Istanbulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO


Istanbulo
turke: İstanbul, greke: Κωνσταντινούπολις, ĉeĥe: Cařihrad, slave: Carigrad
urbo
Istanbul collage new.jpg
Oficiala nomo: İstanbul
Kromnomo: Stambulo
Lando Flago de Turkio  Turkio
Regiono Marmora
Historiaj nomoj Stambulo, Konstantinopolo, Bizanco
Provinco Provinco İstanbul
Historiaj regionoj
Transporto Tramtransporto en Istanbulo
Najbaras kun Marmora Maro
Memorindaĵoj
Konstruaĵo Universitato de Istanbulo
Markolo Bosporo
Situo Istanbulo
 - alteco 40 m s. m.
 - koordinatoj 41°00′44″N 28°58′33″E  /  41.01222°N, 28.97583°O / 41.01222; 28.97583 (Istanbulo)
Plej alta punkto 100
Areo 1 830,92 km² (183 092 ha)
Loĝantaro 11 372 613 (2007)
Denseco 6 211,42 loĝ./km²
Estiĝo -
 - Bizanco 667 a.K.
 - Konstantinopolo 330
 - Istanbulo 1453
Estro Kadir Topbaş
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 34010 ĝis 34850 kaj 80000 ĝis 81800
Tel. antaŭkodo (+90) 212 (eŭropa parto)
(+90) 216 (azia parto)
Aŭtokodoj 34
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Historia areo de Istanbulo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 356
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Situo de Istanbulo enkadre de Turkio
ButtonRed.svg
Situo de Istanbulo enkadre de Turkio
Situo rilate al Marmora Maro
ButtonRed.svg
Situo rilate al Marmora Maro
Istanbulo kaj Bosporo
Istanbulo kaj Bosporo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Istanbul
Retpaĝo: www.ibb.gov.tr

Istanbulo estas urbo en Turkio, plejparte en ties eŭropa parto.

En sia historio ĝi estis nomata ankaŭ Stambulo, Konstantinopolo kaj Bizanco. Ĝi situas ambaŭflanke de la Bosporo. Ĝis 1923 ĝi estis la ĉefurbo de Turkio.

Ĝia historia centro estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.[1]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La urbo Istanbulo havis multajn nomojn laŭlonge de la historio, laŭ la kulturo kaj religio de siaj loĝantoj. La nuna turklingva nomo, İstanbul, devenas de la helenaj vortoj eis tin Poli (εις τήν Πόλι(ν)), kiuj signifas en la urbonal la urbo, ĉar ĝi estis la ĉefa urbo por grekoj.[2][3]

Istanbulo estis fondita kiel Bizanco laŭ la nomo de sia fondinto, la reĝo Byzas.[4]

Iom antaŭ la divido de la Romia Imperio en la bizancan imperion kaj la okcidentan imperion, Istanbulo ricevis la nomon de la imperiestro Konstantino la 1-a, Konstantinopolo, kiam li igis ĝin ĉefurbo de la Romia Imperio.[2]

Post la disiĝo de la Romia Imperio, la urbo daŭre estis la ĉefurbo de la Bizanca Imperio. Ĝi estis nomata Nova Romo, sed la nomo Konstantinopolo restis la plej populara.[5] En 1453 la otomanoj konkeris la urbon, kies nomo iĝis Stambulo, kaj poste Istanbulo pro fonetika evoluo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la malfruantikva kaj mezepoka Konstantinopolo kun la Ora Korno (germane: Goldenes Horn)

Istanbulo situas en la okcidento de Turkujo kaj ĉirkaŭas la Bosporon. La Ora Korno, golfo de la Bosporo direkte al okcidento, disigas la eŭropan parton en sudan kaj nordan parton. La suda parto estas duoninsulo kuŝanta inter la Marmora Maro kaj la Ora Korno kun la historia centro de la urbo.

Norde de ĝi situas la urbokvartaloj tusantaj la historian Galata. Al ĉiuj eblaj direktoj, tio estas al okcidento, nordo kaj oriento, la metropolo transiregas nuntempe la historiajn kvartalojn.

En la sudoriento kuŝas la Princinsuloj, kiuj estas parto de Istanbulo.

