Kebekio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kebekio
Alternativa nomo Quebec / Québec
 Flago de Kebekio  Blazono de Kebekio 
Devizo: Je me souviens (franca: Mi memoras)
Mapo de Kanado kun Kebekio ruĝa
Oficialaj lingvoj franca
Floro Blua flagirido
Arbo Alegana betulo
Birdo Nikteo
Ĉefurbo Kebeko
Plej granda urbo Montrealo
Leŭtenanta Guberniestro Pierre Duchesne
Ĉefministro Philippe Couillard (PLQ)
Reprezentiĝo en la Parlamento
 - Deputitoj
 - Senatanoj


75
24
Areo
Tuto
 - Tero
 - Akvo  (% de tuto) 
2-a rango
1.542.056 km²
1.183.128 km²
176.928 km² (11,5{%)
Loĝantaro
 - Tuto (2007)
 - Loĝdenso
2-a rango
7 700 807
4,90 po km²
MEP (2005)
 - Tuto
 - Popersone

$274,863 miliardoj (2-a)
$36.175 (9-a)
Aliĝo al Konfederacio 1-a de julio 1867 (1-a)
Tempozono UTC -5, -4
Mallongigoj
 - Poŝta
 - ISO 3166-2
 - Poŝtkoda(j) prefikso(j)

QC
CA-QC
G, H kaj J
Retejo www.gouv.qc.ca
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn
v  d  r
Information icon.svg

Kebekio (france Québec (elparolata: [kebɛk], angle Quebec (elparolata: [k(w)əˈbɛk]), populare "la belle province" (la bela provinco) estas la plej granda provinco de Kanado. Pli ol 5.700.000 kebekianoj parolas la francan kiel gepatran lingvon (kebekia dialekto), kaj en Kebekio, multe da anglalingvanoj ankaŭ uzas tiun lingvon.

La urbo plej granda de Kebekio estas Montrealo, unu de la plej gravaj urboj de la tuta Frankofonio. La ĉefurbo de Kebekio estas Kebeko. Ĉi tie Samuel de Champlain fondis francan kolonion en 1608. Ankaŭ ĉi tie, en septembro de 1759, en la Batalo de Kebeko, ĉe la Ebenaĵoj de Abraham, Wolfe kaj la britoj venkis Montkalmon kaj la francan armeon. Pro tio, en 1763, Francio perdis la Novan Francion, vastan teritorion, kiu inkludis la Grandajn Lagojn kaj la valon de la Rivero Ohio (nun en Usono).

En 1867, Kebekio fariĝis unu el la fondaj provincoj de la kanada konfederacio, kaj la kebekianoj konservis la rajton paroli la francan kaj praktiki la Katolikismon. Hodiaŭ, multaj kebekianoj deziras apartigi sin de Kanado por konservi sian kulturon kaj por plibonigi sian vivon. Bedaŭrinde, tiu etna fiero havas malbonan ekonomian efikon. Pro necerto pri la estonteco de Kebekio, multaj firmaoj (inkluzive la faman Bankon de Montrealo) simple forlasis Kebekion. Tamen, post la plej lastatempa referendumo pri suvereneco en 1995, la provinco ekrekreskis ekonomie per altteknologio kaj internacia komerco.

Regionoj[redakti | redakti fonton]

Numero Esperanta nomo Franca nomo Ĉefurbo
1 Suba Sankt-Laŭrencio Bas-Saint-Laurent Rimouski
2 Saganio–Sankt-Johan-Lagio Saguenay–Lac-Saint-Jean Saguenay
3 Kebek-regiono Capitale-Nationale Kebeko
4 Maŭricio Mauricie Tririvero
5 Estrio Estrie Ŝerbruko
6 Montreal-regiono Montréal Montrealo
7 Otavio Outaouais Gatineau
8 Abitibio-Temiskamingio Abitibi-Témiscamingue Rouyn-Noranda
9 Nord-Bordio Côte-Nord Baie-Comeau
10 Nord-Kebekio Nord-du-Québec Matagami, Nemiscau, Kuujjuaq
11 Gaspegio–Magdalena Insularo Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine Gaspego
12 Ŝodierio-Apalaĉio Chaudière-Appalaches Montmagny
13 Lavalo Laval Lavalo
14 Lanodierio Lanaudière Joliette
15 Laŭrentidio Laurentides Saint-Jérôme
16 Montereĝio Montérégie Longejlo, McMasterville, Salaberry-de-Valleyfield
17 Centro-de-Kebekio Centre-du-Québec Drummondville

Plej grandaj municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo 2001 1996
Montrealo 1 812 723 1 774 846
Kebeko 532 329 504 605
Longejlo 348 091 373 009
Lavalo 343 005 330 393
Gatineau 226 696 217 591
Saguenay 148 050 153 476
Ŝerbruko 146 689 135 501
Tririvero 122 395 124 417
Lévis 121 999 118 344
Terrebonne 80 531 75 110

Urboj[redakti | redakti fonton]

(Post urbaj kunigoj, 2002)

  1. Montrealo: 1 852 578 (3.544 685 kun ĉirc.)
  2. Kebeko, Aglomeraĵo Kebeko: 515 101 (734 583)
  3. Longejlo, Montereĝio: 387 848 h. (apud Montrealo)
  4. Lavalo: 359 165 h. (apud Montrealo)
  5. Gatineau, Otavio: 231 710 (265 107)
  6. Sherbrooke, Estrio: 142 774 (208 119)
  7. Tririvero, Maŭricio: 125 752 (158 073)
  8. Saganurbo, Saganio–Sankt-Johan-Lagio: 149 668 h. (157 375)
  9. Lévis, Ŝodierio-Apalaĉio: 126 245 (apud Kebeko)
  10. Terrebonne, Lanodierio: 85 008 (apud Montrealo)
  11. St-Jean-sur-Richelieu, Montereĝio: 82 061
  12. Repentigny, Lanodierio: 74 376 h. (apud Montrealo)
  13. Saint-Jérôme, Laŭrentidio: 61 315 h. (apud Montrealo)

Unuaj Nacioj de Kebekio[redakti | redakti fonton]

  1. Inuoj
  2. Mohaŭkoj
  3. Inuitoj
  4. Abanakoj
  5. Mikmakoj
  6. Krioj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]