esti uzita en kontrasto kun la fora nordo, kiu povas referenci al la kanada Arkto, la parto de Kanado kiu situas norde de la Arkta Cirklo, oriente de Alasko kaj okcidente de Gronlando. Tamen, en multaj aliaj uzoj la du areoj estas traktita kiel unuo.

La norda regiono de Kanado enhavas ekstreme malabundan loĝantaron - aktuale en 2021, proksimume 118 160 loĝantoj vivis en tiu regiono, en vasta areo simile en grandeco al la grandeco de Okcidenta Eŭropo.

La indiĝenaj homoj de Norda Kanado konsistigas proksimume duonon de la inuitoj de Kanado. La regiono ankaŭ havas plurajn grupojn de Unuaj Nacioj, plejparte ĉipeŭjanoj. Proksimume 69% de la populacio de la tri teritorioj estas indiĝenaj, kaj ĉiu el tiuj teritorioj havas pli grandan proporcion de indiĝenaj homoj ol iuj da la aliaj provincoj de Kanado. Lastatempe, pli kaj pli da enmigrintoj alvenis ankaŭ el la tuta mondo; Jukonio estas la teritorio kun la plej alta procento de indiĝenoj.

La regiono restas relative malriĉa, ĉefe pro la ekstreme alta kosto de la plej multaj konsumvaroj en tiu ĉi regiono, kaj pro tio la regiono ricevas multajn registarajn subvenciojn.

Laŭ la censo, (2021) la plej loĝita loko en la Nord-Kanada regiono estis la urbo Whitehorse, kiu tiutempe enhavis 28,201 loĝantojn [2]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]