La urba areo ampleksas ĉirkaŭ 50 kilometrojn de nordo al sudo kaj ĉirkaŭ 100 kilometrojn de oriento al okcidento. La administracia regiono de la metropolo estas tiu de la provinco Istanbulo kaj havas areon de 5.343,02 kvadrataj kilometroj, el kiuj tamen nur 1.830,92 (aŭ 34,2 procentoj) estas parto de la urbo mem, la resto de 3.512,1 kvadrataj kilometroj (tio estas 65,8 procentoj) konsistas el antaŭurboj kaj regionoj kun kampara sidlejstrukturo.[6]

Tertremoj[redakti | redakti fonton]

La nordanatola fendego kaj la tieaj tertremoj en la 20-a jarcento

Istanbulo situas norde de la nordanatola fendego, kiu streĉiĝas de norda Anatolujo ĝis la Marmara Maro. La anatola plato tie sin puŝas okcidenten preter la norda eŭrazia plato. Laŭ la rezultanta transformiĝanta fendego okazis 66 grandaj tertremoj inter la jaroj 1711 kaj 1894.

Konataj estas la tertremoj el la jaro 447, dum kiu detruiĝis 57 turoj de la teodoziana murego, kaj el la jaro 559, dum kiu partoj de la kupolo de la Hagia Sofia terenfalis, nur kelkajn jarojn post la finkonstruo de la preĝejo.

Unu el la plej gravaj tertremoj kune kun giganta cunamo, kiu transpasis la maran muregon de la urbo okazis en la jaro 1509. Ĝi detruigis 109 moskeojn kaj 1070 domojn. Supozeble inter 5.000 kaj 13.000 homoj mortis tiam.[7] Krome estis neniigita la osmana floto. La sekva fortega tertremo sekvis en la jaro 1557. Tiuj de la jaroj 1690 kaj 1719 multe difektis la kamparanajn kaj marajn muregojn. Memoras pri tio skribaĵoj sur la urbaj pordegoj fiksitaj post la rekonstruo fare de la sultano Ahmedo la 3-a. La 22-an de majo 1766 la preĝĉambro de la moskeo de Fatih estis preskaŭ tute detruita.[8] Dum tertremo de la jaro 1894 enfalis grandaj partoj de la kovrita bazaro, kies plej larĝa strato estiĝis nur post tiu katastrofo. Ankaŭ la plej multaj mozaikoj de la Hagia Sofia malaperis dum tiu tertremo.

Terfizikistoj antaŭvidas novan fortan tertremon ekde la forto 7,6 antaŭ la jaro 2030 kun verŝajneco de 60%.[9][10] En la proksima pasinteco okazis malpli fortaj, sed tamen katastrofaj tertremoj, dum aŭgusto 1999 en la provinco Kocaeli kun pli ol 17.000 mortintoj kaj dum la vintro 2002 en la provinco Afyonkarahisar.[11]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pro sia situo inter Marmora Maro kaj Nigra Maro, la klimato estas oceana, influita de la tipoj kontinenta kaj mediteranea.[12]

La meza jara temperaturo estas ĉirkaŭ 14 °C. La plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto kun meze pli ol 22 °C, la plej malvarmaj estas januaro kaj februaro kun iom pli ol 5 °C. Someraj temperaturoj povas atingi dum varmegaj periodoj, kiuj ofte daŭras plurajn tagojn, inter junio kaj aŭgusto, ĝis pli ol 30 °C en ombro. Vintroj estas malvarmetaj ĝis malvarmaj kaj ofte neĝas.

La meza pluvkvanto situas je 844 milimetroj. Pluvas plej ofte en novembro kaj decembro, malplej ofte de majo ĝis julio.[13]

Ekstrema malvarma temperature estas ĝis -16.1 °C (je la 9-a de februaro 1927), ekstrema varmega je 40.5 °C (je la 12-a de julio 2000).[14]

