Şile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Şile
distrikto de Turkio • municipality of Turkey • urbeto
Administrado
Poŝtkodo 34980
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 48 537  (2023) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 11′ N, 29° 37′ O (mapo)41.17638929.612778Koordinatoj: 41° 11′ N, 29° 37′ O (mapo) [+]
Areo 916 km² (91 600 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Şile (Turkio)
Şile (Turkio)
DEC
Şile
Şile
Situo de Şile

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Şile [+]
vdr

Şile estas urbo kaj distrikto en Istanbulo, Turkio. Laŭ la censo de 2007, la loĝantaro de la distrikto estis de 25 169 personoj, el kiuj 9 831 loĝis en la urbo Şile, 2 096 en la apuda urbo Ağva (Yeşilçay) kaj 13 242 en la ĉirkaŭaj vilaĝoj.[1] Tamen, inter Junio kaj Septembro, la loĝantaro rapide pliiĝas pro multaj loĝantoj de Istanbulo kiuj havas somerdomojn en Şile.

Moskeo Hüseyin Keçici.
Historia lumturo Şile Feneri.

La distrikto de Şile estas parto de la provinco (il) Istanbulo, kaj la municipo Şile estas parto de la metropola registaro (büyükşehir belediyesi) de Istanbulo. Borde al Şile estas la provinco Kocaeli (distriktoj Gebze, Körfez, Derince, Kandıra) oriente kaj sude, kaj la Istanbulaj distriktoj Pendik sude, Çekmeköy sudokcidente, kaj Beykoz okcidente.[2] La limoj de Şile estis ampleksigitaj per la aldono de la vilaĝo Esenceli el la distrikto Beykoz en 1987. Şile konsistas el subdistriktoj Şile, Yeşilvadi kaj Teke, kaj 58 vilaĝoj. La urbestro estas Can Tabakoğlu (AKP). Ankaŭ populara ripozejo Ağva estas parto de Şile.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Şile Kaymakamlığı (Şile District Governor). Nüfus Durumu (Population Status). Web: [1] Arkivigite je 2016-09-19 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 26an de Junio 2010.
  2. İstanbul Büyükşehir Belediyesi (Istanbul Metropolitan Municipality). İstanbul Şehir Rehberi (Istanbul City Guide). Web: [2] Alirita la 26an de Junio 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hürel, Haldun. Semtleri, Mahalleri, Caddeleri ve Sokakları A'dan Z'ye İstanbul'un Alfabetik Öyküsü. İstanbul, 2008. ISBN 978-975-999-290-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]