Jukonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jukonio
Alternativa nomo Yukon
Plena nomo Jukona teritorio (ĝis 2003)
 Flago de Jukonio  Blazono de Jukonio 
Devizo: neniu
Mapo de Kanado kun Jukonio ruĝa
Oficialaj lingvoj angla, franca
Floro Epilobio
Arbo Monta abio
Birdo Korako
Ĉefurbo Whitehorse
Plej granda urbo Whitehorse
Komisiito Angélique Bernard (en 2024)
Ĉefministro Ranj Pillai (en 2024)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj

1
1
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
9-a rango
482 443 km²
474 391 km²
8 052 km² ({1,7%)
Loĝantaro
 - Tuto (2021)
 - Loĝdenso
12-a rango
40 232
0 po km² (11-a)
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$1 522 miliardoj (12-a)
$49 097 (3-a)
Aliĝo al Konfederacio 13-a de junio 1898 (9-a)
Tempozono UTC-08:00
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

YT
CA-YT
Y
Retejo www.gov.yk.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
vdr

La kanada teritorio Jukonio, ĝis 2003 ankaŭ Jukon-teritorio (angle Yukon Territory [JU-kan TER-i-tor-i], france le Yukon [jukõ]) situas en la pleja nordokcidento de Kanado. Okcidente troviĝas Alasko, norde la Arkta Oceano, oriente la Nordokcidentaj Teritorioj kaj sude Brita Kolumbio.

Laŭ la stato de 2021 en la teritorio vivis 40 232 loĝantoj sur areo de 482 443 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0 loĝantoj/km².

La teritorio prenas sian nomon de la Rivero Jukono, kiu venas de la kuĉina lingvo, kaj signifas "granda rivero". Jukonteritorio kuniĝis al la Kanada Konfederacio je la 13-a de junio de 1898. La ĉefurbo de Jukonio estas Whitehorse (28 201 loĝantoj en 2021). Antaŭ la jaro 1953 Dawson City (1 577 loĝantoj en 2021) estis la ĉefurbo.

La nuna ĉefministro de Jukonio ekde la 13-a de januaro 2023 estas Ranj Pillai. La komisiito, kiu formale reprezentas la britan monarkion, estas Angélique Bernard.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1845, Robert Campbell estis la unua blankulo, kiu esploris la regionon. Je la 17a de aŭgusto 1896 George Washington Carmack malkovris oron en la Rivero Klondike, kaj baldaŭ 100.000 homoj alvenis al la teritorio. Dawson City fariĝis grava urbo. En 1942, la granda Alaska Ŝoseo inter Fairbanks (Alasko) kaj Dawson Creek (Brita Kolumbio) estas konstruita. Estas 1.110 homoj en Jukonio, kies hejma lingvo estas la franca.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Registaro de Jukonio angle