Istanbul, Flago-de-Turkio.svg Turkio
Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jaro
Rekorda alta temperaturo (°C) 18,3 24,0 26,2 32,9 33,0 40,2 40,5 38,8 33,6 34,2 27,2 21,2 40,5
Averaĝa plej alta temperaturo (°C) 8,7 9,1 11,2 16,5 21,4 26,0 28,4 28,5 25,0 20,1 15,2 9,7 18,3
Averaĝa temperaturo (°C) 5,8 5,9 7,6 12,1 16,7 21,0 23,4 23,6 20,2 16,0 11,9 8,2 14,3
Averaĝa plej malalta temperaturo (°C) 2,9 2,8 3,9 7,7 12,0 16,0 18,5 18,7 15,2 12,0 8,5 5,3 10,3
Rekorda malalta temperaturo (°C) -10,4 -16,1 -7,0 -0,6 3,6 8,0 10,5 8,2 5,2 1,0 -4,0 -9,4 -16,1
Averaĝa precipitaĵo (mm) 102,4 80,2 69,9 45,8 36,1 34,0 38,8 47,8 61,4 100,9 110,7 123,9 843,9
 % Humideco 77 75 74 71 72 70 67 68 68 72 74 76 72
Averaĝa tagoj kun neĝo 6 6 3 0 0 0 0 0 0 0 0 4 19
Averaĝa tagoj kun precipitaĵo 20 17 16 14 12 8 5 6 7 12 16 19 152
Fonto: Monda Organizaĵo pri Meteologio (UN)[15] Turka Ŝtato Meteologia Servo (DMI)[13][16] BBC Weather Centre[17] kaj Historical Weather Information for Istanbul.[18]

Urbaj kvartaloj[redakti | redakti fonton]

La administracia regiono de la grandurba komunumo (Büyükşehir Belediyesi) konsistas el 39 kvartaloj, el kiuj 25 situas en la eŭropa parto kaj 14 en la azia parto de Istanbulo.

Medioproblemoj[redakti | redakti fonton]

La kresko de la urbo, la alta industri- kaj trafikdenso estigis gravajn mediajn problemojn.

Plibonigon de la aero oni atingis per uzo de tergaso, tamen daŭre ekzistas grava aera kaj akva poluo pro ĉeesto de multaj produktejoj, aŭtomobiloj kaj privataj loĝejoj. Aparte gravaj problemoj okazas pro la situo de malriĉulaj loĝareoj proksimaj al industriaj centroj.[19]

Inundoj ree alportas rubaĵojn en la tubaron, ŝtopigas ĝin kaj altigas la riskon de infektaj malsanoj. Kaŭzo de multaj problemoj estas la infrastrukturo, kiuj ne sukcesis sekvi la kreskon de la loĝantaro ekde la 1980-aj jaroj.[20]

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstantinopolo en la mezepoko, itala desegnaĵo el la jaro 1422

Bizanco[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 660 a.K. doraj grekoj el Megara, Argos kaj Korinto fondis Bizancon, kolonion ĉe la eŭropa marbordo de la Bosporo. Pro la avantaĝa geografia situo la sidlejo baldaŭ iĝis granda komercejo. En 513 a.K. la persa reĝo Dario la 1-a konkeris la urbon, kaj en 478 a.K. ĝin okupis dum du jaroj spartanoj. Poste la urbo elektis demokration kiel registara formo.

En la jaro 196 a.K. Bizanco iĝis aliancano de la romia imperio.

En la jaro 258 gotoj venkis la urbon kaj forŝtelis la trezorojn.

Konstantinopolo[redakti | redakti fonton]

La konkero de Konstantinopolo laŭ franca kroniko el la 15-a jarcento

En la jaro 324 Konstantino la 1-a kunigis ambaŭ partojn de la romia imperio kaj baptis la 11-an de majo de la jaro 330 la novan ĉefurbon je la nomo Nova Roma (Novromo). Tamen ĝi famiĝis kiel Konstantinopolo.[21] Ĝia areo kvinobliĝis ene de nur kelkaj jardekoj kaj la urbo streĉiĝis kiel Romo sur sep montetoj. Okcidente de la de Konstantino konstruita murego, Teodozio la 2-a starigis ekde 412 la ankoraŭ nuntempe ekzistanta murego, kiu kreskigis la urban areon de ses al dek du kvadrataj kilometroj. Akveduktoj alportis akvon al la tiam plej granda urbo de la mediteranea regiono kaj cerealoj estis donitaj al grandaj partoj de la loĝantaro.[22]

Sub la imperiestro Justiniano la 1-a (527565) la urbo estis denove beligita. Ĝi estis la plej granda urbo de Eŭropo. Sub la premo de la Selĝukoj la urbo portempe perdis sian orientan postlandon en la 11-a jarcento. Tiam estiĝis grandaj sidejoj kun apartaj privilegioj por la italaj urboj en Konstantinopolo, kiel la Venecia ĉe la Ora Korno kaj la Ĝenova en Pera.

