Montrealo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Montrealo
france: Montréal, angle: Montreal
urbo
Mont.jpg
Malnova haveno en Montrealo
Flag of Montreal.svg
Armoiries de Montréal.svg
Oficiala nomo: Ville de Montréal
Moto: Concordia Salus ("bonstato per harmonio")
Ŝtato Flago de Kanado  Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Montreal-regiono
Historia regiono Malsupra Kanado
Rivero Sankt-Laŭrenco
Situo Montrealo
 - koordinatoj 45°30′00″N 73°40′00″W  /  45.5°N, 73.666667°U / 45.5; -73.666667 (Montrealo)
Plej alta punkto
 - alteco 233 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 365,13 km² (36 513 ha)
 - de aglomeraĵo 1 677,0 km² (167 700 ha)
 - de metropolo 4 259,0 km² (425 900 ha)
Loĝantaro 1 649 519 (2011)
 - de aglomeraĵo 3 316 615
 - de metropolo 3 824 221
Denseco 4 517,62 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 1 978 loĝ./km²
 - de metropolo 898 loĝ./km²
Fondita 1642
 - establita 1832
Urbestro Gérald Tremblay
Horzono UTC-05:00
 - somera tempo UTC-04:00
Poŝtkodo H
Telefona antaŭkodo 514, 438 kaj 450, 579 (metropola regiono)
Situo enkadre de Kanado
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Montreal, Quebec
Retpaĝo: www.ville.montreal.qc.ca
Centro de Montrealo

Montrealo (fr. Montréal [mɔ̃.ʁe.al], an. Montreal [ˌmʌn.triːˈɒl]), urbo en suda Kebekio, Kanado, sur la insulo Montrealo, ĉirkaŭita de la rivero Sankt-Laŭrenco kaj Rivière des Prairies. Loĝantaro en 1996: 1 775 788; loĝantaro de la metropola areo proksimume 3,5 milionoj. Montrealo estas la dua plej granda metropolo en Kanado, post Toronto, kaj estas kultura, komerca, financa, kaj industria centro. Ĝi estas la dua plej granda franclingva urbo en la mondo, kvankam la plejparto de ĝia loĝantaro ankaŭ parolas la anglan.

La urbo okupas la orientan kaj centran parton de la insulo Montrealo, kaj apudaj insuloj Bizard, des Soeurs, Sankta Helena kaj Notre-Dame. Post unuiĝo de ĉiuj municipoj de la insulo kun Montrealo en 2002, pluraj urboj elektis en 2006 eliĝi de la unuigita municipo. Montrealo kaj la malunuiĝintaj municipoj nun konstituas la regionon Montrealo, unu el la 17 regionoj de Kebekio.

Montrealo posedas bonegan havenon sur la marvojo Sankt-Laŭrenco, kiu ligas la urbon al la industriaj urbegoj de la Grandaj Lagoj. Kiel la plej grava haveno de Kanado, ĝi estas transferejo por petrolo, greno, sukero, maŝinaĵo, kaj manufakturitaj varoj. Ĝi ankaŭ estas grava fervoja centro, kaj havas du internaciajn flughavenojn, Dorval (nun nomata laŭ Pierre Trudeau) kaj Mirabel. Ĝia subtera fervojo, la metroo, inaŭguriĝis en 1966. La urbaj industrioj inkluzivas medicinaĵojn, altteknologiaĵojn, ŝtalon, vestaĵojn, manĝaĵojn, elektronikaĵojn, purigitan petrolon, transportilojn, teksaĵojn, presaĵojn, kaj tabakon. Ĝi ankaŭ estas financa servcentro, kiu multe pligrandiĝis en la 80-aj jaroj.

La urbo situas piede de la Monto Royal, de kiu venas ĝia nomo kaj kiu estas ornamita de granda arbara parko en la urbocentro. En la suba parto je la riverbordo estas Malnova Montrealo, kun la Malnova Haveno, Placo Jacques-Cartier kaj la urbodomo, la Place d'Armes, kaj la Baziliko Notre-Dame. Post epoko de neglekto, en la jaroj 1960 Malnova Montrealo spertis vastan renovigon kaj gajnis komercan, registaran, kaj privatan enloĝantaron.

En la urbocentro estas la Placo Ville-Marie, moderna komerckomplekso (1962); ĉirkaŭ ĝi etendiĝas la Subtera Urbo, unu el la plej grandaj en la mondo, kiu ofertas protektitan aliron al butikoj, restoracioj, oficoj, komercoj, metrostacioj, kaj aliaj transportligoj.

