Toronto (Ontario)

El Vikipedio

(Alidirektita el Toronto)
Saltu al: navigado, serĉo
Toronto
Skyline of Toronto
Oficiala flago de Toronto
Flago
Kromnomo: T.O., Hogtown, The Big Smoke, Toronto the Good
Devizo: "Diversity Our Strength" [Diverseco nia forto]
Situo de Toronto kaj ĝia censa metropolo en la provinco Ontario
Situo de Toronto kaj ĝia censa metropolo en la provinco Ontario
Koordinatoj: speco:urbo Mapo
Lando Kanado
Provinco Ontario
Fondita 27-a de aŭgusto 1793
Korporaciiĝinta 6-a de marto 1834
Kunfandiĝo 1-a de januaro 1998
Registaro
 - Urbestro David Miller
Areo [1][2]
 - Urbo 630 km²  (243,2 mi²)
 - Prikonstruita
 - Aglomeraĵo
Alteco 76 m (249 ft)
Loĝantaro (2006)[1][2]
 - Urbo 2 503 281
 - Denseco 3 972/km² (10 287,4/mi²)
 - Densloĝa tereno 4 753 120
 - Aglomeraĵo 5 555 912
Tempozono ONT (UTC-5)
 - Somera (ST) OTT (UTC-4)
Poŝtokodoj M
Antaŭnumero +1-416 kaj +1-647
Retejo: toronto.ca

Toronto (angle, Toronto [to-RON-to], loka prononco [TRA-na]), la plej granda urbo de Kanado, situas ĉe la norda bordo de Lago Ontario. La urbo Toronto, 622 km², havas ĉirkaŭ 3.500.000 loĝantojn. Kaj la Greater Toronto Area (GTA), granda regiono de Toronto, vastas je 5.868 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 5.500.000 loĝantojn. La Municipo de Metropola Toronto, formita en 1954, estis la unua unuigo de metropola regado en Nordameriko.

Toronto estas verŝajne indiĝena nomo kiu signifas "Kunvenejo". La francoj estigis Fortikaĵon Rouillé, sed ili bruligis la fortikaĵon dum la milito en 1759. La britoj komencis loĝi tie en 1793, kaj nomis la lokon York. Kiam York urbiĝis en 1834, John Graves Simcoe renomis ĝin Toronto. (Pli longan historion)

La registaro de Ontario estas ĉe Queen's Park en Toronto.

Toronto estas grava financa centro de Kanado. La Toronta Borso estas en la strato Bay, kaj staras multaj altaj bankaj kaj komercaj nubskrapuloj en la centro de la urbo. La CN (Kanada Nacia) Turo estas gvidosigno kaj simbolo de Toronto. La turo konstruiĝis je 1976 por solvi la komunikadajn problemojn kaŭzitajn de la aliaj ĉielskrapuloj en la urbocentro. La CN-turo estas 553 metrojn alta kaj estas la plej alta liberstaranta konstruaĵo en la mondo. La turistoj povas atingi la observejon je 447 metroj (aŭ 1465 futoj). Apud la CN-turo estas la Skydome, granda sportejo sub fermebla "ĉielkupolo".

Toronto estas ankaŭ granda kultura centro. Multaj diversaj etnoj loĝas en la granda regiono de Toronto: proksimume 335 000 ĉinoj, 222 000 sudazianoj, 275 000 afrikanoj, 250 000 judoj, kaj 72 000 mezorientanoj. En la urbo oni povas aŭdi multajn lingvojn el la tuta mondo, ĉefe la anglan, ĉinan (ĉefe kantonan), italan kaj portugalan. Loka radio-stacio CHIN disaŭdigas elsendojn en 32 lingvoj. Estas tre multaj teatroj kaj etnaj restoracioj en Toronto. Vigla Esperanto-klubo renkontiĝas ĉiu-semajne.(Esperanto-Rondo de Toronto)

La turistoj povas viziti la Reĝan Muzeon de Ontario kun 5 milionoj da objektoj, la Ontarian Scienco-Centron, kaj la Torontan Zoon, kun 5.000 bestoj. Somere, Toronto havas interesan havenon, insulon kaj ekspoziciejon. Vizito al vera kanada kastelo Casa Loma povus interesi.

[redaktu] Famuloj de Toronto

[redaktu] Ĝemelaj Urboj

Partner-Urboj

Amikec-Urboj

Trovu pliajn informojn pri Toronto, Ontario serĉante la fratinajn projektojn de Vikipedio:

Vortarajn difinojn de Vikivortaro
Referenc-librojn de Vikilibroj
Citaĵojn de Wikiquote
Fontotekstojn de Vikifontoj
Bildojn kaj sonmediaĵojn de Vikimedia Komunejo
Novaĵ-raportojn de Wikinews

Bramptono Vaughan
Richmond Hill
Markhamo
Misisogo
Burlington
Hamiltono

North
West  Toronto  East
South

Pickering
Ajax
Whitby
Oshawa
Oakville Ontaria Lago Ontaria Lago



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al