Pro la skismo de 1054 disiĝis la unueco de la eklezio kaj la imperiestro Manuelo la 1-a arestigis en 1171 ĉiujn italojn kaj konfiskis ties propraĵojn. Pro venĝo Venecio profitis de la 4-a krucmilito kaj en la jaro 1204 la krucmilitistoj konkeris Konstantinopolon, elrabis la urbon kaj mortigis multajn enloĝantojn. Tiam perdiĝis artaĵoj de nekalkulebla valoro.

Inter 1204 kaj 1261 malkreskis la nombro de enloĝantoj al ĉirkaŭ 100.000 kaj la urbo iĝis la ĉefurbo de la latina imperio. En 1261 la imperiestro Mikaelo la 8-a sukcesis rekonkeri la urbon.

Ĉirkaŭ la jaro 1400 la tuta imperio konsistis nur el Konstantinopolo, ĝia rekta ĉirkaŭo kaj malgrandaj restantaj regionoj en la nordo (Tesaloniko) kaj en la sudo (Morea) de Grekujo. En 1422 la urbo rezistis al okupado de Murad la 2-a.

Kostantiniyye[redakti | redakti fonton]

La 5-an de aprilo 1453 komenciĝis la lasta sieĝo de Konstantinopolo per la osmana armeo sub la sultano Mehmed la 2-a. Matene de la 29-a de majo la urbo estis fine okupata.[23]

Konstantinopolo rivecis tiam la oficialan nomon Kostantiniyye aŭ foje İstanbul, kaj iĝis post Bursa kaj Adrianopolo (Edirne) la nova osmana ĉefurbo. La parte detruita kaj malloĝita urbo estis plane rekonstruita kaj reloĝata. La klimakso de la imperio okazis sub la sultano Sulejmano la 1-a (15201566), kies arkitekto Sinan donis novan stilon al la urbo per multaj moskeoj, pontoj, palacoj kaj putoj. Pro la malgrandiĝo de la imperio suferis ĝis la komenco de la 20-a jarcento ankaŭ la tutmonde politika signifo de Konstantinopolo.[24]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La eksa moskeo "Sankta Saĝo"

Festoj kaj festivaloj[redakti | redakti fonton]

Parado en la tago de liberiĝo (Zafer Bayramı) en Istanbulo

La 21-an de marto okazas la festo de Nevruz (turke Nevruz Bayramı).

Fine de aprilo okazas la International Istanbul Film Festival en Beyoğlu, kiu estas la plej grava kaj malnova turka filmfestivalo (ekde 1982).

La 23-an de aprilo festiĝas la tago de nacia suvereneco kaj de infanoj per matena parado sur İstiklal Caddesi en Beyoğlu. Infanoj montras folklorajn dancojn kaj muzikas.

Unusemajna internacia pupfestivalo okazas en diversaj kulturcentroj de la urbo komence de majo.

La ortodoksa Pasko okazas ofte en la monato majo kaj estas la plej alta eklezia festo por grekaj ortodoksuloj.

En junio okazas internacia muzikfestivalo kaj ĉiujare en julio eŭropazia naĝkonkurso en la Bosporo organizita de la turka olimpa komitato (turke: Türkiye Milli Olimpiyat Komitesi). Dusemajna ĵazfestivalo sekvas, same kiel rokfestivalo Rock'n Coke, kiu estas la plej granda ekstera koncerto en Turkujo.

La 30-a de aŭgusto estas tago de liberiĝo, Zafer Bayramı, kiu memorigas pri la venko de Başkomutanlık Meydan Savaşı en la turka liberiĝmilito.

Maratonkuristoj trakuras la Bosporan ponton dum la 30-a istanbula maratono en la jaro 2008

La 29-an de oktobro okazas la festotago de la respubliko, Cumhuriyet Bayramı, kiu memorigas pri la anonco de la respubliko fare de Atatürk en la jaro 1923. Ekde 1979 estas organizata aŭtune la Istanbula maratono.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

La osmana kuirarto troveblas ĉefe en la restoracio de la kvartaloj Üsküdar, Kadıköy kaj Beyoğlu. Koŝerajn manĝaĵojn oni povas gustumi en Beyoğlu kaj en la malnova Stambul.

Vaste konata istanbula manĝaĵo estas lukumo, dolĉaĵo farita el sukero (origine mielo), amelo, pistakoj, migdaloj, nuksoj kaj aliaj ingrediencoj. Tradiciaj firmaoj produktas ĝis 18 diversaj lukumospecioj, ekzemple kun dufoje rostitaj pistakoj, kun rozaromo, kun kafo, cinamozingibro.