Montrealo posedas belartan muzeon, modernartan muzeon kaj simfonion en la Place-des-Arts kulturkomplekso, ekologian muzeon, insektmuzeon, kaj unu el la plej grandaj kaj gravaj botanikaj ĝardenoj en la mondo. Ĝi ankaŭ havas multajn belegajn kirkojn, kiel la pilgrimejo Notre-Dame-de-Bon-Secours (la "kirko de la maristoj") en la Malnova Haveno; la Katedralo Maria Reĝino de la Mondo, kaj la Oratorio de Sankt-Josefo, la plej granda kirko en Kanado kun la plej granda konstruaĵo de sia speco en la mondo krom tiu de baziliko de Sankta Petro en Romo.

Distrocentro kaj kazino okupas la terenojn de la 1967 Mondekspozicio en la insuloj Sainte-Hélène kaj Notre-Dame. La hoketeamo Montreal Canadiens ludas en la Bell Centre, kaj la Olimpia Stadiono, seĝo de la 1976 Olimpikoj, posedas la plej altan klinitan turon en la mondo. Ankaŭ la kanada piedpilkoteamo la Aluetoj de Montrealo ludas en la stadiono McGill. Montrealo estas tre grava centro de la geja komunumo de Kanado kaj Nordameriko kaj havas unu el la plej grandaj gejaj kvartaloj en la mondo.

La urbo estas la sidejo de la franclingvaj Universitato de Montrealo kaj Universitato de Kebekio en Montrealo, kaj la anglalingvaj Universitato McGill kaj Universitato Concordia.

Indiana fortikaĵo, Hochelaga, troviĝis sur la insulo kiam Jacques Cartier ĝin vizitis en 1535, kaj Samuel de Champlain vizitis en 1603, sed Francoj ne ĝin priloĝis ĝis 1642, kiam grupo da pastroj, monaĥinoj, kaj migrantoj sub Paul Chomedey, senjoro de Maisonneuve fondis la vilaĝon de Ville-Marie. La vilaĝo kreskis kaj fariĝis grava centro de la peltkomerco kaj la komencloko por la okcidentaj esploroj de Jolliet, Marquette, La Salle, La Vérendrye, kaj Duluth. Ĝi fariĝis fortikaĵo en 1725 kaj daŭris franca posedaĵo ĝis 1760, kiam Vaudreuil de Cavagnal ĝin cedis al la brita armeo sub Amherst.

La kreskon de la urbo helpis malfermo en 1825 de la Kanalo de Lachine, kiu ebligis akvoaliron al la Grandaj Lagoj. De 1844 al 1849, Montrealo estis la ĉefurbo de Unuiĝinta Kanado. La Kanada-Pacifika Fervojo fondis sian ĉeflokon ĉi tie en la jaroj 1880. Montrealo ricevis la multe gratulitan Mondekspozicion de 1967, sub la nomo Tero de Homoj, kaj pligrandigis sian internacian famon per la okazigo de la Olimpikoj de 1976.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

  1. Côte-des-Neiges / Notre-Dame-de-Grâce (166 116 h.)
  2. Villeray / Saint-Michel / Parc-Extension (146 800 h.)
  3. Rosemont / Petite-Patrie (134 066 h.)
  4. Mercier / Hochelaga-Maisonneuve (128 758 h.)
  5. Ahuntsic / Cartierville (126 931 h.)
  6. Rivière-des-Prairies / Pointe-aŭ-Trembles
  7. Plateau Mont-Royal (100 986 h.)
  8. Montréal-Nord (85 146 h.)
  9. Saint-Laurent (78 747 h.)
  10. LaSalle (74 538 h.)
  11. Saint-Léonard (73 044 h.)
  12. Ville-Marie (71 716 h.)
  13. Sud-Ouest (70 209 h.)
  14. Verdun (63 441 h.)
  15. Pierrefonds / Roxboro
  16. Lachine (41 246 h.)
  17. Anjou (38 962 h.)
  18. Outremont (23 094 h.)
  19. L'Île-Bizard / Sainte-Geneviève

Najbaraj municipoj[redakti | redakti fonton]

Compass rose pale.svg Lavalo Orienta Montrealo
Repentigny Compass rose pale.svg
Vaudreuil-Dorion
L'Île-Perrot

North
West  Montrealo  East
South

Longejlo
Saint-Lambert
St-Constant Kahnawake
Ste-Catherine
Brossard

Galerio[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la centro de Montrealo
Magnify-clip.png
Panoramo de la centro de Montrealo

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Montrealo gastigis la Internacian Junularan Kongreson (IJK) de 1992 kaj la Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) de 2008.

Referencoj[redakti | redakti fonton]