Valmikio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Valmikio verkanta la Ramajanon

Valmikio estas aŭtoro de la hinduisma eposo Ramajano (ĉ. la 3-a2-a jarcento a.K.). Li mem estas la temo de multaj legendoj.

Valmikio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen lia apero:

Alian astran korpon li nun ekvidas aperi
samtempe inter nuboj, je homfiguro similan,
brilantan silueton, en longa blanka tuniko.
Sed li rimarkas baldaŭ pri la kontura koloro,
ĉar dum la propra bluas, l'alia flave helecas.
Ĝi estas Valmikio, la mondefama poeto
kantonta pri la gloroj de l'princo Rama, heroo
de l'hindoj, kiu luktos kontraŭ demonoj uzurpaj
kaj ankaŭ kontraŭ si mem, por elmeriti la amon
de la edzino kara kaj de la propra popolo.
Inspire li rakontos pri l'universa naturo,
pri bestoj kaj simioj helpontaj homon amike
dum batalado kontraŭ ribelaj fortoj oponaj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 pp., p. 112.