Alia istanbula apartaĵo estas Boza, iom alkohola trinkaĵo el tritiko aŭ milio, kiun oni trinkas ĉefe vintre.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Istanbulo havas ĝemelurbajn rilatojn kun:[25][26]

Eŭropo
Azio
Ameriko
Afriko

La urbodistrikto Kadıköy havas partnerajn rilatojn interalie kun

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Istanbulo Hasan Kocaman estis delegito de UEA ĝis 1975.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vido sur la ponto de la Bosporo kaj la financaj kvartaloj de Istanbulo, Levent (meze) kaj Maslak (tute dekstre), fotita de la monteto Çamlıca ĉe la azia flanko.
Magnify-clip.png
Vido sur la ponto de la Bosporo kaj la financaj kvartaloj de Istanbulo, Levent (meze) kaj Maslak (tute dekstre), fotita de la monteto Çamlıca ĉe la azia flanko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UNESCO | Historic Areas of Istanbul. Alirita 28-a de majo 2009.
  2. 2,0 2,1 Room 2006, paĝoj 177
  3. Lewis 1963, p. ix
  4. Evans 2000, p. 16
  5. Gregory 2010, paĝoj 62–3
  6. La administracia regiono En: www.ibb.gov.tr. İstanbul Büyükşehir Belediyesi, vidita la 15-an de julio 2009. (angle)
  7. The Encyclopaedia of Islam. New Edition. Brill, Leiden. vol. 4, p. 238 ("Istanbul").
  8. Heinz Jürgen Sauermost und Wolf-Christian von der Mülbe: Istanbuler Moscheen. München 1981, p. 221.
  9. Parsons et al. 2000
  10. Traynor, , "A Disaster Waiting to Happen - Why a Huge Earthquake Near Istanbul Seems Inevitable, The Guardian, 9 December 2006. Kontrolita 13 June 2010.
  11. Revkin, , "Disaster Awaits Cities in Earthquake Zones, The New York Times, 24 February 2010. Kontrolita 13 June 2010.
  12. „Climate change: impact on coastal habitation“ by edited meterorologist Dr. Doeke Eisma with particular reference on the transitional climate of Istanbul Chapter 8 „Impact of Climatic Change on Coastal Cities“ by Tjeerd Deelstra on page 174
  13. 13,0 13,1 Yıllık Toplam Yağış Verileri - İstanbul (Data of the total annual precipitacion of Istanbul)
  14. Extreme Temperature Records Worldwide - Istanbul
  15. Weather Information for Istanbul
  16. Ölçülen En Düşük Sıcaklıklar (Lowest Recorded Temperatures): 30.01.2012 06:00 - 31.01.2012 06:00 (UTC) - İstanbul.
  17. BBC Weather Centre - World Weather - Average Conditions - Istanbul
  18. Statistics: Historical Weather Information for Istanbul
  19. Poluo en Istanbulo, vidita la 9-an de julio 2009. (PDF; turke)
  20. Flutwelle reißt mehr als 20 Menschen in den Tod (Ondego tiras pli ol 20 homoj al la morto), Welt Online
  21. Timothy E. Gregory: A History of Byzantium, 2-a eldono 2010, p. 61f.
  22. G. I. Bratianu: La question de l'approvisionnement de Constantinople é l'époque byzantine et ottomane, en: Byzantion 5 (1929/30) 83-107 kaj J. L. Teall: The Grain Supply of the Byzantine Empire, Dumbarton Oaks Papers 13 (1959) 88-139.
  23. Wolf-Dieter Hütteroth: Die Türkei. Wissenschaftliche Länderkunden Bd. 21. Darmstadt 1982, p. 480.
  24. Konstantinopel in Meyers Konversations-Lexikon. 1888. Band 10, p. 10.28, vidita la 10-an de julio 2009.
  25. Sister Cities of Istanbul. Alirita 2009-07-01.
  26. Erdem, , "İstanbul'a 49 kardeş, Radikal, 2009-07-01. Kontrolita 2009-07-22. (Turkish)
  27. Barcelona internacional - Ciutats agermanades Ŝablono:Spanish. Alirita 2009-07-13.
  28. Berlin's international city relations. Alirita 2009-07-01.
  29. Sister cities of Budapest Ŝablono:Hungarian. Alirita 2009-07-01.
  30. www.praha-mesto.cz. Partner cities. Alirita 2008-10-09.
  31. Saint Petersburg in figures - International and Interregional Ties. Alirita 2008-11-23.